Brasika rulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
brasikaj rulaĵoj antaŭ la bolado
brasikaj rulaĵoj kun terpomkaĉo

Brasikaj rulaĵoj estas simpla plado el folioj de blanka brasiko ruligitaj ĉirkaŭ viandhaketaĵo aŭ muelita viandaĵo kutime uzata por kolbasoj. La brasikaj rulaĵoj kuiriĝas per bolado en malmulte da buljono.

Por la preparado folioj de blanka brasiko estas mallongtempe metataj en bolantan akvon, pluraj folioj estas metitaj unu super la alian, tiu tavolo estas ruligita ĉirkaŭ forte spicitan viandomason de viandhaketaĵo aŭ muelita viandaĵo kun lardo, ceperoj, salo, pipro kaj laŭguste iom da majorano, la tuto estas fiksigita per fadeno aŭ per ligna bastoneto. En mmalmulte da buljono la rulaĵoj en meza temperaturo estas boligitaj, ĝis la saŭco estas aroma kaj videble malplilikviĝis. Laŭ iuj receptoj la vianda farĉo ankaŭ povas enhavi rizon kaj la saŭco tomatopaston aŭ lardon. Ofte oni servas terpomaĵon kun la rulaĵoj, aŭ senŝeligitajn terpomojn boligitajn en salakvo aŭ terpomkaĉon. En tiu formo la plado estas tipa por la mezeŭropa kaj orienteŭropaj kuirartoj aparte de Germanio kaj Pollando.

En la balkana duoninsulo kaj en Turkio brasikaj rulaĵoj estas farataj el acide marinitaj folioj de blanka brasiko, krispa brasiko aŭ vinfolioj kaj tie nomatas sarma (turke "rulaĵo").

En Germanio la plado nomatas "Kohlrouladen" (en Aŭstrio "Krautrouladen"), en Hungario "töltött káposzta", en Finnlando "kaalikääryle", en Pollando "gołąbki", en Ĉeĥio "holubky", en Litovio "balandėliai" kaj en Rusio "голубцы" (golubci) - La slavaj vortformoj kiel la litova havas la signifon "kolombetoj". La orienteŭropa variaĵo kutime ne boliĝas en buljono, sed en tomatosaŭca akvo.