Arbustosilvioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bradypterus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbustosilvioj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Bradypterus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bradypterus estas genro de malgrandaj insektovoraj kantobirdoj (nomataj ankaŭ Arbustosilvioj) en la ĵus agnoskata familio de Megaluredoj. Ili estis iam lokataj en la Silviedoj, kiu estis tiam rubeja taksono por la silviecaj birdoj de Sylvioidea. La teritorio de tiu genro etendas tra la varmaj regionoj el Afriko ĉirkaŭ la Hinda Oceano kaj malproksime en Azion.

La megaluredaj arbustosilvioj estas rilataj al la herbosilvioj de la genroj Locustella kaj Megalurus, sed kunhavas vivstilon kaj rilatan adaptadon kaj apomorfojn kun la birdoj de Cettia, la alia genro de arbustosilvioj. Tiuj apartenas al pli malnova stirpo de Sylvioidea. Ambaŭ genroj de "arbustosilvioj" estas pli malgrandaj birdoj bone adaptataj al grimpado inter arbustoj. Ili estas tre longvostaj birdoj, je unua vidaĵo iom similaj al trogloditoj.

Tiuj estas tre teremaj (surgrundemaj) birdoj, kiuj loĝas en densaj vegetaĵaj habitatoj kiel densaj arbaroj kaj kareksejoj. Ili forkuras el ĝenado pli ol flugi. La similecoj laŭ plumaro kaj kaŝema vivstilo faras tiujn birdojn malfacile videblaj kaj identigeblaj.

Megaluredaj arbustosilvioj estas plej ofte grizecbrunaj supre kaj helgrizecaj aŭ sablokoloraj sube. Ili havas malmultan bildon aparte el ĉiama superokula strio. Kune ili ŝajnas multe kiel la pli senmarkaj specioj inter la marĉobirdoj Acrocephalus laŭ koloro. Ĉetiedaj arbustosilvioj kutime estas iom pli fortikaj, kun malpli pintecaj vostoj, sed estas ĉiukaze tre similaj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Tiu genro bezonas revizion. La Viktorina silvio, "Bradypterus" victorini, ne apartenas al tiu genro. Fakte ŝajne ĝi apartenas al distinga familio eĉ ne proksime rilata al Bradypterus, kio inkludas tiajn birdojn kiaj silvietojn (Sylvietta) kaj longbekulojn (Macrosphenus). Necesas nova genro por Viktorina silvio, sed tio ankoraŭ ne estas farata.[1]

Aliaj, kiel la Brundorsa arbustosilvio kaj la Ĉinia arbustosilvio, ŝajne apartenas al Locustella.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Beresford et al. (2005)

Referencoj[redakti | redakti fonton]