Bram Vermeulen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bram Vermeulen
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1946 (1946-10-13)
en Hago
Morto 4-an de septembro 2004 (2004-09-04) (57-jaraĝa)
en San Dalmazio
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo kantistokomponisto • volejbalisto • kabaredisto • teatra reĝisoro • ludisto • aktoro
TTT
Retejo http://www.bramvermeulen.nl/portfolio/
vdr

Abraham Gerrit (Bram) Vermeulen (Den Haag, 13-a de oktobro 1946Toskanio, 4-a de septembro 2004) estis nederlanda kantisto, komponisto, kabaretisto kaj pentristo.

Bram Vermeulen naskiĝis en Den Haag kiel plej juna filo de familio kun tri infanoj. En 1965 li ekstudis psikologion en Amsterdamo. Tie li renkontis Freek de Jonge kaj Johan Gertenbach. Ekestis Neerlands Hoop. Por tiu ĉi kariero Bram haltis sian laboron kiel volejbalo-profesiulo, laboro kiun li faris ĝis tiam. En la jaro 1979 Neerlands Hoop ĉesis, ĉar Freek de Jonge preferis solo-karieron. Bram Vermeulen dumlonge tion bedaŭris.

Multe poste Bram dum televida intervjuo pri tiu ĉi periodo diris: "La disvolviĝo de Neerlands Hoop estis la disvolviĝo de Freek. Nur poste komenciĝis mia disvolviĝo."

Solo[redakti | redakti fonton]

Bram daŭrigis verki tekstojn kaj precipe en Flandrio estis sukcesa.

Vermeulen sin senmaskigis kiel tre varia artisto. En 1980 Vermeulen fondis muzikgrupon Bram Vermeulen en De Toekomst [Bram Vermeulen kaj la estonteco]. Je samnoma albumo Bram reguligis la konton kun DE JONGE. La disketoj Pauline kaj Politiek iĝis furoraj.

Por sia dua albumo Doe Het Niet Alleen Vermeulen ricevis la premion Edison. Dum tiu sama jaro li debutis kiel aktoro en la filmo Achter Glas. En 1984 li eldonis la albumon Bram por kiu li denove ricevis premion Edison. Poste li pli koncentriĝis pri farado de teatromuziko.

En 1988, post muzika paŭzo de kelkaj jaroj en kiuj Vermuelen precipe laboris por televido, li revenis kun la albumo Rode Wijn [Ruĝa Vino], produktita de Boudewijn de Groot. Per ĝi li estis tre sukcesa en Flandrio. Ankaŭ Dans Met Mij [Dancu kun mi] (1989) estis produktita de Boudewijn de Groot.

En 1994 Vermeulen por la diskeldonejo Virgin en Belgio rekordis Achter Mijn Ogen, en 1995 sekvita de la duobla KD Tijd / Vrije Tijd [Tempo / Libertempo]. Je Tijd aŭdiĝis novaj verkoj. Je la mini-KD Vrije Tijd estis i.a. du malnovaj kantoj de Neerlands Hoop. Apude Vermuelen el la manoj de Annie M.G. Schmidt ricevis la premion nomita laŭ ŝi por lia kanto Een doodgewone jongen [ordinara knabo]. Vermeulen kantis la titolkanton de la belga KD Spelers & Drinkers [Ludantoj kaj Trinkanto] (EMI, 1995), laŭdo al Johan Verminnen.

Je invito de la muzeo In Flanders Fields Bram Vermeulen en 2000 koncertvojaĝis tra Belgio kun programo kiu estis tute dediĉita je la Unua mondmilito kaj kiu baziĝis je libro de la dana verkisto Ernst Friedrich. La programo Oorlog Aan Den Oorlog [Milito je la Milito] iĝis granda sukceso, sed estis en Nederlando nur prezentita unufoje. Rimarkinde estas ke Bram kredis je reenkarniĝo kaj pensis ke li iam estis soldato dum la Unua Mandmilito.

En februaro 2004 Bram Vermeulen kune kun Wigbert Van Lierde tri monatojn koncertvojaĝis tra Belgio kun la programo Mannen Maken Oorlog [Viroj kreas Militon]. La samnoma libro enhavis kantotekstojn kaj desegnojn de Bram Vermeulen.

Dum ferio en Toskanio, Italio neatendite mortis Bram Vermeulen dum nokto (koratako). Vermeulen kunloĝis ekde 1984 kun la aktorino kaj reĝisorino Shireen Strooker. Vermeulen havis du filinojn, Tamara kaj Katarina.

Omaĝo[redakti | redakti fonton]

En la aŭtuno de la jaro 2005 kaj la printempo de 2006 kelkaj nederlandaj kaj flandraj muzikistoj omaĝos Bram Vermeulen en flandraj teatrejoj, kun i.a. Ernst Jansz kaj Pierre Van Duijl.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Bram Vermeulen en de toekomst - 1980
  • Doe het niet alleen
  • Bram - 1984
  • Rode wijn- 1988
  • Achter mijn ogen - 1994
  • Tijd / Vrije tijd - 1995
  • Tijdloos - 15-1-2005

Disketoj[redakti | redakti fonton]

  • Pauline - 1980
  • Politiek - 1980

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Doe Het Niet Alleen: Edison
  • 1984: Bram: Edison
  • 1994: Een doodgewone jongen: Annie M.G. Schmidt-premio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]