Bratislavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bratislava)
Saltu al: navigado, serĉo

Disambig-dark.svg"Pozsony" alidirektas ĉi tien. Por historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la paĝon Pozsony (historia departemento).


Bratislavo
slovake: Prešporok/Prešporek (antaŭ 1919), hungare: Pozsony, germane: Pressburg
Ĉefurbo de Slovaka respubliko
Bratislava Montage.jpg
De maldekstre supre: Panoramo de la urbo, Bratislava burgo, fontano en Placo de Hodža, Michalská brána, Slavín kaj sunsubiro super Danubo
Flag of Bratislava.svg
Flago
Coat of Arms of Bratislava.svg
Blazono
Oficiala nomo: Bratislava
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Bratislavo
Distriktoj Bratislavo I, II, III, IV, V
Historia regiono Bratislavo kaj ĉirkaŭaĵo
Vizitindaj lokoj Bratislava burgo, Devina burgo, Slovaka nacia muzeo
Riveroj Danubo, Morava, Malgranda Danubo
Situo Bratislavo
 - alteco 152 m s. m.
 - koordinatoj 48°08′38″N 17°06′35″E  /  48.14389°N, 17.10972°O / 48.14389; 17.10972 (Bratislavo)
Plej alta punkto Devínska Kobyla
 - alteco 514 m s. m.
Plej malalta punkto Danubo
 - alteco 126 m s. m.
Areo 391 km² (39 100 ha)
 - aglomeraĵo 853,15 km² (85 315 ha)
 - regiono 2 053 km² (205 300 ha)
Loĝantaro 455 761 (01.06.2010)
 - aglomeraĵo 623 000
 - regiono 702 000
Denseco 1 165,63 loĝ./km²
 - aglomeraĵo 730 loĝ./km²
 - regiono 342 loĝ./km²
Unua skribmencio 907
Primatoro Milan Ftáčnik
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 8XX XX
Tel. prefikso +421-2
NUTS 582000
Aŭtokodoj BA, BL
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo de la urbo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bratislava
Statistiko: MOŠ/MIS
Retpaĝo: www.bratislava.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Demonimo: Bratislavano

Bratislavo (ĝis la jaro 1919 slovake Prešporok/Prešporek; germane Pressburg, hungare Pozsony [poĵonj], pollingve Bratysława, ruse Братислава, latine Posonium, greke en mezepoko Istropolis, parollingve ankaŭ Blava) estas ĉefurbo kaj la plej multe loĝigita urbo de Slovakio kaj sidejurbo de Regiono Bratislavo. Ĝi havas areon 367,584 km², vivas ĉi tie pli ol 425 mil loĝantoj, dum kio Bratislava regiono ĉirkaŭ 600 mil kaj en Bratislava regiono komune kun Regiono Trnava, kiu ĉirkaŭas ĝin, 1,15 miliono.

Ĉi tie havas sidejojn registaro, parlamento, diversaj oficejoj kaj ministerioj. En Bratislavo ankaŭ agadas kelke da universitatoj, teatroj, muzeoj kaj aliaj kulturaj institucioj, ekzemple mondfama Slovaka filharmonioSlovaka nacia galerio.

Antaŭ la dua mondmilito oni parolis en Bratislava per tri lingvoj: germane, hungare kaj slovake.

Bratislavo estas ankaŭ urbo riĉa je memorigaĵoj, el kiuj multaj troviĝas en Malnova Urbo. Dominaĵo estas kvarangula Bratislava burgo, apud kiu troviĝas konstruaĵo de Nacia Asembleo de Slovakio kaj proksime Katedralo Marteno de Tours (Bratislavo).

Tio estas ankaŭ la moderna kaj dinamike evoluiĝanta urbo kun multaj interesaj konstruaĵoj, el kiu la plej karakteriza estas Nova ponto sur Danubo, la sepa plej granda pendigita ponto en la mondo kaj la konstruaĵo de la 20-a jarcento en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas en Mez-Eŭropo, sur koordinatoj 17°7' de orienta longitudo, 48°9' de norda latitudo, 126–514 super maro. Ĝi etendiĝas sur ambaŭ bordoj de rivero Danubo, sur montarpiedo de Malgrandaj Karpatoj. Per sia areo 367,58 km² ĝi estas la dua plej granda urbo de Slovakio (post urbo Altaj Tatroj). Ĝi situas proksime de Ĉeĥio, Aŭstrio kaj Hungario. Ĝi troviĝas 60 km oriente de Vieno, per kio ĝi estas parto de la plej senpera grupiĝo de du ĉefurboj en Eŭropo kaj kun Vieno, la hungara urbo Győr kaj la moravia urbo Brno ĝi kreas signifan mezeŭropan metropolan regionon.

Bratislava burgo

La plej proksimaj vilaĝoj kaj urboj apud Bratislavo estas norde vilaĝoj Marianka kaj Borinka, urboj Stupava kaj Svätý Jur, oriente vilaĝoj Most pri Bratislave kaj Ivanka pri Dunaji, sudoriente vilaĝoj Rovinka, Dunajská Lužná, Kalinkovo, Hamuliakovo kaj urbo Šamorín, sude hungara vilaĝo Rajka kaj aŭstria vilaĝo Deutsch Jahrndorf, okcidente aŭstriaj vilaĝoj Kittsee kaj Wolfsthal kaj aŭstria urbo Hainburg an der Donau.

Oni supozas, ke en la plej proksima tempo Bratislavo evoluos ankaŭ tra sudokcidenta direkto en la ĉirkaŭaĵo de ŝtata limo kun Aŭstrio kaj verŝajne ĝi estos flue alligita ankaŭ al la najbaraj aŭstriaj vilaĝoj.

Trilanda punkto Rajka-Bratislavo-Deutsch Jahrndorf[redakti | redakti fonton]

Inter 1946-1989 fera kurteno funkciis. Bratislavo estas la unusola ĉefurbo en la mondo, kiu limas samtempe kun du landoj. Ekde 2008 la 3 landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas ie ajn senkontrole trapaseblaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bratislavo troviĝas en milda klimata zono de kontinenta karaktero, kiu karakterizas sin per karakteriza diferenco inter temperaturoj somere kaj vintre kaj alternantaj 4 jarsezonoj. Mezproksima jara temperaturo estas ĉirkaŭ 9,9 °C. La suno brilas mezproksime 1976,4 horoj ĉiujare kaj falas ĉirkaŭ 527 mm da pluvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Bratislavo.
Bratislavo en la 16-a jarcento
Bratislavo en la 17-a jarcento
Devína burgo
Subburgejo en la 17-a jarcento

Danke al sia situo Bratislavo estis proksimume ekde la 13-a jarcento (oficialaj kalkulado ekzistas nur ekde la fino de la 18-a jarcento) ĝis proksimume la jaro 1870 plejparte la urbo de germane parolantaj loĝantoj. Post la oficiala kalkulado de la loĝantoj en la jaroj 1850 ĝis 1851 estis en Bratislavo 42 238 da loĝantoj, el tio 31 509 (74,59%) da germanoj, 7 586 (17,9%) da slovakoj kaj 3 154 (7,4%) da hungaroj. Multe da judoj estis alkalkulitaj inter la germanoj aŭ la hungaroj. En la jaro 1890 okazis plua kalkulado kaj ĉi tie jam montriĝis forta hungarigo. En la urbo estis vivontaj 52 441 da loĝantoj, el tio 31 404 da germanoj, 10 433 da hungaroj kaj 8 709 da slovakoj. En 1945 preskaŭ ĉiuj germanaj loĝantoj estis evakuitaj kaj multe da hungaroj estis forloĝigitaj enkadre de interŝanĝo de loĝantoj inter Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.

Historiaj nomoj[redakti | redakti fonton]

Pro sia plurlingva kaj plurregna historio la urbo portis en sia historio diversajn nomojn, el kiuj la nuna estas la plej juna.

Historiisto Johannes Aventinus menciis, ke komence de la 9-a jarcento la urbo estis fondita de slava princo nomata Vratislav (latine Uratislaus; la latina ne distingis "U" kaj "V"), sur restaĵoj de romia fortikaĵo; kaj ke el tio rezultis la nomo 'Vratissolaburgium (kaj similaj). Li mencias ankaŭ latinan nomon, Pisonium. Pri la fidindeco de tio ĉi oni disputas.

La unua konservita rekta dokumenta mencio de la urbo estas en la verko Annales Juvavenses maximi; ĝi mencias urbo "Brezalauspurc" (purc = burgo) proksime de batalo inter bavaroj kaj madjaroj ĉe burgo Bratislava en 907. Aventinus referencas al Annales Juvavenses antiqui (malnova salcburgaj analoj) kaj mencias la nomon Braslavespurch, aliaj fontoj indikas Pressalauspruch. Ĝis komence de la 20-a jarcento multaj defendis la opinion, ke la (germana) nomon Pressburg deriviĝas de Predslav, kiu verŝajne estas filo de Sventopluk.

En la 20-a jarcento la slovaka slavisto Ján Stanislav demonstris, ke la nomo deriviĝas ne de Predslav, sed de la nomo de slava princo Braslav, kiu regis la urbon en la 9-a jarcento. Se fine de la 20-a jarcento oni trovis monerojn el la tempo ĉirkaŭ 1000, kiuj portis la skribon Preslav(v)a Civitas kaj tiel subtenis la etimologion de Predslav. Aliflanke Ján Stanislav konsideris tiun varion, pro la mencio de la nomo Preslawaspurch en 1052.

Kiel ajn, dum la sekvaj jarcentoj evoluis la germana nomo Pressburg (iama ortografio: Preßburg). De ĝi deriviĝis la slovakaj nomoj Prešporok, Prešpurek kaj similaj. Ĝis la fino de la unua mondmilito anglaj kaj francaj aŭtoroj uzis precipe la formojn Pressburg resp. Pres(s)bourg.

La hungara nomformo Pozsony estas tre duba. Kelkaj opinias, ke ĝi deriviĝas de la unua hungara departementestro Pos [1], laŭ aliaj de nobelo Božan, kiu regis en kastelo Bratislava en la 11-a jarcento. De ĝi oni derivis la latinan formon Posonium. Latine estis uzata ankaŭ Istropolis = Danub-urbo, precipe en la tempo de la kristanigo en la 9-a jarcento.

La nuna nomo Bratislava kredeble originis en 1837, kiam sciencisto Pavel Jozef Šafárik vidis la formon Brecisburg (de 1042) kaj supozis, ke la urbon fondis la bohemia reĝo Břetislav. Ekde tiam slovakaj naci-movadanoj uzis la formojn Břetislav, Břetislava, Breťislava kaj similajn; post la lingvonormigo en 1843 aperis la formo Braťislava (kun la aldono nad Dunajom = ĉe Danubo). Tamen en la dua duono de la 19-a jarcento oni uzis ankoraŭ precipe la formon Prešporok kaj similajn.

Post la fino de la unua mondmilito oni proponis kaj mallonge uzis la formon Wilsonovo mesto (= Wilson-urbo), ĉar Woodrow Wilson per la traktato de Trianon kreis Slovakion el partoj de Hungario (kiel parton de Ĉeĥoslovakio). De la 22-a de februaro ĝis la 6-a de marto 1919 la urbo oficiale nomiĝis Bratislav. Ĉar la finaĵo "av" soni pli ĉeĥe ol slovake, oni ŝanĝis la nomon al la nuna Bratislava.

Partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Bratislavo estas dividita en 5 distriktojn kaj tiuj al komune 17 kvartalojn. El vidpunkto de la areo la plej granda kvartalo estas Podunajské Biskupice kun proporcio 11,5 % kaj la plej malgranda kvartalo Lamač kun proporcio 1,8 % el la suma areo de la urbo.

La katastraj teritorioj estas identaj kun la kvartaloj, nur Nové Mesto estas dividita je Nové Mesto + Vinohrady kaj Ružinov je Ružinov + Trnávka + Nivy. Per kursivo estas indikitaj malpli grandaj (neformalaj) kvartaloj:

Divido de Bratislavo en distriktojn kaj kvartalojn
Distrikto Kvartalo Loka parto
Distrikto Bratislavo 1 Staré Mesto -
Distrikto Bratislavo 2 Ružinov Nivy, Pošeň, Prievoz, Ostredky, Trávniky, Štrkovec, Vlčie hrdlo, Trnávka
Vrakuňa Dolné hony
Podunajské Biskupice Dolné hony, Ketelec, Lieskovec, Medzi jarkami
Distrikto Bratislavo 3 Nové Mesto Ahoj, Jurajov dvor, Koliba, Kramáre, Mierová kolónia, Pasienky/Kuchajda , Vinohrady
Rača Krasňany, Rača, Východné
Vajnory -
Distrikto Bratislavo 4 Karlova Ves Dlhé diely, Kútiky, Mlynská dolina, Rovnice
Dúbravka Podvornice, Záluhy, Krčace
Lamač Podháj, Rázsochy
Devín -
Devínska Nová Ves Devínske Jazero, Kostolné, Paulinské, Podhorské, Stred, Vápenka
Záhorská Bystrica -
Distrikto Bratislavo 5 Petržalka Dvory, Háje, Janíkov dvor, Lúky, Ovsište, Kopčany, Zrkadlový háj, Kapitulský dvor, Starý háj
Jarovce -
Rusovce -
Čunovo -

Placoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa placo

La plej konata placo en Bratislavo estas Ĉefa placo, troviĝanta en la urbocentro. Lastfoje ĝi estis rekonstruita en la jaro 2005, kiam estis komplete ŝanĝita pavimo. Proksime troviĝas ankaŭ Primaciala placo kaj Placo de Hviezdoslav. En la urbocentro troviĝas ankaŭ Placo de SNP. Ŝtona placo, troviĝanta meze de Malnova urbo, estas preparita por la tuta rekonstruo. Ĝi devas esti loko de interesa kaj moderna arkitekturo kaj verdaĵo.

Akvaj fluantoj[redakti | redakti fonton]

Tra Bratislavo fluas rivero Danubo, la dua plej granda eŭropa rivero, kaj ĝi apartigas kvartalon Petržalka de la ceteraj kvartaloj. En la urboparto Devín enfluiĝas en Danubon rivero Morava, en kiun okcidente de Devínska Nová Ves enfluas rivereto Mláka.

En Karloveské brakon okcidente de Longaj partoj enfluas Malseka rojo. Apud Botanika ĝardeno enfluas en Danubon rojo Vydrica.

La orientajn deklivojn de Malgrandaj Karpatoj deakvigas Kanalo Račiansky, kiu norde de urboparto Vajnory kuniĝas kun akvoj de Blatina, kiu plu enfluas ĝis Malgranda Danubo.

Akvaj areoj[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo troviĝas kelke da naturaj kaj artefaritaj akvaj areoj, el kiuj plejparto servas ankaŭ kiel naturaj baniĝejoj. Ekzemple Rohlík, Rybník, Lago de Štrkovec kaj Kuchajda en Ružinov, Vajnoraj lagoj kaj Oraj sabloj apud aŭtostrado D 61, Malgranda Draždiak kaj Granda Draždiak en Petržalka, Rusovská kaj Ĉunova lago.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Pordego Michalská

La nacieca konsisto el la jaro 2001: slovakoj 91,4%, hungaroj 3,8%, ĉeĥoj 1,9%, germanoj 0,3%, la ceteraj 2,6%.

Konfeso de kredo: romkatolikoj 56,7%, sen la konfeso (ateistoj) 29,3%,, evangeliistoj 6%, nekonstatitaj 4,7%. En demografia evoluo observata laŭ la urbaj partoj okazis ekde la jaro 1990 stagnado ĝis preskaŭ sinko de la loĝantaro en 9 urbaj partoj: Staré Mesto, Nové Mesto, Podunajské Biskupice, Ružinov, Vajnory, Devín, Lamač, Jarovce, Rusovce.

Relative pli signifa kresko de la loĝantaro estis registrita en la urba parto Karlova Ves je 14 581 loĝantoj (kresko je 77%) kaj Devínska Nová Ves je 3 998 loĝantoj (kresko je 30,8%), kiu estiĝis sekve de finigo de koncentrita loĝej-konstruado.

La plej altan nombron de loĝantoj (115 mil) havis en la jaro la urba parto Petržalka (27,0%) kaj la plej malaltan nombron de loĝantoj la urbaj partoj Devín kaj Čunovo kun kvocientoj 0,18% el la suma kvanto de la loĝantoj de la urbo.

Kulturo kaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Teatroj[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo havas sidejon Slovaka nacia teatro, kiu ĝis la jaro 2007 havas sidejon en kelke da konstruaĵoj, precipe Opero kaj Baleto. Sub ties agado apartenas ankaŭ Teatro de Pavol Országh Hviezdoslav kaj Malgranda scenejo - Dramejo. Ekde aprilo de 2007 ĝi havas sidejon en nov-konstruaĵo apud Danubo proksime de nova moderna urba kvartalo Eurovea, kiu estas konstruata. Ĉi tie havas sidejon ankaŭ konsilantaro de plimalgrandaj kaj alternativaj teatroj, ekz. A4 - la nula spaco, Bratislava marioneta teatro, Bratislava teatro de danco, Teatro a.ha, Teatro Astorka Korzo '90, Teatro Aréna, Teatro F7, Teatro Ívery - studenta teatro, Teatro Kaplnka, Teatro Ludus, GUnaGU, Teatro Nová scéna, Radošinské naiva teatro, Štúdio L&S, Tanečné teatro Bralen, Teátro Wustenrot kaj West.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de transporto en Bratislavo

Bratislavo estas sidejo de Slovaka nacia muzeo ([2]), kiu troviĝas sur Kajo de Vajanský proksime de persona haveno. Al la historio de Bratislavo estas celita Urba muzeo en Bratislavo, fondita en 1868 ([3]). Apud ĉeffervojstacio inter Štefánikova-, Pražská- kaj Šancová-stratoj estas Muzeo de trafiko. Interesaĵo estas Muzeo de horloĝoj en Domo ĉe bona paŝtisto en Židovská-strato kontraŭ Katedralo de sankta Marteno, Muzeo de armiloj en Michalská-pordego kaj Farmaceutika muzeo tuj apude en Michalská-strato. En ŝipo Kriváň sur la flanko de Petržalka estas ekspozicio de Ŝipa muzeo proksime de restoracio Au Café. Inter pluaj muzeoj apartenas Muzeo de Jan Jesenský kaj Muzeo de Milan Dobeš. Por juda komunumo estas eksterordinare grava Muzeo de juda kulturo en Židovská-strato kaj Mauzoleo de Chatam Sófer. En la urba parto Čunovo sur danuba digo senpere proksime de la ŝtatlimo kun Aŭstrio kaj Hungario estas nova Muzeo de moderna arto.

Scienco[redakti | redakti fonton]

Bratislavo estas unu el malmultaj eŭropaj metropoloj, kiu ne havas astronomian observatorion nek planetarion. Ĝi havas por tio eĉ tre bonajn kondiĉojn, ĉar ĝi troviĝas sur montarpiedo de Malgrandaj Karpatoj, kio estas loko tre konvena por konstruado de observatorio, kiu povus kontribui al popularigo de astronomio en tiu ĉi urbo kaj la ĉirkaŭaĵo. Simile tio estas kun planetario, kio estas hodiaŭ preskaŭ norma parto de ĉiu moderna kaj kultura urbo. Unusola ekipaĵo, kiu servas por bezonoj de astronomoj-amatoroj el Bratislavo kaj la ĉirkaŭaĵo estas astronomia sektoro de PKO, kie okazas astronomiaj prelegoj kaj observadoj de la nokta firmamento.

La plej proksima astronomia observejo apud Bratislavo troviĝas en Modra (30 km de Bratislavo) kaj planetario nur en Hlohovec (70 km de Bratislavo).

Muziko[redakti | redakti fonton]

Kinejoj[redakti | redakti fonton]

Aĉetcentrejo Polus City Center
Aĉetcentrejo Aupark - Bratislava Shopping Center

La plej vizitataj estas premieraj kinejoj kun pluraj kinoĉambregoj en grandaj aĉetcentrejoj Istropolis Cinema Center en Polus City Center en Vajnorská-strato kaj multikinejo Palace Cinemas en la centrejo Aupark en Einstein-strato. En la aĉetcentrejo Avion Shopping Park estis je dispozicio Orange Imax, unusola 3D kinejo en Slovakio. Inter pluaj konataj kinejoj apartenas kinejoj Hviezda, Tatra, FK Charlie centrejo, FK Mladosť, Kino Cafe kaj aliaj. Programon de la bratislavaj kinejoj eblas trovi ekzemple en http://www.kinoserver.sk/.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Memorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bratislavo havas multnombraj memorigaĵojn. Sur Ĉefa placo troviĝas fontano kun statuo de reĝo Maksimiliano la 2-a, (li donis konstrui ĝin post sia kronado en Bratislavo en la jaro 1563, sekve de manko de akvo en la centrejo de la urbo, kiu montriĝis kiel problemo dum estingiĝado de incendio, eksplodinta dum la kronado; ĝi estis finita en la jaro 1572. Ofte, sed malĝuste, ĝi estadas nomata ankaŭ Fontano de Roland.) kaj Malnova urbodomo. Temas pri la plej malnova urbodomo en Slovakio, en kiu hodiaŭ troviĝas Urba muzeo. Tra ties interna kortego ni povas veni en pluan placon, en kiu situas Primasa palaco (Bratislavo), laŭ kiu la placo antaŭ ĝi estas nomita. La palaco estis devene sidejo de esztergoma ĉefepiskopo. En la jaro 1805 estis en Spegula ĉambrego de la palaco subskribita la t.n. bratislava paco kaj hodiaŭ la ĉambrego servas kiel reprezentiga ĉambro, en kiu eblas admiri kolektaron de anglaj gobelinoj.

En Placo de Hviezdoslav ni povas admiri konstruaĵon de Slovaka nacia teatro, en kiu nuntempe okazas operaj kaj baletaj spektakloj. La konstruaĵo estis konstruita laŭ modelo de pariza teatro. En mallarĝaj urbaj stratoj ni povas ankoraŭ hodiaŭ ĝui atmosferon de la malnova Bratislavo. Ĝuste tra ili eblas veni ĝis la dominaĵo de ĉefurbo - ĝis Bratislava burgo. La burgo servas dum la tutaj jarcentoj kiel reĝa kaj komunuma sidejo, hodiaŭ havas en ĝi sidejon Nacia muzeo.

Konstruaĵo de Slovaka radio

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Bratislava Blua preĝejeto

Inter la plej malnovaj preĝejoj de la urbo apartenas Franciskana preĝejo kaj monaĥejo. Sed la plej signifa estas Katedralo de Marteno de Tours (Bratislavo), eksa kronadtemplo de reĝoj de Hungara reĝlando, Katedralo de Sankta Kruco (Bratislavo) kaj Katedralo de Trinitaroj (Bratislavo). Post la jaro 1989 estis en Bratislavo, ĉefe en ties periferioj konstruitaj pluraj novaj preĝejoj. Inter gravaj preĝejojn apartenas ankaŭ Preĝejo kaj monaĥejo de klarisinoj, Kapeleto de sankta Katarino, Kapeleto de La korpo de Kristo kaj Blua preĝejo (Bratislavo) konata konata ankaŭ Preĝejo de Elizabeto de Hungario.

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Detalo de porta piliero de Nova ponto
Nova ponto kun restoracio "UFO", vido el la maldekstra bordo de Danubo
Ponto Apollo, Malnova ponto kaj Havena ponto

En Bratislavo troviĝas 5 pontoj, kiuj kunigas la maldekstran bordon de Danubo, do Malnovan urbon, Ružinov-on kaj la ceterajn partojn de Bratislavo kun la dekstra bordo, kie troviĝas la plej loĝigita urba kvartalo Petržalka.

Kiel la unua estis konstruita Malnova ponto en la jaro 1890 kaj en la jaro 1945 ĝi estis rekonstruita. Oni planas ties denovan rekonstruon kaj ties uzon por transpontigo de Malnova urbo kun Petržalka per moderna rapida tramo, dum kio estus el ĝi eliminita aŭtomobila transporto.

La dominaĵo de Bratislavo kaj unu el la plej grandaj atrakcioj estas precipe Nova ponto donita en trafikon en la jaro 1972, en kiu troviĝas en alteco 85 metroj restoracio nomita "UFO" (en la pasinteco "Bystrica") kun elrigardeja teraso. Pro siaj parametroj Nova ponto apartenas inter la mondaj unikaĵoj, tio estas la sepa plej granda pendanta pondo en la mondo kaj en la jaro 2001 ĝi estis elektita kiel konstruaĵo de la jarcento en Slovakio.

Havena ponto konstruita en la jaro 1985 estas la plej uzema rilate al kapacito en Bratislavo, ĉiutage veturas trans ĝi preskaŭ 40 % de ĉiuj aŭtomobiloj el ĉiuj kvin pontoj. Tio estas aŭtostrada ponto kaj parto de aŭtostrado D1, kiu kunigas Bratislavon kun Považská Bystrica kaj Žilina.

Ponto Lafranconi konstruita en la jaro 1992 estas ankaŭ aŭtostrada ponto kuniganta la aŭtostradon D1 kaj D2 kaj la unua betonponto en Bratislavo.

La plej nova ponto en Bratislavo estas Ponto Apollo, donita en uzadon en la jaro 2005. Tiu ĉi ponto estas ankaŭ monda unikaĵo, ĉar dum tio estas la plej granda ponto en la mondo, kies konstrukto estis konstruita sur bordo kaj sekve turnita al sia firma loko sur la alia bordo de Danubo helpe de sistemo de kunigitaj ŝipoj. En la jaro 2006 tiu ĉi ponto ricevis mondan prestiĝan aprezon OPAL Awards 2006. Ekspertistoj aprezis sur la konstrukto de la ponto trans Danubo la modernan teknologion, novigon kaj alporton por evoluo de la transporto en Bratislavo.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Slavín

La plej konata monumento estas Slavín, unusola funkcia soldata tombejo en Bratislavo, kiu estis konstruita en la jaroj 1957-1960 kaj senvualigita okaze de la 15-a datreveno de la liberigo de la urbo fare de Ruĝa Armeo en la jaro 1960. Slavín estas elserĉata loko de turistoj precipe pro kvalita vido al preskaŭ la tuta urbo.

Altec-konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Altec-konstruaĵoj en Bratislavo

La unua altec-konstruaĵo en Slovakio estis la t.n. Manderlák konstruita ankoraŭ antaŭ la dua mondmilito kaj tio estis la plej alta konstruaĵo de Ĉeĥoslovakio en intermilita periodo.

En Bratislavo troviĝas plimulto de altec-konstruaĵoj aŭ nubskrapuloj en Slovakio, el kiu granda parto estis konstruita jam antaŭ la jaro 1989. La plej alta konstruaĵo en Bratislavo kaj ankaŭ en Slovakio estas nuntempe konstruaĵo Tower 115 kun alteco 115 metroj en Pribinová-strato proporcie proksime de la historia centrejo de urbo. Ĝi troviĝas en regiono, kie oni planas konstruadon de pluaj similaj altec-konstruaĵoj.

La plej alta konstruaĵo konstruita antaŭ la jaro 1989 estas konstruaĵo de Slovaka televido en Mlynská dolina kun la alteco 108 metroj. Siatempe tio estis la plej alta konstruaĵo en Ĉeĥoslovakio. La plej alta konstruaĵo antaŭ la jaro 1989 en la centrejo de urbo estis Presscentrum, pli poste alinomita je Pressburgcentrum kun la alteco 104 m, kiu estis post rekonstruo alinomita je Tower 115.

La plej alta konstruaĵo en Bratislavo nuntempe estas Tower 115 kun la suma alteco de 115 metroj inkluzive de anteno (antaŭ la rekonstruo 104 m), sekvas Nacia banko de Slovakio (111 m), Slovaka televido (108 m) kaj konstruaĵo de Ĝenerala konta banko (Všeobecná úverová banka).

Bratislavo nuntempe travivas fortan konstruan evoluon, ĉi tie okazas rapida kaj intensa konstruado de novaj altec-konstruaĵoj. Tiu ĉi agado ofte renkontiĝas kun rezisto de konservistoj de historiaĵoj, kiuj fakte estas kontraŭ la konstruado de altec-konstruaĵoj en pli vasta centrejo. Lastfoje tio montriĝis dum intenco de konstruado de la 34-etaĝa loĝiga konstruaĵo en Šancová-strato, dum kio la konstruaĵo devene devis havi nur 8 etaĝojn. Fine estis permesitaj 22 etaĝoj.

Oni konstruas la altec-konstruaĵojn ofte proksime de grandaj aĉetcentrejoj kiel ekzemple Polus City CenterAupark. Apud Polus City estis konstruitaj 2 altec-konstruaĵoj, la 19-etaĝa Millenium Tower I kaj la 21-etaĝa Millenium Tower II kaj en proksima tempo oni kalkulas je konstruado de Millenium Tower III. Tiu ĉi loko estas proporcie proksime de la altec-konstruaĵo konstruita antaŭ la jaro 1989 kun nomo Stelo (popole KukuricaMaizo), kiu servas kiel loĝiga ekipaĵo de la armeo.

Apud aĉetcentrejo Aupark komence de la jaro 2006 oni komencis konstrui Aupark Tower, kiu devas esti alta 96 metroj. Ankaŭ ĉi tie oni disputis pri la alteco de konstruaĵo kaj fine oni kontentiĝis kun 22 etaĝoj. Aupark Tower troviĝas 10 metroj sudokcidente de Aupark proksime de la dekstra flanko de Nova ponto.

Ĝenerale ĝis antaŭ nelonga tempo la konstruado de la altec-konstruaĵoj en Bratislavo havis nenian koncepton, la konstruado de dominaĵoj okazis en pluraj urbaj partoj proporcie nekoncepte kaj ĥaose, dum kio novaj konstruaĵoj ofte ne respektis la ekzistantan domkonstruadon kaj rilatojn kun la ĉirkaŭaĵo kaj ofte ili estis konstruitaj memstare. Tiu ĉi stato estas iom post iom ŝanĝiĝanta, dum kio en la estonteco la altec-konstruaĵoj estus konstruotaj en regionoj por tio destinitaj kaj ankaŭ ili ne estus situigotaj memstare, sed ili devus esti formontaj la unuigitan kvartalon.

Ekzemplo de tiu ĉi planata moderna kvartalo estas ankaŭ projekto proksime de nova kvartalo Eurovea apud danuba kajo, kiu kalkulas eĉ kun duopo de 135 metrojn altaj plurfunkciaj konstruaĵoj apud la ekzistanta altec-konstruaĵo Tower 115. Tiuj ĉi konstruaĵoj pase similigos la neniigitajn "ĝemelojn" en Novjorko - World Trade Center. Nomo de la projekto estas Panorama City kaj printempe de la jaro 2007 la konstruado estas komencita.

Novaj kvartaloj[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo okazas konstruado de pluraj novaj modernaj kvartaloj, precipe sur la danuba kajo kaj en ties ĉirkaŭaĵo.

Apud Parko de kulturo kaj ripozo (PKR) estas konstruata kvartalo River Park, kiu estas daŭrigo de la historia cetrejo direkte al PKR kaj ĝi devas enhavi interesan kaj modernan arkitekturon kaj kvanton de nova verdaĵo.

La irlanda kompanio Ballymore Properties komencis en la jaro 2006 sur la danuba kajo konstrui novan modernan kvartalon kun nomo Eurovea, kiu devas esti finita en la jaro 2009 kaj ĝi devas enhavi komercajn kaj amuzigajn spacojn, 5-stelan hotelon, restoraciojn, kancelariojn kaj luksajn loĝejojn.

Parkoj[redakti | redakti fonton]

Parko de Janko Kráľ en Petržalka

Bratislavo estas urbo eksterordinare riĉa je parkoj, por kio ĝi estas dankema al sia situo sur montarpiedo de Malgrandaj Karpatoj. La plej granda parko en la urbo estas bratislava arbarparko sur apudaj montetoj de Malgrandaj Karpatoj, en kiu troviĝas kelke da turismaj centrejoj, ekzemple Železná studienkaKoliba, Montara parko, kiu troviĝas en Malnova Urbo, estas unika pro tio, ke ĝi enhavas devenajn kreskaĵojn kaj animalojn. Sur la flanko de Petržalka troviĝas Parko de Janko Kráľ, fondita en la jaroj 1774 ĝis 1776, kio estas la unua publike alirebla parko en Mez-Eŭropo. Zoologia ĝardeno en Bratislavo troviĝas en Mlynská dolina.

Sporto[redakti | redakti fonton]

Futbalo[redakti | redakti fonton]

Glacihokeo[redakti | redakti fonton]

Amuzo[redakti | redakti fonton]

Bratislavo estas konata ankaŭ kiel urbo kun pulsanta nokta vivo. Granda kvanto de drinkejoj kaj noktaj kluboj troviĝas precipe en la historia centro kaj la ĉirkaŭaĵo, ĉefe en Obchodná-strato, Placo de SNP, samkiel ankaŭ en la ĉirkaŭaĵoj de Ventúrska- kaj Michalská-stratoj. Eblecojn de la nokta amuzo donas ankaŭ Mlynská dolina kaj ties ĉirkaŭaĵo, kelke da konataj kluboj troviĝas rekte en akademia grundo en spacoj de studentaj hejmoj kaj geinternulejoj. Inter la studentoj estas popularaj ekzemple regulaj "oldies" diskotekoj, kiuj okazas ĉiumonate en unu el la altlernejaj kluboj, samkiel ankaŭ ĉiujaraj eksteraj agadoj en Mlynská dolina.

Regulaj solenoj[redakti | redakti fonton]

El kulturaj solenoj estas konataj Bratislavaj muziksolenoj en Reduta, kiuj ĉiujare aranĝas Slovaka filharmonio, kaj ankaŭ Bratislava filmfestivalo. En lastaj jaroj fariĝis tradicio Bratislavaj kronadsolenoj, kiuj klopodas fidele similigi gravajn historiajn momentojn kun ĉio, kio apartenas al tio kaj levigi tiel la signifon de Bratislavo kiel kronadurbo. Sed la plej amasaj solenoj estas Bratislavaj silvestraj solenoj, dum kiuj Bratislavo ŝanĝiĝas en la centron de amuzo kaj la pulsantan vivon, dum kio tiu ĉi soleno allogas ĝis Bratislavo senĉese pli grandajn amasojn da homoj el la ĉirkaŭaj kaj malproksimaj regionoj.

Kulinaraj specialaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter la plej konataj kulinarajn specialaĵojn apartenas bratislavaj bulkoj kaj bratislavaj tranĉaĵoj. La historia centrejo de Bratislavo estas riĉa je manĝejoj, kiuj proponas specialaĵojn ne nur de la slovaka, sed ankaŭ de la monda kuirejo. Somere multe da restoracioj kaj kafejoj havas ankaŭ eksterajn sidejojn rekte en la stratoj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Ŝtupoj apud Bratislava burgo
Trajneto Preŝporaĉik
Ĉefplaco dum Silvestraj solenoj en la jaro 2006

En lastaj jaroj, precipe post la eniro de Slovakio en Eŭropan Union en la jaro 2004, Bratislavo alfrontas ĉiujare al kreskanta nombro de eksterlandaj turistoj. En la antaŭaj lokoj troviĝas britoj, germanoj, japanoj, usonanoj samkiel ankaŭ aŭstroj, poloj, hispanoj, italoj kaj hungaroj kaj ĉeĥoj. En lasta periodo komencas esti limiga faktoro kapacito de hoteloj, la manko estas rimarkebla precipe en sektoro de kvar- kaj kvinstelaj hoteloj. Precipe granda nombro de eksterlandaj vizitantoj en Bratislavo troviĝas dum Silvestro (nomo de la lasta tago de la jaro) danke al la tradiciaj silvestraj solenoj, kiuj allogas ĝis Bratislavo homojn el la tuta Eŭropo, ekzemple kelkaj slovenaj vojaĝagentejoj aranĝas turismajn ekskursojn precipe pro la bratislavaj silvestraj solenoj.

Por la turistoj estas je dispozicio ankaŭ ekskursa veturilo kun nomo Preŝporaĉik, per kiu eblas veturi rekte tra stratoj de la historia centrejo. Je dispozicio estas interpretado en diversaj lingvoj.

Bratislavo por subteni la turismon uzas specialan turisman logon kaj sloganon "Little Big City" (Malgranda granda urbo), la urba koloro estas la ruĝa. En la urbo trafikas ankaŭ veturiloj de urba amastransporto kun tiu ĉi logo kaj slogano (vidu), dum kio ties nombro kreskas, post iom da tempo ĉiuj veturiloj de urba amastransporto devus havi tiun ĉi reklaman kolorigon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bratislava regiono estas la plej prospera slovaka regiono kaj enkadre de novaj landoj de Eŭropa Unio tio estas la dua urbo (post Prago) en vico laŭ MEP je loĝanto, kie ĝi atingas pli ol 129,30 % da mezproksimo de Eŭropa Unio sen Bulgario kaj Rumanio (2004 Eurostat). Ĉi tie estas tradicie la malplej alta senlaboreco en Slovakio kaj multe da loĝantoj el aliaj regionoj de Slovakio vojaĝas ĉi tien pro laboro.

Gravaj firmaoj[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo havas sidejon kvanto de gravaj firmaoj, ekzemple telefonaj operatoroj T-Mobile kaj Orange, softvaraj kompanioj, samkiel aŭtomobila firmao Volkswagen.

Multe da gravaj firmaoj havas sidejon en komercaj centrejoj, kies konstruado senĉese okazas. Inter la plej konataj apartenas ekzemple Bratislava Business Center V kaj Apollo Business Center, kiuj troviĝas en la urba parto Ružinov.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝosea transporto[redakti | redakti fonton]

Aŭtostrado en Einstein-strato
Bratislava tramo Tatra K2S
Aŭtobuso Solaris Urbino 15
Trolebuso Škoda 25 Tr
Vido al flughaveno de Milan Rastislav Štefánik el aviadilo
Twin City Liner

Bratislavo estas alligita per aŭtostrado D1, kiu kunigas ĝin kun urboj Trnava, Piešťany, Nové Mesto nad Váhom, Trenčín kaj Považská Bystrica. Oni preparas alligon de urboj Žilina, Ružomberok, Liptovský Mikuláš ĝis Prešov kaj Košice al la ŝtatlimo kun Ukrainio. Oni planas ties plilongigon ĝis Vieno.

Kun Ĉeĥio kaj Hungario kunigas ĝin aŭtostrado D2, kiu kondukas el Prago tra limtransirejo Brodské, Kúty, Malacky ĝis limtransirejo Čunovo ĝis Hungario.

Ĉi tie troviĝas ankaŭ Tunelo Sitiny kondukanta inter Mlynská dolina kaj Lamač. Ĝi estas parto de la aŭtostrado D2 kaj por transporto ĝi estos malfermita fine de junio de 2007.

Fervoja transporto[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo troviĝas kelke da fervojaj stacidomoj, kiuj sekurigas fervojan kunigon kun la tuta Slovakio. La ĉefa fervojstacio troviĝas en rando de Malnova Urbo proksime de Šancová-strato. Krom la interŝtata transporto eblas eluzi la trajnojn ankaŭ por vojaĝo en Ĉeĥan respublikon (al Prago oni povas plej rapide veturi per Elektra trajnkompleto 680), Hungarion, Aŭstrion, eventuale rektajn vagonojn ĝis Pollando, Belorusio kaj Rusio. La dua plej grava stacio estas stacio Bratislavo - Petržalka, kiu estas uzata precipe por trajnoj ĝis Vieno. Krom la ĉefa linio Bratislavo - Vieno ĉi tie haltas ankaŭ trajnoj de InterCity en vojdirekto Košice - Vieno kaj trajnoj ĝis Hungario. Sed la stacio ne markis tian evoluon, kian oni supozis kaj tiel plimulto da kajoj malkreskas. Ŝanĝo povus okazi post ekfunkciigo de trafiko en eŭropa koridoro LGV Est (Bratislavo - Parizo). Grava stacio estas ankaŭ Bratislavo - Vinohrady. Pluaj fervojaj stacidomoj troviĝas ankaŭ en periferioj, ekzemple en Rača, Nova Urbo, Čunovo, Devínska Nová Ves, Lamač ks.

Oni planas en estonteco konstrui kelke da novaj haltejoj, kiuj sekurigas pli grandan eblecon de eluzo de fervoja transporto enkadre de la urbo kaj precipe post la plena ekfunkciigo de Intergra transporta sistemo de Bratislava aŭtonomia regiono (ITS BAR). La rezulto devus esti simila sistemo kiel viena S-Bahn.

Urba amastransporto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Tramtransporto en Bratislavo, Trolebusa transporto en Bratislavo kaj Transportentrepreno de Bratislavo.

En Bratislavo funkcias urba amastransporto, kiu sekurigas kunigon de ĉiuj partoj de Bratislavo. Ĝi estas solvita per aŭtobusoj, trolebusoj kaj tramoj, dum kio oni planas konstrui novan portan sistemon de la urba amastransporto surbaze de rapidfervoja tramo, kiu uzus ankaŭ la ekzistantajn relojn. Prioritato estas ĉefe rapida kunigo de Petržalka kun la centrejo de urbo, dum kio la fervojo de la rapidfervoja tramo kondukus tra Malnova ponto, trans kiu tramoj trafikis ankoraŭ komence de la lasta jarcento.

En la jaro 1989 en Petržalka fizike komencis (jam dum jardekoj eĉ en la oficiala teritoria plano de Petržalka enhavita) konstruado de klasika metroo, sed tiu ĉi estis post Tenera revolucio haltigita. Hodiaŭ oni konsideras pri konstruado de rapida tramo anstataŭ kaj surloke de la menciita metroo. Simila tramo funkcias en multaj mondaj urboj de komparebla grandeco.

Ekde la 15-a de februaro ĝis la 7-a de aprilo 2006 privata firmao CityLink trafikis en Bratislavo mikrobusoj (kun kapacito 14 personoj) seninterrompe trafikantaj en destinitaj vojdirektoj en fiksita tempo kaj haltantaj je signalo de vojaĝanto kie ajn survoje (inkluzive de la haltejoj de urba amastransporto). Sed malgraŭ malalta prezo la t.n. Maŝrutkoj ekzistis trafikante nur netutaj du monatoj.

Ekzistas eĉ du internaciaj buslinioj: unu al Hainburg ĉe Danubo (linio numero 901) kaj unu al Rajka (linio numero 801).[1]

Aviadila transporto[redakti | redakti fonton]

En Bratislavo troviĝas la plej granda flughaveno en Slovakio - Flughaveno de Milan Rastislav Štefánik. El tiu ĉi flughaveno oni nuntempe regule flugas ĝis dekoj de destinitaj lokoj, dum kio nombro de vojaĝantoj kreskas, ĉar la flughaveno estas malpli kosta kaj tial utiligas ĝin ankaŭ vojaĝantoj el la najbara Aŭstrio. Male, multaj vojaĝantoj el Bratislavo kaj la ĉirkaŭaĵo utiligas (precipe dum nepriservado de destinita loko el Bratislava flughaveno) proksiman internacian flughavenon Schwechat apud Vieno.

Ŝipa transporto[redakti | redakti fonton]

Bratislavo troviĝas sur signifa danuba direkto inter Vieno kaj Budapeŝto. La plej grava destinita loko dum persona ŝipa transporto el Bratislavo estas Vieno, la plej grava ŝipa linio estas Twin City Liner, kiu funkcias ekde la 1-a de junio 2006 ĝuste inter tiuj ĉi du metropoloj. La veturo per tiu ĉi linio ne daŭras pli longe ol 90 minutoj. Krom tio ekzistas kvanto de aliaj ŝipaj linioj, inter la plej popularaj apartenas linio el Bratislavo al Devín.

Naskiĝintoj kaj mortintoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝintoj:

Mortintoj:

Honora civitaneco[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Pilgrimlokoj[redakti | redakti fonton]

  • kronada ĉefpreĝejo
  • apud golgoto (la hungaroj nomumis ĝin Mélyút)
  • Blumental (hungare Virágvölgy)

Panoramoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Bratislavo el Bratislava burgo
Magnify-clip.png
Panoramo de Bratislavo el Bratislava burgo
Panoramo de Bratislavo el Kajo de Tyrš
Magnify-clip.png
Panoramo de Bratislavo el Kajo de Tyrš

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://imhd.zoznam.sk/ba/index.php?w=3933213234ef2f302523ea

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Peter Salner: Premeny Bratislavy 1939-1993. Bratislava, Veda 1998.
  • Peter Salner a kol.: Taká bola Bratislava. Bratislava, Veda 1991.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]