Braŭia lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Braŭia lingvo
Regiono Balochistan
Parolantoj 2.2 miliono (1998 taksi)
Skribo Perso-Araba
Lingvistika klasifiko

Dravida
Norda
Dravida
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 brh
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Braŭia Lingvo, (Brahui (بروہی) aŭ Bravi (براوِ)) lingvo, parolata de la Braŭioj, estas ĉefe parolata en Baluĉistano, Pakistano, sed ĝi estas ankaŭ parolata en Afganio kaj Irano. La redakcio 2005 de Ethnologue raportis ĉirkaŭ 2.2 milionoj da parolantoj, po 90% el kiuj rezidas en Pakistano. En Pakistano ĝi estas ĉefe parolata en la regiono Kalat de Baluĉistano.

Kvankam ĝi estas Dravida lingvo, ĝi estas peze influita de la Iranaj lingvoj parolataj en la areo, kia la Baluĉa.

La Braŭia estas ofte konsiderata kiel restaĵo de antaŭe pli vasta Dravida lingva familio, pri kiu estas hipotezata ke ĝi reduktiĝis dum invado aŭ migrado de Hindeŭropa popolo dum la Indo-Arja invada migrado. Estis ankaŭ iam-iam hipotezata, ke la Braŭia povus esti rekta heredaĵo de la civilizo de la valo Induso. Tamen, unu poluse kontraŭa vido estas, ke la Braŭioj migris norden al Baluĉistano en la 13-a aŭ 14-a jarcento [1] aŭ ke pli malfrua enmigrado okazis post 1000 p.k.[2]

[redakti] Piednotoj

  1. Sergent, Genèse de l'Inde
  2. J. H. Elfenbein, "A periplous of the 'Brahui problem'", Studia Iranica 16 (1987), 215-233, citita laŭ `La Lingvoj de Harappa' far Michael Witzel Feb. 2000, p. 1 [1]

[redakti] Eksteraj ligiloj



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj