Bowling Green (Kentukio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Western Kentucky University.
Situo en Kentukio

Bowling Green estas la kvara plej multhoma urbo de la usona ŝtato Kentukio. Ĝi havis 54 244 loĝantojn en 2007, kvankam ekzistas pluraj neinkluzivitaj kvartaloj sur la teritorio de la kantono Warren.

Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono Warren. Bowling Green estis fondita en 1798, post kiam Robert Moore kaj George Moore donacis terenon da 30/40 akroj al la administrantoj de la kantono Warren. La urbo estis cetere la provizora ĉefurbo de la kunfederacia registaro de Kentukio. En la urbo troveblis grava fabrikejo de la firmao General Motors, ĝis ĉesigo de la fabrikado printempe de 2009.