Bowness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bowness
angle: Bowness
kvartalo
Vido al Bowness, rivero Bow
Oficiala nomo: Bowness
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Kalgaria Regiono
Urbo Kalgario
Transporto -
 - ŝoseo Trans-Kanada Ŝoseo
Rivero Bow
Situo Bowness
 - alteco 1 080 m s. m.
 - koordinatoj 51° 05′ 28″ N 114° 11′ 57″ U / 51.09111 °N, 114.19917 °U / 51.09111; -114.19917 (mapo)
Loĝantaro 11 308 (2006)
Fondita 1896
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Alberto
Situo enkadre de Kalgario
Situo enkadre de Kalgario
Situo enkadre de Kalgario
Vikimedia Komunejo: Calgary
Retpaĝo: www.bowness.com

Bowness estas komunumo en okcidenta Kalgario. Ĝi estis aŭtonoma urbeto ĝis 1964, kiam Kalgario aneksis ĝin.

La kvartalon limas la rivero Bow norde kaj oriente, 16-a Avenuo sude, kaj Rapidvojo Stoney okcidente. Tuj trans la rivero estas la komunumo Montgomery, ankaŭ aŭtonoma urbeto ĝis Kalgario ĝin aneksis en 1963.

En la nordokcidento de la komunumo estas unu el la plej popularaj parkoj de Kalgario, parko Bowness. La parko situas inter la rivero Bow kaj laguno, kaj ĝi estas populara loko por piknikoj, someraj sportoj, glitkurado (vintre), kaj boatumado. Ĝi estas parto de la granda urba reto de vojetoj por piedirantoj. Sudoriente ĝin apudas Parko Edworthy.

La komunumo havas planon por regiona evoluo.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La terenon ekokupis ranĉo en 1896[2].

John Hextall respondecis pri la planoj kiuj kondukis al la ekevoluo de vilaĝo kiu poste fariĝis urbeto. Hextall planis fari ĉi tie altklasan antaŭurbon de Kalgario. En 1911 li donacis iom da siaj terposedaĵoj al la urbo kaj kompense ricevis tram-aliron por Bowness.[3]

Kalgario aneksis Bowness en 1963.

Bowness hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Depost la aneksado de Bowness ĝi devas lukti kun diversaj sociaj problemoj. Pro tio ke ĝi ekekzistis kiel aŭtonoma komunumo, al Bowness mankas multo de homogeneco, kiun havas multaj el la pli novaj antaŭurbaj kvartaloj de Kalgario. Rezulte Bowness estas multe pli vigla kaj interesa komunumo ol la plimulto de tiuj rande de Kalgario. Bedaŭrinde, tio ankaŭ kontribuis al sociekonomikaj problemoj en la komunumo (inter ili krimaj agoj[4]), kie vivas kaj riĉaj kaj malriĉaj loĝantoj. Frapa diferenco videblas inter la riĉulaj domoj laŭ la Bow kaj la iamaj domoj de la militistaro, nur kelkaj stratoj for.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 2006 loĝis en la kvartalo 11.038 homoj.[5] Loĝantoj de ĉi tiu komunumo havis mezan familian enspezon de CA$ 40.468 en 2000, kaj 24,1% de la loĝantoj estis malalt-enspezaj.[6] En 2000, 12,7% de la loĝantoj de Bowness estis enmigrintoj al Kanado. 30% de ĉiuj konstruaĵoj uziĝis kiel kundomaroj aŭ apartamentaroj, kaj 45,6% de la loĝspaco estis luita.[7]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La plimulto de la mezlernejaj lernantoj de Bowness frekventas Mezlernejo Bowness, kiu konstruiĝis ankaŭ la aneksiĝo. La publikaj submezlernejoj kaj bazlernejoj estas Thomas B. Riley Malsupera Mezlernejo, Bazlernejo Belevedere Parkway, Bazlernejo Bowcroft, kaj Bazlernejo R. B. Bennett (fermita en 2004). Ankaŭ estas unu katolika lernejo por bazlernejanoj kaj submezlernejanoj, Our Lady of the Assumption.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Alirita 2007-05-09.
  2. Bowness Historical Society
  3. . Alirita 2005-05-14.
  4. Calgary Police - Krimostatistikoj laŭ komunumo
  5. . Alirita 2007-05-09.
  6. . Alirita 2007-05-09.
  7. . Alirita 2007-05-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Scenic Acres Silver Springs Varsity
Greenwood-Greenbriar

North
West  Bowness  East
South

Varsity
Olimpika Parko Cougar Ridge Montgomery