Bovkapa lanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bovkapa lanio
Bovkapa lanio
Bovkapa lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. bucephalus'
Lanius bucephalus
(Temminck & Schlegel, 1845)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bovkapa lanio (Lanius bucephalus) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi troviĝas en Orienta Azio.

Ĝi estas 19-20 cm longa. La masklo havas tre brunan kronon, mallarĝan blankan superokulan strion kaj nigran larĝan maskon. La dorso estas grizbruna (foje tre bele nuance el la nuka bruno al la grizo) dum la flugiloj estas malhelaj kun blanka makulo; ankaŭ la vosto estas malhelgriza al nigreca. La flankoj estas ruĝecaj kaj la resto de la subaj partoj estas blankecaj kun fajna strieco. La beko estas malhelgriza, tre larĝa kaj fortika ĉe bazo, mallonga kaj tre hokoforma en la supra makzelo, tipa inter lanioj. Inoj estas similaj sed pli senmarkaj kaj brunaj kun bruna masko kaj sen blanka flugilmakulo.

Tiu specio havas akran pepadan kaj babilecan alvokojn kaj ankaŭ imitas aliajn birdojn.

Ilil reproduktiĝas en nordorienta Ĉinio, Koreio, Japanio kaj plej orienta Rusio (Usurilando, Saĥalino kaj la Kuriloj). Nordaj birdoj migras suden vintre kaj kelkaj atingas sudan Ĉinion. Vagantoj estis konstatitaj en Tajvano, Hongkongo kaj Vjetnamio. La izolata raso sicarius troviĝas nur en la montoj de la provinco de Gansuo en centrokcidenta Ĉinio.

Ili preferas malfermajn habitatojn kiajn farmojn kaj arbarbordojn. Ili vizitas ankaŭ parkojn kaj ĝardenojn en urbaj areoj. Ili sidas sur elstaraj ripozejoj, gvatante preterpasantajn predpjn. Ili manĝas ĉefe insektojn kiaj skaraboj kaj griloj sed predas ankaŭ lacertojn kaj krustulojn.

La neston konstruas inter arbustoj aŭ bambuo. La ino demetas 2 al 6 ovojn, kiuj estas kovataj dum 14 al 15 tagoj kaj elnestiĝo okazas 14 tagoj post eloviĝo.

Referencoj

  • Brazil, Mark A. (1991) The Birds of Japan. Christopher Helm, Londono.
  • Lee, Woo-Shin, Koo, Tae-Hoe & Park, Jin-Young (2000) A Field Guide to the Birds of Korea. LG Evergreen Foundation, Seulo.
  • MacKinnon, John & Phillipps, Karen (2000) A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press, Oksfordo.
  • Robson, Craig (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, Londono.

Eksteraj ligiloj

Japanio, vintre