Braz Cosenza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Braz COSENZA estis brazila Esperantisto. Fondinto kaj prezidinto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

En Carangola, fondiĝis, la 2-an de aprilo 1940, la esperantista grupo “Carangola”, en kiu Cosenza gvidas E-kurson. En 1978 okazis en urbo Marília la Unua Latinamerika Kongreso de Esperanto. En tiu kongreso, la prezidantoj de la tiam tri brazilaj Esperanto-organizoj, Sylla Chaves por BEL, Braz COSENZA por KKE kaj Francisco Almada por Brazila Konsilantaro de Esperanto, kunsubskribis peton al UEA, ke kunlaboro okazu inter ili kaj finis skismon en nacia movado.

Estas vojo en Rio-de-Ĵanejro kun lia nomo ekde 1991.