Bozsok
Bozsok [boĵok] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. Bozsok estas germane Poschendorf, kroate Bozok.
Bazaj informoj
Poŝtkodo: 9727
Areo: 21 km2.
Loĝantaro: 380
Historio
Bozsok estis loĝata jam en la neolitiko. La romianoj de tien faris akvodukton al Savaria (nun Szombathely). En 1532 la trairantaj turkoj detruis la komunumon. La loĝantaro okupiĝas pri fruktoarboj kaj aliaj agraraĵoj.
Vidindaĵoj
Estas videbla du familiaj kasteloj, de Sibrik (ŝibrik) estas ankaŭ nun uzata, de Batthyany estas ruina. Proksime estas monto Irottkő (hungare skribita ŝtono), kiu estas plej alta punkto de Transdanubio 882 m-ojn alta.