Brňany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litoměřice. Pri parto de urbo Vyškov temas artikolo Brňany (Vyškov).
Brňany
germane Brnian
municipo
Traveturo tra la municipo de sudo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Brňany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Litoměřice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Ohře
Situo Brňany
 - alteco 151 m s. m.
 - koordinatoj 50° 28′ 52″ N 14° 08′ 31″ O / 50.48111 °N, 14.14194 °O / 50.48111; 14.14194 (mapo)
Katastro 5,64 km² (564 ha) Brňany
Loĝantaro 479 (2023)
Denseco 84,93 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1057
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 412 01
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564613
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Brňany
Retpaĝo: www.brnany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Brňany estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem, troviĝanta proksimume 6 km sude de Litoměřice. En la vilaĝo loĝas 479 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio pri Brňany devenas el la jaro 1057 kaj rilatas al fondiĝo de kanonikaro en Litoměřice. Oni supozas devenon de la nomo de malnovĉeĥa "brná", tio signifas kota aŭ malklara akvo, kiu kompreneble troviĝas en apuda rivero Ohře.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kasteleto el fino de 18a jarcento en ĉefa strato. Ĝi estis konstruita barokstile de Jakob Wimmer - armea liveranto de konstrumaterialo por konstruado de la fortikaĵo Terezín (tiuepoke Theresienstadt).
  • Masonitaj domoj el komenco de 19-a jarcento kun konservitaj pinjonoj kaj pordegoj.
  • Kapelo de Virgulino Maria Dolorplena kaj Sankta Johano el Nepomuk. Origine barokstila ĝi estis rekonstruita novogotike en la 19a jarcento.
  • Niĉa kapeleto en bevelita domangulo ĉe ĉefa stratkruciĝo.
  • Monumento por la falintoj en la Unua Mondmilito - tumulo kun apude staranta statuo de soldato.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]