Bova Spongoforma Encefalopatio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bova Spongoforma Encefalopatio, Bova Spongeca EncefalopatioBSE, popole konata kiel "malsano de bova freneziĝo""bovofreneziĝo", estas malsano transdonebla en bovoj kaŭzita de prionoj, kiuj estas proteinoj tre stabilaj, kiuj akumuliĝis en cerbo. Aliaj malsanoj kaŭzitaj de prionoj estas la malsano de Creutzfeldt-Jakob kaj kuruo en homoj, kaj skrapioŝaftremo en ŝafoj.

La inkubacidaŭro de tiu malsano estas tre longa, multaj jaroj, kaj kaŭzas ĉiam la morton. Simptomoj oftaj de BSE estas la malnormala konduto, trosenteblo pri eksteraj stimuloj kaj nekapablo kunordigi movojn.

La unua kazo de BSE aperis en Britio en 1986. Tridek sep mil kazoj estis registritaj ĝis 1992, sed poste la malsano malkreskis pro la malpermeso uzi restaĵojn de bestoj kiel manĝaĵon por bovoj kaj aliaj remaĉantoj. Muelitaj ostoj kaj viando estis oftaj en tiuj manĝaĵoj kaj certe estis infektiloj, eble unue el ŝafoj kontaĝitaj de skrapio kaj poste el bovoj kontaĝitaj de BSE.

Poste prionoj en viando kaŭzis malsanon simila al la malsano de Creutzfeldt-Jakob, la kontrolo de tiu malsano iĝis tre grava. La malsano okazis ankaŭ en multaj aliaj landoj eŭropaj, sed pli malofte ol en Britio. Ununuraj kazoj estis registritaj en Kanado en 2003 kaj en Usono de bovino importita el Kanado.