Brankiostomulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brankiostomuloj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Cephalochordata
Owen, 1846
Familioj

Asymmetronidae
Branchiostomidae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brankiostomuloj (Cephalochordata) estas malgranda grupo de ĥorduloj enhavanta du vivantajn genrojn, brankiostomoj (Branchiostoma) kaj epigoniktio (Epigonichthys). La du genroj kune enhavas proksimume 20 - 25 speciojn.

Komuna nomo por la brankiostomuloj estas amfioksoj (Amphioxus estas eksa scienca nomo (grekdevena) por la genro brankiostomo).

La animaloj de tiu ĉi grupo estas delonge studataj de biologoj pro ilia supozita simileco al la prauloj de ĉiuj ĥorduloj. Brankiostomuloj, kiel ĉiuj ĥorduloj, havas notokordon, kordo el kartilago kiu etendiĝas laŭ la dorso kaj subtenas la muskolojn; faringajn fendojn; post-anusan voston; kaj korpon dividitan en segmentojn de muskoloj (metameroj). Sed malsame de iliaj kuzoj la vertebruloj, mankas kranio, vera cerbo, kaj vertebroj.

Brankiostomuloj vivas en la sablo ĉe la fundo de malprofundaj maroj en multaj partoj de la mondo. Ili kuŝas kovrataj de sablo, elmetante la buŝon kiu ensuĉas akvon per la movado de cilioj kaj elpuŝas ĝin tra la faringo por elfiltri nutraĵon.