Brachyramphus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
'''Brachyramphus'''
Brachyramphus perdix0.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: ''Brachyramphus'' 'Brachyramphus'
Specio: '''Brachyramphus''' ''Brachyramphus''
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Brachyramphus

= Brandt 1837

Brachyramphus estas eta genro de marbirdoj de la familio de Aŭkedoj kiuj loĝas en Norda Pacifiko. Ĝi konsistas el tri specioj:

Tiuj estas nekomunaj membroj de la familio de aŭkedoj, ĉar ili ofte nestumas tre interne en arbaroj aŭ en montopintoj. La Longbeka urieto estis konsiderata samspecifa kun la Marmora urieto ĝis 1998, kiam Friesen kaj aliaj pruvis, ke la vario laŭ DNA estas pli granda inter tiuj du formoj ol inter la Marmora urieto kaj la Mallongbeka urieto.

Tiuj specioj reproduktiĝas en la subarkta Norda Pacifiko. Ili klopodas resti marbordaj vintre ĉu per ĉeesto ĉe la reproduktejoj ĉu je la kazo de la Longbeka urieto migrante al la marbordoj de Japanio.

2 prahistoriaj specioj estis priskribita laŭ fosilioj de Malfrua Plioceno trovitaj ĉe San Diego sudokcidente de Usono: Brachyramphus dunkeli kaj Brachyramphus pliocenum.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ili estas etaj fortikaj aŭkedoj, ne pli ol 25 cm longaj. Kiel aliaj aŭkedoj, ili havas plumaron variantan laŭ sezono. La nereprodukta aspekto estas tipe blanka sube kun ĉefe nigraj supraj partoj. La plumaro dum reprodukta sezono estas diferenciga en la grupo; plej parto de aŭkoj estas tre kontraste blankonigraj dum reproduktado, sed la specioj Brachyramphus estas ĉefe brunaj, kun palaj plumbordoj kiuj donas al ili skvamecan aspekton; la centraj subaj partoj, normale sub la surface ĉe naĝanta specio, estas blankaj.

Kutimaro kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

Tiuj urietoj manĝas en maro etajn kaj larvajn fiŝojn, krilon kaj alian etan zooplanktonon. La idoj estas manĝigataj el pli grandaj fiŝoj kunportitaj en la beko.

La reprodukta kutimaro de tiu ĉi genro estas tre nekutima. Malkiel plej granda parto de aliaj marbirdoj, ili ne reproduktiĝas en kolonioj aŭ eĉ ne necese ĉe la maro; male ili nestumas, depende de la specioj, sur branĉoj de malnovaj koniferoj, montopintoj aŭ eĉ en malferma kamparo. La ino demetas unu ovon sur nuda grundo aŭ sur maldika tavolo de likenomusko kovrinta branĉon aŭ truon. La ovo estas kovata dum unu monato kaj poste la ido estas manĝigata dum ĉirkaŭ 40 tagoj ĝis kiam ĝi sendependiĝas kaj ekflugas neakompanata al la maron. Reprodukta sukceso estas malalta kaj idomortkvanto alta.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La tri urietoj de la genro Brachyramphus estas tutmonde minacataj kaj malpliĝas laŭ nombro.La plej danĝera minaco estas la perdo de nestomedio, pro la perdo de malnovaj arbaroj por homaj loĝado kaj ripozado, enmortigo en fiŝkapataj retoj kaj oleopoluado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
  • Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
  • Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo eldonisto, ISBN 84-87334-20-2
  • Maumary, Lionel kaj Peter Knaus (2000) Marbled Murrelet in Switzerland: a Pacific Ocean auk new to the Western Palearctic British Birds 93:190-199
  • Friesen et al, Evidence from allozymes and cytochrome b sequences for a new species of alcid, the Long-billed Murrelet, publikita ĉe Condor.