Bovisto (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bovisto
konstelacio 
Latina nomo Bootes Boötes
(genitiva Bootis Boötis)
Mallongigo Boo
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
DrakoGranda UrsinoĈashundojBerenica HararoVirgoSerpentoNorda KronoHerkulo 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 13h 30m 0s ... 15h 45m 0s
Deklinacio 8° 0' 0" ... 55° 30' 0"
Areo 907 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 13
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 3
Videbla magnitudo de la plej hela stelo -0,04
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -82° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -35° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Junio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

La Bovisto (latine Bootes) estas konstelacio en la norda duonsfero de la tera ĉielo.

Ĝi situas inter la Norda Krono kaj la Berenica Hararo. La bovisto tenas falĉileton aŭ kondukŝnurojn de la Ĉashundoj en sia maldekstra mano. Li rigardas la Grandan Ursinon. Iuj opinias, ke li zorgas pri ĝi. Sube kuŝas la Virgulino, verŝajne patrino de Philomelos, ĉar oni diras ke tiu konstelacio reprezentas Demetran.

Mitologio

La bovisto laŭ Johannes Hevelius.

Laŭ la helena mitologio, Demetra kaj Jasion amoris ekstere en senkultivejo dum la geedziĝfesto de Kadmo kaj Harmonio. Sekve Demeter naskis Philomelos-on.

Plenkreskinte, li inventis plugilon tiratan de du eksvirbovoj. Kompreneble tiu plaĉis al Demetra, kiu estas la diino de agrikulturo. Ŝi petis de Zeŭso, ke Philomelos staru por ĉiam en la ĉielo.

Tiu konstelacio iĝis la Bovisto.

Ĉefaj steloj

Kiel trovi Arkturon kaj la Polusan Stelon per la Granda Ursino

Aliaj projektoj