Braga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Braga, foje esperantigita Brago, estas unu de la plej malnovaj portugalaj urboj kaj unu el la plej malnovaj kristanaj urboj de la mondo; fondita en romia tempo kiel Bracara Augusta, estis urbo jam dum pli ol 2000 jaroj. Situa en la nordo de Portugalio, kaj pli precize en la valo de Cávado (Kavado), Brago enhavas 171 mil loĝantojn kaj estas centro de la Granda Areo Metropola de la rivero Minjo, kun ĉirkaŭ 800 mil loĝantoj.

Situo de Brago en Portugalio

Estas urbo plena de kulturo kaj tradicioj, kie la historio kaj la religio vivas kune kun la teknologia industrio kaj la bohemia universitata vivo.

En la popola esprimmaniero, Brago estas konata kiel:

La Urbo de la Arkiepiskopoj: dum jarcentoj ĝia Arkiepiskopo estis la plej grava de la Iberia Duoninsulo; ankoraŭ li posedas la antikvan titolon Primaz das Espanhas (Unua Arkiepiskopo de la Hispanioj).

La Portugalia Romo: en la 16-a jarcento la Arkiepiskopo Diogo de Sousa, episkopo de Porto kaj arkiepiskopo de Brago, influita pro sia vizito al la urbo Romo, projektas novan urbon, kie la placoj kaj la preĝejoj abundu tiom kiom en Romo. Ankaŭ estas kialo la fakto, ke estas multegaj preĝejoj sur km² en Brago. Krome la urbo estas konsiderata kiel la plej grava centro de religiaj studoj en Portugalio.

La Urbo de la Baroko: dum la 18-a jarcento la arkitekto André Soares ŝanĝas la urbon Brago en modelon de la Baroko en Portugalio.

La Romiana Urbo: en tiu tempo Brago estis la plej grava urbo de la teritorio, kie poste estos Portugalio. Ausonjo, elstara klerulo de Bordozo kaj prefekto de Akvitanio, inkludis Bracara Augusta inter la plej grandaj urboj de la Romia Imperio.

La Ĉefurbo de la provinco Minjo"Koro de la provinco Minjo", pro esti lokita en la centro de tiu provinco. Brago havas iom de la tuta provinco kaj inverse.

La Urbo de la Tri Sakraj Montoj: kiuj estas sanktejoj situantaj en la sudoriente de la urbo en montaro, kaj estas, de oriente al sudo: la Bom Jesus (Bona Jezuo), Sanktuaro de Sameiro kaj la Falperra (Preĝejo de Sankta Maria Madalena kaj Sankta Marta de Korticas).

La urbo limas norde kun la Alta Minjo, oriente kun la Nacia Parko de Peneda-Gerês, sude kun la bienaro de Basto kaj la industria Ave kaj okcidente kun la marbordo Minjano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Spuroj de homa ĉeesto en la regiono estas jarmilaĝaj. Unu el la plej antikvaj estas la Mamoa de Lamas, megalita monumento konstruita en la Neolitiko. Oni supozas, ke ekzistis ia loĝantaro en Brago en la bronzepoko, kaj nekropolo.

En la Ferepoko estis loĝejo en alta situo nomita "castro" (kastro). Poste okazis la invado de Keltoj, kiuj miksiĝis kun la poste alvenintaj romianoj kaj de tiu mikso naskis la popolon Brakaroj.

Bracara Augusta[redakti | redakti fonton]

En la 2-a jarcento a.K., la regiono estis konkerita de la Romianoj, kiuj kontruis la urbon la jaron 16 a.K., kaj nomis ĝin Bracara Augusta, omaĝe al la Imperiestro Cezaro Aŭgusto. Bracara Augusta estis ĉefurbo de la regiono Gallaecia (Galegio). Oni supozas laŭ legendoj, ke ankaŭ la arkiepiskopo estis tiama. En la jaro 385 la Papo mencias la metropolitecon de Bracara Augusta.

Post la romiana konkero, Bracara Augusta iĝis politika kaj kultura ĉefurbo de la regno de la Suevoj, kiu enhavis ankaŭ Galegion kaj atingis la riveron Taĵo. La reĝo Ariamiro kunvokis la koncilion de Brago, de la 1-a de majo de 561 ĝis 563, prezidata de Sankta Martino de Dume, episkopo de Brago. El tiu koncilio rezultis gravaj reformoj por la eklezia kaj eĉ lingva kampoj kiel la tagoj de la semajno Lunae dies, Martis dies, Mercurii dies, Jovis dies, Veneris dies, Saturni dies, Solis dies, por Lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo. Poste la popolo de Suevoj dekadenciĝis kaj la regiono estis konkerata de la visigotoj, dum pli ol tri jarcentoj.

En 716 la maŭroj konkeris kaj detruis la urbon, kaj araba estis la regiono ĝis la rekonkero farita de la reĝo Alfonso la 3-a de Asturio.

Brago[redakti | redakti fonton]

Mezepoka mapo de la urbo

En la 11-a jarcento la urbo estis reorganizita, eble jam sub la nomo "Brago". Oni konstruis muregon kaj katedralon, sub ordono de la episkopo Pedro de Braga, sur restaĵoj de antikva romia templo poste kristana preĝejo. Tiuj estis la centro kaj la ĉirkaŭilo de la tiama urbo.

En la 11-a kaj 12-a jarcentoj la urbo estis posedaĵo ĉu de princoj ĉu de episkopoj. En tiu epoko estis konkurenco inter episkopejoj de Brago kaj de Santiago de Compostela, kies arkiepiskopo Diego Gelmírez ŝtelis la sanktajn restaĵojn de Brago, kiuj ne estis redonitaj ĝis la fino de la 20-a jarcento.

En la 13-a kaj 14-a jarcentoj oni konstruis kastelon kaj oni rekonstruis la muregon.

Ekde la 16-a jarcento oni ŝanĝis la urban strukturon trapasante la muregon kaj renovigante la mezepokajn konstruaĵojn. En la 18-a jarcento la urbo denove ŝanĝiĝas pro la konstruo de elstaraj ekzemplo de la arkitekturo de la Baroko kaj la Novklasiko.

Dum la 19-a jarcento okazas malfacilaĵoj pro militoj kontraŭ Napoleono kaj liberaluloj. En 1834, estis forigitaj religiaj ordenoj kaj la urbo dekadenciĝis. En 1875 estis inaŭgurataj de la reĝo Ludoviko la 1-a de Portugalio la fervojo de Brago.

La 28an de majo de 1926, la generalo Gomes da Costa komencigis en Brago la Revolucion de 1926. Fine de la 20-a jarcento Brago sufiĉe disvolviĝis kaj iĝis la tria urbo de la lando.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urba teritorio

Situa kerne de la provinco Minjo, Brago troviĝas en regiono inter oriento kaj okcidento, inter montaroj, arbaroj kaj kamparoj ĝis la grandaj valoj, ebenaĵoj kaj herbejoj.

Fizike la urbo troviĝas je 41° 32' N 08° 25' O,[1] nordokcidente de la Iberia Duoninsulo, precize inter la riveroj Doŭro kaj Minjo. Ĝi okupas 183,51 km², kaj altas inter 20 ĝis 572 metroj de altitudo. La nordo estas ebenaĵo de la valo de la rivero Cávado. La oriento estas montara pro lokoj kiel Serra do Carvalho (479 m), Serra dos Picos (566 m), Monto de Sameiro (572 m) kaj la Monto Sankta Marta (562 m). Inter la Serra do Carvalho kaj la Serra dos Picos naskiĝas la rivero Este. La centro de la urbo troviĝas ĉe la monteto Cividade (215 m), kaj disiĝas al valo de la rivero Cávado norde kaj okcidente kaj al valo de la rivero Este oriente kaj sude.

La teritorio de Brago apartenas al du hidrografiaj basenoj nome de riveroj Cávado kaj Ave kaj al montara sistemo serra do Gerês kaj pro tio kaj pro la proksimeco al la Atlantiko, estas sufiĉe riĉa je akvo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]