Bramaputro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La rivero Bramaputro en Suklesŭar-gato, Guwahati

La rivero Bramaputro (en sanskrita, ब्रह्मपुत्र, kio signifas «la filo de Brahmao») estas unu de la riveroj plej longaj de Azio.

Ĝi ekas en la glaĉero Kubigangri, ĉe la monto Kajlaŝo, en Himalajo, kaj fluas orienten tra ĉinia teritorio, okcidente de Tibeto, kaj pasas ĉe Lasao. Post trafluo de 2.896 km enfluas en la golfo de Bengalo, en Bangladeŝo, formante parton de la delto de Gango, la plej granda delto de la mondo. La rivero estas konata kiel Cangpo en Tibeto kaj en la centra zono de Bangladeŝo dividiĝas en du branĉoj, kies la ĉefa estas la rivero Jamuna, nomo per kiu oni konas ĝin en tiu regiono, kaj la alia, malpli enhava, la rivero Ŝitalakŝja.

Ĝi estas la Djardanes aŭ "Œdanes" de la antikvaj grekoj. Ĝia trafluo tra tropikaj regionoj farigas sian valon unu el la plej riĉaj en biologia diverseco de la mondo. Ties ĉefaj inondoj permesad la fekundigon de la grundo, kvankam ili estas detruegaj. En sia plej malsupra parto, la rivero konsideriĝas sankta por hinduistoj, kaj uziĝas por la transporto de agrikulturaj produktoj.

La Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo ĉirkauas la sedimentan ebenaĵon de la bramaputra rivero en la barata subŝtato Asamo.