Boyd Raeburn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boyd Raeburn
Boyd Raeburn, proks. junion de 1946. Foto de William P. Gottlieb
Boyd Raeburn, proks. junion de 1946.
Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1913 (1913-10-27)
en Suda Dakoto
Morto 2-an de aŭgusto 1966 (1966-08-02) (52-jaraĝa)
en Lafayette
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestrodirigento • ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Boyd Albert RAEBURN (* 27-an de oktobro 1913 en Faith, Suda Dakoto; † 2-an de aŭgusto 1966 en Lafayette, Luiziano) estis usona ĵazbandego-direktisto kaj tenor-, poste ankaŭ bassaksofonisto.

Ekde 1944 Raeburn direktis bandegon, kiu danke al novaj kaj progresemaj aranĝoj de George Handy (kiu ankaŭ ludis pianon) orelfrapis per parte pioniraj disonancoj (ekz. ein Boyd meets Strawinsky), simile al la samtempe aktivaj bandoj de Woody Herman kaj Stan Kenton.

Kun sia nova bando Raeburn havis laboron en la novjorka Hotelo Lincolm; en lia bando ludis i.a. Dodo Marmorosa, Oscar Pettiford, Shelly Manne, Budd Johnson, Serge Chaloff, Johnny Mandel, Roy Eldridge, Trummy Young, Sonny Berman, Al Cohn, Britt Woodman kaj unu fojon eĉ Dizzy Gillespie (januaron de 1945 dum unusemajna gastludo en Apollo en Harlemo) – la bando ludis kiel unua entute ties klasikaĵon A Night in Tunisia. Antaŭ parte disonanta fono kantas Ginny Powell (lia posta edzino), June Christy (kiel Sharon Leslie), Don kaj Johnny Darcy kaj David Allen. Alikaze la bando estis pli orientiĝinta je Count Basie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]