Brad
Brad (hungare: Brád, germane: Tannendorf) estas urbo en Rumanio en la valo de rivero Crişul Alb norde de Deva (Rumanio). Administre apartenas al ĝi Mesteacăn (Brad), Potingani, Ruda-Brad, Ţărăţel, Valea Bradului.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 4272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 16 180 (rumanoj, 2% hungaroj).
Historio
Ĝi estas la centro de orminado. En la 19-a jarcento ĝi havis gimnazion en rumana lingvo. Ĝia unua mencio skribe estas en 1585. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Hunyad).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj
- István Eliezer Barzilay (familinomo: Kugel (21-a de julio 1906 – Tel-Avivo, 23-a de julio 1981): ĵurnalisto, rakontisto, poeto.
- Sándor Csóka (1841 – Szeged, 1-a de majo 1905): aktoro, teatrdirektoro.
- Mihály Gündisch: kuracisto
- László Pataky (24-a de decembro 1857 – Alvinc, 4-a de marto 1912): pentristo.
- Ilona Prada Jánky (*20-a de marto 1933): pianistino, docentino.
- Lajos Seres-Sturm (n. 21-a de aŭgusto 1931): kuracisto, universitata profesoro.
- Sándor Söpkéz (20-a de septembro 1866 – Budapest, 24-a de oktobro 1938): inĝeniero pri mekaniko, teknikuniversitata profesoro.
- Tibor Weszely (*16-a de januaro 1936): matematikhistoriisto.