Bratislava pordego (Komárno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bratislava Pordo

La Bratislava Pordo (slovake Bratislavská brána, hungare Pozsonyi kapu) estas klasikisma konstruaĵo ĉe la sud-okcidenta fino de la urba muro de Komárno. Ĝi estis konstruita en 1844.

Konstruita tie, kie la mura duon-ringo trafas Danubon, ĝi prenis la lokon de la unua el dek-unu iamaj bastionoj, kiuj defendis la urbon kaj grandparte ankoraŭ ekzistas. La volbaĵoj de ĝiaj tri arkoj estas el brikoj.

La urbomura duonringo nomiĝas la "Palatina Linio", laŭ arkiduko Joseph Anton Johann de Aŭstrio, kiu estis palatino de Hungario de 1796 ĝis sia morto en 1847.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]