Brad Mehldau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Brad Mehldau

Brad Mehldau (* 23-an de aŭgusto 1970 en Jacksonville, Florido) estas usona ĵazpianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jam en la aĝo de ses jaroj li sekvis lecionojn pri pianludo. Li studis pianludon kaj kompozicion ĉe Konservatorio Berklee kaj ĉe la New School for Jazz & Contemporary Music. Inter liaj instruistoj estis Kenny Werner, Junior Mance kaj Fred Hersch, kiuj verŝajne havis la plej grandan influon sur Brad Mehldau.

En 1994 Brad Mehldau estis membro en la ensemblo de la koncertvojaĝo tra Eŭropo de la Joshua Redman Quartet: Mehldau, Joshua Redman, Christian McBride kaj Brian Blade. Ĉar tiu ĉi vojaĝo lin unuafoje prezentis al internacia publiko, oni rajtas nepre diri, ke lia kariero komencis per tiu. En la sekva jaro 1995 li fondis la Triopon Brad Mehldau kune kun Larry Grenadier (b) kaj Jorge Rossy (dr), kies unua albumon "Introducing Brad Mehldau" jam samjare rikoltis multan laŭdon.

La ĉefaj influoj en la muziko de Mehldau venas de Franz Schubert same kiel de Oscar Peterson kaj Keith Jarrett – sed ankaŭ de Miles Davis kaj John Coltrane. Lia maniero de pianludon oni ofte komparas kun tiu de Bill Evans, eĉ se estas – ankaŭ laŭ propraj eldiroj de Mehldau; komparu la akompantekston pri "The Art of the Trio IV" - esencaj diferencoj en la muzika konceptado. Mehldau enigas en sian repertuaron krom propraj komponaĵoj kaj ĵazajn normkantojn ankaŭ unuavide muzikon for de ĵazo, ekz. tiun de la alternativa bando Radiohead aŭ de popolkantisto Nick Drake same kiel de la Beatles.

Mehldau, kies germanemo kaj intereso pri germana kulturo trabrilas la nomojn de multaj propraj komponaĵoj, ("Sehnsucht", "Zauberberg" ktp.) estas taksebla kiel unu el la plej gravaj ĵazpianistoj de la lastaj jardekoj. Krom la elegia baza sinteno de lia muzikado aparte lin karakterizas lia kapablo de du-mana kontrapunkta improvizado kun sendepende kondukataj voĉoj. Ofte laŭdata li estas pro tio, ke li popmuzikajn kantojn kiel "Paranoid Android" de Radiohead transigis en la ĵazlingvaĵon. "Fakte ŝajnas estis ekzemplo, kiu lernigas", diras verkisto kaj muzikrecenzisto Robert Fischer, por kiu Brad Mehldau apartenas al la plej popularaj pianistoj de la lastaj jaroj.[1]

Brad Mehldau patras al tri gefiloj kaj loĝas egale en Novjorko kaj proksime de Amsterdamo.

Albumoj kun bandestro aŭ soloisto Mehldau[redakti | redakti fonton]

  • Introducing Brad Mehldau (1995)
  • The Art of the Trio (1996)
  • Marian McPartland's Piano Jazz (1996)
  • The Art of the Trio II - Live At The Village Vanguard (1997)
  • The Art of the Trio III - Songs (1998)
  • Elegiac Cycle (1999)
  • The Art of the Trio IV - Back At The Vanguard (1999)
  • Places (2000)
  • The Art of the Trio V - Progression (2000)
  • Largo (2001)
  • Anything Goes (2002)
  • Live in Tokyo (2004)
  • Live in Tokyo (2005)
  • Day is Done, triopo (2005)
  • House on Hill, triopo (2006)
  • Love Sublime, kantoj (kantociklo komponita de Mehldau. Piano: B.Mehldau, kantado: R.Fleming, 2006)
  • Brad Mehldau Trio - Live (2008): koncertregistraĵo el Village Vanguard (registraĵo el 10/2006)
  • Highway Rider (2010) (propra komponaĵo por triopo, saksofono kaj ĉambrorkestro)

Albumoj kun vicbandestro Mehldau[redakti | redakti fonton]

  • New York-Barcelona Crossing Volume 1 (1993) Mehldau, Rossy, Rossy, Sambeat
  • New York-Barcelona Crossing Volume 2 (1993) Mehldau, Rossy, Rossy, Sambeat
  • When I Fall In Love (1993) Mehldau & Rossy Trio
  • Consenting Adults (1994) Mehldau, Turner, Bernstein, Grenadier, Parker
  • Alone Together (1997) Mehldau, Haden, Konitz
  • Close Enough For Love (1999) Fleurine
  • Friendship (2003) Mehldau, Sambeat, Rosenwinkel
  • Don't Explain (2004) Mehldau, Joel Frahm
  • Metheny, Mehldau (2006) Mehldau, Metheny, Grenadier, Ballard
  • Quartet (2007) Mehldau, Metheny, Grenadier, Ballard
  • Modern Music (2011), Kevin Hays

Filmmuzikoj[redakti | redakti fonton]

  • 1997: Midnight In The Garden of Good and Evil
  • 1999: Eyes Wide Shut
  • 2000: Space Cowboys
  • 2000: The Million Dollar Hotel
  • 2001: Ma femme est une actrice
  • 2004: Ils se marièrent et eurent beaucoup d'enfants

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Komp. Robert Fischer: Anything goes. En: All that Jazz. Die Geschichte einer Musik. Reclam Verlag, Stutgarto. 3-a pliampleksigita kaj aktualigita eldono de 2007, p. 426