Brandenburgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brandenburgio
germane: Brandenburg
Federacia lando
Elaviadila vido al urbo Cottbus, unu el la lokoj de Brandenburgio
BerlinoBremenoBremenoHamburgoMalsupra SaksioBavarioSarlandoŜlesvigo-HolstinioŜlesvigo-HolstinioBrandenburgioSaksioTuringioSaksio-AnhaltoMeklenburgo-AntaŭpomerioBaden-VirtembergoHesioNordrejn-VestfalioRejnlando-Palatinato
Oficiala nomo: Brandenburg
Lando Germanio Germanio
Federacia lando Brandenburgio
Distriktoj
Eksterdistriktaj urboj
Historiaj regionoj
Najbaras kun
Konata loko Spree-arbaro
Riveroj Havel, Spree, Elbo, Odro, Luzacia Niso
Ĉefurbo Potsdamo
Areo 29 477 km² (2 947 700 ha)
Loĝantaro 2 573 135 (fine de decembro 2022)
Denseco 87,29 loĝ./km²
Ministroprezidanto Matthias Platzeck (SPD) ekde 2002
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-BR
Landa Esperanto-asocio Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio (EABB)
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Distriktoj enkadre de Brandenburgio
Vikimedia Komunejo: Brandenburg
Retpaĝo: www.brandenburg.de/cms/list.php/bbstart

Brandenburgio estas federacia lando en la orienta parto de Germanio kiu plene ĉirkaŭas Berlinon. Ĝia germana nomo estas Brandenburg [BRANdenburk]. Ĝi estas konata kiel BrandeburgBrandeburk en la ĉeĥa lingvo. Ankaŭ itale oni ofte uzas la formon Brandeburgo, ĉar la sonkombino "nb" estas malfacile prononcebla por italoj. Fine de decembro 2022 ĝi havis 2573135 loĝantojn.

Al Brandenburgio limas la germanaj federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio (norde), Saksio (sude), Saksio-Anhalto (okcidente) kaj en la oriento najbaras Pollando.

Geografio

Reliefo

En Brandenburgio ne ekzistas montaroj. La pejzaĝo tamen ne estas tute ebena. Ĝin modlis pluraj glaciepokoj. La plej alta punkto estas Hagelberg, kiu leviĝas 201 m super la marnivelon.

Akvaĵoj

Brandenburgio unuflanke konsideriĝas la plej akvoriĉa federacia lando de Germanio. Ekzistas pli ol 3.000 naturaj lagoj kaj multnombraj pliaj arteferitaj lagoj kaj lagetoj. Plue ekzistas pli ol 33.000 kilometroj da akvovojoj, el kiuj tamen la plejmulto ne estas riveroj, sed kanaloj. Aliflanke tamen la lando ricevas relative malmulte da pluvo kaj tial kolektiĝas malmulte da grundakvo. Pro la relativa pluvomanko ankaŭ ekzistas kompare malmultaj rojoj kaj riveretoj, kiuj trafluus la lagojn, kaj tial la mempurigo de la lagoj nur limigite funkcias.

Riveroj

La sekvaj riveroj tuŝas aŭ trafluas Brandenburgion per siaj tutaj aŭ partaj longoj:

Lagoj

La plej granda natura lago nomiĝas Scharmützelsee, ĝia areo kovras 1207 hektaroojn. Alia lago estas la Jungfernsee.

Urboj

La plej gravaj urboj en Brandenburgio estas:

Administra disdivido

En Brandenburgio ekzistas 14 distriktoj (Landkreise) kaj 4 eksterdistriktaj urboj.

Distriktoj

kun administraj centroj
  1. Barnim, Eberswalde (BAR)
  2. Dahme-Spreewald, Lübben (Spreewald) (LDS)
  3. Elbe-Elster, Herzberg (Elster) (EE)
  4. Havelland, Rathenow (HVL)
  5. Märkisch-Oderland, Seelow (MOL)
  6. Oberhavel, Oranienburg (OHV)
  7. Oberspreewald-Lausitz, Senftenberg (OSL)
  1. Oder-Spree, Beeskow (LOS)
  2. Ostprignitz-Ruppin, Neuruppin (OPR)
  3. Potsdam-Mittelmark, Belzig (PM)
  4. Prignitz, Perleberg (PR)
  5. Spree-Neiße, Forst (Lausitz) (SPN)
  6. Teltow-Fläming, Luckenwalde (TF)
  7. Uckermark, Prenzlau (UM)

Eksterdistriktaj urboj


Ŝablono:LigoElstara