Bramsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bramsche
Blazono
Bramsche (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Bramsche in OS.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Osnabrück
Urborajtoj urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°24′N 7°59′O  /  52.4°N, 7.983°O / 52.4; 7.983 (Bramsche)
Alto super la marnivelo 44 - 157 m
Areo 183,32 km²
Loĝantaro 30098 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo +49 (0)5461
Poŝtkodo DE-49565
Aŭtomobila kodo OS
Oficiala kodo 03459014
Subdivido 14 urbopartoj
Komunumestro Liesel Höltermann
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hasestraße 11
Komunuma retejo www.bramsche.de
v  d  r
Information icon.svg

Bramsche estas urba komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio kaj situas borde de la rivero Hase. Fine de decembro 2012 la komunumo havis 30098 loĝantojn.

Parto de Bramsche estas la vilaĝo Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme, kie dum la jaro 9 post Kristo okazis la batalo de Varus - la plej signifa batalo inter romianoj kaj ĝermanoj: en tiu batalo la ĥeruska nobelo Arminius kun sia ĝermana armeo venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publius Quinctilius Varus - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.

monaĥeja preĝejo en la urboparto Malgarten
la malnova poŝtejo
Frua ŝpin-maŝino kun la centra stirilo

Muzeo Tuchmacher-Museum[redakti | redakti fonton]

En Bramsche antaŭ ducent jaroj preskaŭ la tuta urbo laboris en tuko-fabrikado. En la familioj oni ŝpinis fadenojn, aliaj teksis tukojn el ili, aliaj farbigis ilin. Poste pli grandaj manufakturoj transprenis tiun laboron. Post enkonduko de maŝinoj pli kaj pli la laboro estis koncentrita en fabrikoj.

Unu fabriko estis je la rivero Hase, kiu liveris la energion per akvomuelo. La akvomuelo turnigis transmision, longan turniĝantan akson sub la plafono laŭlonge de la granda halo. Po unu platrimeno turnigis unu maŝinon.

Post la dua mondmilito oni forvendis ĉiujn malnovajn maŝinojn, ĉar ili ne plu estis sufiĉe ekonomiaj. Nur post tio ekis la ideo, konservi la metion en muzeo. Oni serĉis kaj reaĉetis ĉiujn maŝinojn en tuta Eŭropo kaj denove instalis ilin en la fabriko, sed nun uzante apartan elektromotoron por ĉiu maŝino.

En la Tuchmachermuseum (tukofareja muzeo) ĉiuj tradiciaj maŝinoj nun estas montritaj en funkcio, kiuj estas bezonataj por produkti tukojn. Entute estas ĉirkaŭ 40 ŝtupoj de produktado.

Inter aliaj estas speciale interesa ŝpinmaŝino, angle Spinning Mule kun ĉirkaŭ cent spindeloj. Estas ege interesa vidi, kiel moviĝas la spindeloj, kontrolitaj de komplika centra mekanika komputilo konsistanta nur el dentradoj kaj ŝnuroj. Ni demandis la maŝiniston, ĉu la enkonduko de tiu maŝino ne produktis multajn senlaborulojn, ĉar ja nun li, nur unu homo, produktis pli ol antaŭe cent laboristoj povis produkti. Ne, li diris, eble iom moke: antaŭe ni estis okupantaj ĉefe prizonulojn por la ŝpinado, kaj tiam ni transigis ilin al gluado de papersaketoj,

Alia tre interesa maŝino estas granda Jacquard- (Ĵakard-) teksilo kun mekanika stirigilo, en tiu kazo trubenda stirigilo. Laŭ bezonata koloro la stirigilo levigas kaj mallevigas la fadenojn en la ritmo de la maŝino. Dum nia vizito la maŝino teksis lanajn kovrilojn por junulargastejo. Estiĝis tuko kun la teksigita teksto "PIEDA FLANKO".