Brazila Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Brazila Esperanta Junulara Organizo (BEJO) estas organizo, kiu celas kunigi junajn esperanto-parolantojn el la diversaj regionoj de Brazilo. BEJO estas landa sekcio de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj juna sekcio de la Brazila Esperanto-Ligo. Ĝi estis fondita en 1967 en la urbo Santos Dumont, Minas-Ĝerajso, okaze de la 2-a Brazila Seminario de Esperanto kaj poste, pli precize en 1968 fariĝis landa sekcio de TEJO. Kvankam ĝin trafis multaj krizoj dum tra sia historio, BEJO kutime havis gravan rolon en la brazila esperanto-movado. Malgraŭ asocio sendependa, ĝi daŭrvivis ĝis nun apogata de la Brazila Esperanto-Ligo, de kiu ĝi oficiale fariĝis sekcio dum la 41-a Brazila Kongreso de Esperanto (2006).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1964 Alfredo Enio Duarte, Francisco Wechsler, Jair Salles, Paulo Sérgio Viana kaj Aloísio Sartorato preskaŭ ĉiusabate ili renkontiĝis en la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo kaj ankaŭ en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj ambaŭ tiam en Rio-de-Ĵanejro kaj pensis fondi brazilan organizon de junaj esperantistoj. En Fortalezo, la sama penso venis al la Carlos Lima Melo, Francisco Barbosa, Cesar Oliveira Barros Leal kaj aliaj. Al tiu grupo aliĝis la sekvintan jaron Roberto Passos Nogueira. Ambaŭ grupoj decidis diskuti en la tiam baldaŭ okazonta 19-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio-de-Ĵanejro la konvenecon de tiu iniciato.

En oktobro 1965, ili renkontiĝis dum la kongreso kaj decidis ke antaŭ fondi BEJO-n oni organizu lokajn grupojn. Sekve aperis la du unuaj oficialaj junularaj grupoj: en Rio-de-Ĵanejro, Guanabara Esperanto-Junularo (GEJ) kaj en Fortalezo, Cearaa Esperanto-Junularo (CEJ).

Dum du jaroj la grupoj aktive agadis en siaj teritorioj, varbante pli da membroj. Ili ankaŭ prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn. Kaj dum tiu periodo, ili eldonis siajn bultenojn en senriproĉa esperanto-lingvaĵo: "Meteoro (bulteno)", oficiala organo de Guanabara Esperanto-Junularo, kaj "Verda Maro", oficiala organo de Ceará Esperanto-Junularo.

La unua estraro de BEJO: Paulo S. Viana, Wilson Martins, Francisco Wechsler, Umberto Ferreira, Roberto Nogueira e Aloisio Sartorato

En 1967, la membroj de ambaŭ grupoj denove renkontiĝis. Ĉi-foje en Santos Dumont, Minas-Ĝerajso, okaze de la 2-a Esperanto-Seminario de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Post kunveno de proksimume 30 junuloj venintaj el diversaj brazilaj ŝtatoj, oni decidis fondi BEJO-n "provizore". Ĉiuj aprobis kaj subskribis la dokumenton konatan kiel "Deklaro de Santos Dumont" (v. Impulso (bulteno) n-ro 1) kaj oni elektis provizoran estraron, kiu havis kiel ĉefan taskon la preparon de la statuto de la organizaĵo.

En la sekva jaro, okaze de la 3-a Esperanto-Seminario de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Nova Friburgo, la brazila junularo denove kunvenis kaj decidis pri la oficiala fondo de BEJO, aprobante ĝian statuton kaj konfirmante la "provizoran" estraron por plia du-jara mandato: Francisco Stefano Wechsler (prezidanto), Roberto Passos Nogueira (vicprezidanto de la Norda kaj Nordorienta Regionoj), Wilson Ferreira Martins (vicprezidanto de la Suda Regiono), Umberto Ferreira (vicprezidanto por la Centra Regiono), Paulo Sérgio Viana (ĝenerala sekretario) kaj Aloísio Sartorato (kasisto).

La sidejo de BEJO funkciis en Rio-de-Ĵanejro, kie ekzistis tiutempe la plej forta loka junulara movado, kaj kie loĝis tri el la estraranoj: Francisco, Paulo Sérgio kaj Aloísio.

BEJO glate progresis. Fondiĝis novaj junularaj grupoj en pluraj urboj. La oficiala organo "Impulso" aperis kaj "furoris". TEJO akceptis la oficialan aliĝon de BEJO.

La tri estraranoj en Rio estis plene ŝarĝitaj je pluraj laboroj. Francisco zorgis pri la revuo ĉe la presejo (ĝi estis sub la redakta respondeco de Nogueira) kaj pri eksterlandaj kontaktoj (TEJO, UEA kaj aliaj). Paulo zorgis pri la enlanda korespondado, kontakto kun junulargrupoj kaj redaktado de BEbo (BEJO Informa Bulteno).

En la dua semestro de 1968, okazis eta krizo en BEJO. Paulo Sérgio, pro personaj kialoj, devis forlasi la estraron. Tiam la junulara movado en Rio de Janeiro malfortiĝis, dum en Nordoriento ĝi daŭre prosperis (tiutempe, jam estis okazintaj du regionaj Esperanto-renkontiĝoj organizitaj ekskluzive de la junularo); do alvenis la momento por ke la administra parto de BEJO iru al la manoj de nordorientanoj. Kaj en 1969 en São Paulo, okaze de la Esperanta Seminario tie okazinta, elektiĝis nova BEJO-estraro, kies prezidanto fariĝis José Mário Marques, el Natal, ĝenerala-sekretario Carlos Lima Melo, el Fortaleza, kaj kasisto Iraci Sales Nobre, el Natal. Vicprezidantoj fariĝis: Marcelo Engrácia Garcia (Sudo), Manoel Floro (Oriento), Robeto P. Nogueira (Nordoriento), Waldir Antônio Silvestre (Centro).

BEJO do komencis novan tre pozitivan fazon (la "nordorientan"). La revuo daŭre aperis. Novaj grupoj estiĝis. Oni instruis la lingvon amase. Tamen la politikaj okazaĵoj de la 1970-aj jaroj en Brazilo ankaŭ atingis la movadon. "Oni diris" ke iu membro de Norda Rio-Granda Esperanto-Junularo okazigis politik-tendencan kunvenon en la esperantista sidejo. La sekreta polico sciis pri la afero kaj pluraj membroj de la junulara grupo estis invititaj ĉeesti al la policejo por doni klarigon pri tiu afero (ĉu ili ankaŭ estis perfortitaj, ne estas konata, tamen oni konjektis pri tio).

Tia okazintaĵo grave malvarmigis la entuziasmon de la nordorientanoj. Iom post iom BEJO agoniis kaj, finfine, komplete stagnis.

Nur en 1975, ĝi reviviĝis de junular-grupoj en Rio-de-Ĵanejro, sub la gvido de Ciro Gomes de Freitas kaj Neia Lucia de Souza.

Aktuala Estraro (2018-2020)[redakti | redakti fonton]

La Estraro de BEJO estas la ĉefa gvidorgano de la organizo. Dum la 38-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en majo de (2018) samtempe kaj samloke kun la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto, estis elektita la jena estraro:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]