Bovtintilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bovsonorilo)
Bovo kun martelita tintilo.
bovido kun gisita sonorilo.

Bovtintilobovsonorilo estas kaj muzikinstrumento kaj ankaŭ tintilo uzata en la terkultiva bestobredado. Ĝi estas tipe gisita aŭ veldita laŭ la formo de trapezo, cilindro aŭ kaliko.

Uzado en la bestobredado[redakti | redakti fonton]

Bovintiloj servas en la bestobredado al tio, kunteni gregojn de bovoj, ĉevaloj, azenoj, kaproj kaj ŝafoj, kameloj, boacoj, lamoj kaj eĉ elefantoj. La gvidbesto portas ĝin ĉirkaŭ la kolo, kaj estas kutimo, ke pli maljunaj bestoj portas pli grandajn tintilojn.

Pro la movoj de la bestoj, precipe ĉe la paŝtiĝo, la sonorilo tintas, kio donas orientiĝon al ĉiuj aliaj brutoj de la grego. En disaj brutaroj ĉiuj bestoj ricevas bovtintilon, por ke oni pli facile retrovu devojiĝintajn.

Kiel ornamaĵo, retrovilo kaj avertilo por la protekto de sovaĝaj bestoj parte ankaŭ hundoj, katoj kaj falkoj ricevas konvene malgrandajn tintilojn.

Kroma uzado de bovtintiloj[redakti | redakti fonton]

En Svisio estas kutime, uzi bovtintilojn ankaŭ alimaniere, ekzemple ĉe popolaj ritoj, sed ankaŭ dum piedpilkoludoj, skikonkursoj kaj aliaj sportaj eventoj por la subtenado de la propra skipo.

En kelkaj lokoj de norda Hispanio dum Karnavaloj mitologiaj roluloj dancas ceremonie portanta surdorse grandajn tintilojn kiuj produktas karakteran ritman muzikon.

Bovtintiloj en la muziko[redakti | redakti fonton]

Bovtintiloj estas laŭ sia formo parenca al la tintiloj. Kelkaj lertaj forĝistoj produktas tintilojn agordatajn laŭ la notoj de gamo; tia serio formas la instrumenton alpotintilaro.

Bovtintiloj ĉe la frapinstrumentara ludo[redakti | redakti fonton]

Bovsonorilo

Kaj ĉe la ludado de frapinstrumentaro kaj ankaŭ ĉe tiu de perkutinstrumentoj bovtintiloj uzatas. Oni produktas ilin el diversaj materialoj kaj en diversaj grandecoj. Ili estas, ankaŭ kaŭze de la materialo, riceveblaj en diversaj koloroj kiel arĝento, orokupro. Oni muntas ilin per specialaj teniloj plejparte ĉe tamburojn.

Ĉi tiun perkutinstrumenton oni tenas en plata mano kaj frapas ĝin per dika lignobastono. Per ĝi oni frapas en ĉaĉao la bazan pulson, ankaŭ en salso oni uzas ĝin. Ofte ĝin ludas la bongisto. Plensonorajn tonojn oni generas frapante la malsupran finaĵon de la sonorilo (je la malfermaĵo) per la lignobastono, akcentojn lkaj surpotonojn oni ludas per frapado sur la suran kampon de la sonorilo. Alternative oni povas fiksi la instrumenton ankaŭ ĉe frapinstrumentarotimbaleoj. La instrumento devenas supozeble de similaj instrumentoj el Okcidentafriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]