Bovo
Tiu-ĉi artikolo temas pri la domigita uzubesto. Pri la genro bovo vidu la artikolon Bovo (genro). |
Bovo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Laktobovino de raso Holstein
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Bos taurus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Bovo (bos primigenius taurus) estas granda remaĉanta mamulo. Ĝi estas la domigita formo de la eŭrazia uro[1] kaj estas bredata ĉefe por sia viando, sia lakto kaj sia ledo. Ĝi estas bredata ankaŭ por sia forto, en la pasinteco kiel tirbesto, kaj nun plu kiel spektaklobesto en toreo.
Kastritan virbovon oni nomas okso; nekastritan taŭro.
Gebovan blekon oni nomas muĝo.
Oni grupigas la bovojn laŭ celo de bredado. Do oni povas paroli pri laktobovo (Jersey, Friz), viandobovo (Shorthorn, Hereford) aŭ multcelaj bovoj, ducelaj bovoj (lakto + viando: Simenthali). Batalbovoj estas pli specife nomataj bataltaŭroj aŭ batalbovinetoj, kaj tirbovoj nun kvazaŭ ne plu troviĝas.
La frunta osto de la bovoj estas larĝa, la nazo antaŭen mallarĝiĝas. Ĝenerale ili havas kavkornon sur ĉiu flanko de sia kranio. Ilia supra lipo estas senhara.
Al la genro bovo apartenas aliaj specioj, ekzemple la zebuo, kiu ankaŭ sed jam pli frue estis domigita de la uro kaj diversaj aliaj bovgenraj specioj.
Historio
La sovaĝaj prauloj de la bovoj estis la uroj.
Mitologio
La guno (juna, ankoraŭ ne gravedigita bovino) estis favorita besto por la helena diino Hera.
Artikoloj pri bovaj rasoj
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri bovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
„ Doni ovon, por ricevi bovon. ” „ Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj. ” „ Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon. ” „ Rigardaĉi kiel bovido. ”
Referencoj
- ↑ Cis van Vuure: Retracing the Aurochs – History, Morphology and Ecology of an extinct wild Ox. 2005, ISBN 954-642-235-5.
- ↑ Proverboj en lernu.net