Filikobirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bowdleria)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filikobirdo
Filikobirdo
Filikobirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bowdleria
Specio: 'B. punctata'
Bowdleria punctata
(Quoy kaj Gaimard, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Filikobirdo (Bowdleria punctata) estas insektovora birdo endemia de Novzelando. La nomoj de Maorioj estas KōtātāMātātā.

Ĝi estas tre ruĝecbruna supre kaj blankeca sube, kun multe da brunaj punktoj kaj en gorĝo kaj brusto (ĉefe en brustoflankoj) kio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie punctata estas facile komprenata eĉ el Esperanto; dume la suba ventro estas senmarka. En vizaĝo videblas tre markata hela superokula strio kaj ne tiom markata malhela traokula strio. Fruaj setlantoj nomis ĝin kiel "Marĉopasero" sendube pro ties koloro.[1] La beko estas bruneca, mallonga kaj fortika ĉebaze. La vostoplumoj estas malhelbrunaj kaj spinecaj. Tiuj birdoj atingas longon de 18 cm - el bekopinto al vostofino. Tamen preskaŭ duono de tio estas vosto[1]

La Filikobirdo estas grundema birdo, kaj ne flugema, moviĝanta ĉefe perpiede aŭ laŭ eventualaj mallongaj flugoj de malpli da 15 metroj. En la 19a jarcento Buller priskribis ĝin kiel "unu el niaj plej komunaj"[1] (birdoj) sed ĝi poste suferis la sekvan kaj disvastigan detruadon de ties natura (humideja) habitato pro la eŭropa setligado kaj nune estas rara[1]

Estas ses tute protektitaj subspecioj de Filikobirdo:

  • Bowdleria punctata punctata (Sudinsula filikobirdo)
  • Bowdleria punctata vealeae (Nordinsula filikobirdo)
  • Bowdleria punctata stewartiana (Stevartinsula filikobirdo)
  • Bowdleria punctata wilsoni (Moruinsula filikobirdo)
  • Bowdleria punctata caudata (Snaresa Filikobirdo)
  • Bowdleria punctata insularis.

Oni supozas ke la Bowdleria (punctata) rufescens (la Ĉathaminsula filikobirdo) iĝis formortinta ĉirkaŭ 1900.

Tiuj birdoj nestumas inter herbo ĉegrunde, farante profundan tasformon de sekigitaj junkoj kovritaj el plumoj. Reproduktado okazas el septembro al februaro (sudhemisfera somero), produktante ovodemetadojn de 2-3 rozblankecaj ovoj kun brunaj aŭ purpuraj punktetoj.

Ĉe kulturo de Maorioj[redakti | redakti fonton]

Maorioj adoras la Filikobirdon kiel "oraklo" aŭ "saĝa birdo" (Manu tohu).[1] La alvokoj de tiu birdo estas interpretataj kiel antaŭanonco de sukcesoj aŭ malsukcesoj en ĉiutaga agado kiel fiŝkaptado sed je pli serioza nivelo povus ankaŭ averti pri prospero kaj sano aŭ katastrofo kaj morto.[1]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 "Wetlands of New Zealand; A Bitter-Sweet story", Janet Hunt, Random House, 2007