Romoos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bramboden)
Romoos
Blazono de Romoos
Blazono de Romoos
Blazono de Romoos
Romoos
Romoos
Preĝejo de Romoos
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  47° 0′ 38″ N 8° 1′ 37″ O / 47.01056 °N, 8.02694 °O / 47.01056; 8.02694 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 38″ N 8° 1′ 37″ O / 47.01056 °N, 8.02694 °O / 47.01056; 8.02694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 713
Areo 37,29 km²
Alteco 791 m super marnivelo
Poŝtkodo 6113
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Romoos
Mapo de Romoos
Situa mapo de Romoos
vdr

Romoos estas komunumo en la distrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 713 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Romoos situas inter la riveroj Granda Fontanne en sudo kaj Eta Fontanne en nordo en la nordo de la distrikto Entlebuch. La tuta komunumo estas tre monteca kaj granda parto de la teritorio, nome 61,8 % estas kovritaj de arbaro. Al Romoos apartenas ankaŭ la setlejo Bramboden, kiu siutas 4,6 km okcidente de la ĉefvilaĝo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Romoos limas en nordo al Menznau, on nordoriento al Wolhusen, en oriento al Doppleschwand, en sudoriento al Entlebuch (eksklavo Dieplischwand) kaj Hasle, en sudo al Schüpfheim, en sudokcidento al Escholzmatt-Marbach, en okcidento al Trub (Kantono Berno), kaj en nordokcidento al Hergiswil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Romoos situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La unua vetrurebla vojo al Romoos estis konstruita nur en la 19-a jarcento. En la valo ĉe la bordo de Eta Emme, iam ekzistis fervojhaltejo Romoos-Doppelschwand, kiu tamen situis for de la centroj de la du vilaĝoj. La stacidomo tamen situis tiom for de la vilaĝocentro de Romoos, ke ĝi neniam havis signifon por ĝi. En 1999 la haltejo estis fermita. Nuntempe Romoos atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Wolhusen. La setlejo Bramboden atingeblas per poŝtaŭto ek de Hasle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Romoos datiĝas el la jaro 1184 kiel Rormoos.

En mezepoko Romoos unue apartenis al la Senjoroj de Wolhusen kaj ek de la fino de la 13-a jarcento al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. La komunumo aktive partoprenis en la lukto kontraŭ Lucerno kadre de la Kampara Milito en la jaro 1653. La ribelo tamen estis sange ĉesigita fare de la urbo Lucerno. Ĝis la jaro 1798 la komunumo apartenis al la kamparvoktejo Entlebuch. Dum la Helveta Respubliko ĝi estis parto de la tiama distrikto Schüpfheim kaj ek de 1803 ĝi apartenas al la nuna distrikto Entlebuch de Kantono Lucerno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]