Bovlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bovloj de antikva Romio

Bovlo estas manĝilo. En Francio oni uzas ĝin ĉefe por la matenmanĝo, por trinki kafon, lakton, teon, k.s.

Bovloj estas faritaj el diversaj materialoj: porcelano, plasto, metalo, ligno, ceramiko, fajenco, ktp. Laŭ la materialoj bovloj utilas ne nur kiel manĝilaro sed ankaŭ kiel ujo por prepari aŭ varmigi manĝojn.

Ekzistas bovloj kun aŭ sen teniloj, bovloj ornamitaj, bovloj personigitaj kun la nomo de la uzanto, ktp. Laŭ Krause la ujo estas nomata bovlujo kaj bovlo staras por bovlo (trinkaĵo)

[1]

  1. Krause: Großes Handwörterbuch Deutsch-Esperanto.Hamburg 2007