Brazila Esperantista Junulara Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brazila Esperanta Junulara Organizo estas la organizaĵo kiu celas reprezenti la junulojn kaj ties agado en Brazilo. Ĝi ekis kiel asocio sendependa kaj estis fondita en 1967 en la urbo Santos Dumont, Minas-Ĝerajso, okaze de la 2a Brazila Seminario de Esperanto. Ĝi poste, pli precize en 1968, fariĝis landa sekcio de TEJO. Ĝi multfoje rolis gravan rolon por la movado brazila, kvankam ĝin trafis multaj krizoj dum tiuj pli ol 30 jaroj da ekzisto. Malgraŭ asocio sendependa, ĝi daŭrvivis ĝis nun apogata de la Brazila Esperanto-Ligo, de kiu ĝi oficiale fariĝis sekcio dum la 41-a Brazila Kongreso de Esperanto (2006). Ĝi publikigas la organon Momenton!.

Historio

En 1964 Alfredo Enio Duarte, Francisco Wechsler, Jair Salles, Paulo Sérgio Viana kaj Aloísio Sartorato preskaŭ ĉiusabate ili renkontiĝis en la sidejo de Brazila Esperanto-Ligo kaj ankaŭ en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj ambaŭ tiam en Rio-de-Ĵanejro kaj pensis fondi brazila organizo de junaj esperantistoj. En Fortaleza, la sama penso venis al la Carlos Lima Melo, Francisco Barbosa, Cesar Oliveira Barros Leal kaj aliaj. Al tiu grupo aliĝis la sekvintan jaron Roberto Passos Nogueira. Ambaŭ grupoj decidis diskuti en la tiam baldaŭ okazonta 19-a Brazila Kongreso de Esperanto en Rio de Janeiro la konvenecon de tiu iniciato.

En oktobro 1965, ili renkontiĝis dum la kongreso kaj decidis ke antaŭ fondi BEJO-n oni organizu lokajn grupojn. Sekve aperis la du unuaj oficialaj junular-grupoj: en Rio de Janeiro, Guanabara Esperanto-Junularo (GEJ) kaj en Fortaleza, Ceará Esperanto-Junularo (CEJ).

Dum du jaroj la grupoj aktive agadis en siaj teritorioj, varbante pli da membroj. Ili ankaŭ prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn. Kaj dum tiu periodo, ili eldonis siajn bultenojn en senriproĉa esperanto-lingvaĵo: "Meteoro (bulteno)", oficiala organo de Guanabara Esperanto-Junularo, kaj "Verda Maro", oficiala organo de Ceará Esperanto-Junularo.

En 1967, la membroj de ambaŭ grupoj denove renkontiĝis. Ĉi-foje en Santos Dumont, Minas Gerais, okaze de la 2-a Esperanto-Seminario de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Post kunveno de proksimume 30 junuloj venintaj el diversaj brazilaj ŝtatoj, oni decidis fondi BEJO-n "provizore". Ĉiuj aprobis kaj subskribis la dokumenton konatan kiel "Deklaro de Santos Dumont" (v. Impulso (bulteno) n-ro 1) kaj oni elektis provizoran estraron, kiu havis kiel ĉefan taskon la preparon de la statuto de la organizaĵo.

En la sekva jaro, okaze de la 3-a Esperanta Seminario, en Nova Friburgo, la brazila junularo denove kunvenis kaj decidis pri la oficiala fondo de BEJO, aprobante ĝian statuton kaj konfirmante la "provizoran" estraro por plia du-jara mandato: Francisco Stefano Wechsler (Prezidanto), Roberto Passos Nogueira (Vicprezidanto de la Norda kaj Nordorienta Regionoj), Wilson Ferreira Martins (Vicprezidanto de la Suda Regiono), Umberto Ferreira (Vic-prezidanto por la Centra Regiono), Paulo Sérgio Viana (Ĝenerala sekretario) kaj Aloísio Sartorato (Kasisto).

La sidejo de BEJO funkciis en Rio de Janeiro, kie ekzistis tiutempe la plej forta loka junulara movado, kaj kie loĝis tri el la estraranoj: Francisco, Paulo Sérgio kaj Aloísio.

BEJO glate progresis. Fondiĝis novaj junularaj grupoj en pluraj urboj. La oficiala organo "Impulso" aperis kaj "furoris". TEJO akceptis la oficialan aliĝon de BEJO.

La tri estraranoj en Rio estis plene arĝitaj je pluraj laboroj. Francisco zorgis pri la revuo ĉe la presejo (ĝi estis sub la redakta respondeco de Nogueira) kaj pri eksterlandaj kontaktoj (TEJO, UEA kaj aliaj). Paulo zorgis pri la enlanda korespondado, kontakto kun junulargrupoj kaj redaktado de BEbo (BEJO Informa Bulteno).

En la dua semestro de 1968, okazis eta krizo en BEJO. Paulo Sérgio, pro personalaj kialoj, devis forlasi la estraron. Tiam la junulara movado en Rio de Janeiro malfortiĝis, dum en Nordoriento ĝi daŭre prosperas (tiutempe, jam estis okazintaj du regionaj Esperanto-renkontiĝoj organizitaj ekskluzive de la junularo!); do alvenis la momento por ke la administra parto de BEJO iru al la manoj de nordorientanoj. Kaj en 1969 en São Paulo, okaze de la Esperanta Seminario tie okazinta, elektiĝis nova BEJO-estraro, kies prezidanto fariĝis José Mário Marques, el Natal, ĝenerala-sekretario Carlos Lima Melo, el Fortaleza, kaj kasisto Iraci Sales Nobre, el Natal. Vic-prezidantoj fariĝis: Marcelo Engrácia Garcia (Sudo), Manoel Floro (Oriento), Robeto P. Nogueira (Nordoriento), Waldir Antônio Silvestre (Centro).

BEJO do komencis novan tre pozitivan fazon (la "nordorientan"). La revuo daŭre aperis. Novaj grupoj estiĝis. Oni instruis la lingvon amase. Tamen la politikaj okazaĵoj de la 1970-aj jaroj en Brazilo ankaŭ atingis la movadon. "Oni diris" ke iu membro de Rio Grande do Norte Esperanto-Junularo okazigis politik-tendencan kunvenon en la esperantista sidejo. La sekreta polico sciis pri la afero kaj pluraj membroj de la junulara grupo estis invititaj ĉeesti al la policejo por doni klarigon pri tiu afero (ĉu ili ankaŭ estis perfortitaj, mi ne scias, tamen oni konjektis pri tio).

Tia okazintaĵo grave malvarmigis la entuziasmon de la nordorientanoj. Iom post iom BEJO agoniis kaj, finfine, komplete stagnis.

Nur en 1975, ĝi reviviĝis de junular-grupoj en Rio de Janeiro, sub la gvido de Ciro Gomes de Freitas.

Estraro (2010-2012)

Dum la 30-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso en julio de (2010) samtempe kaj samloke kun la 45-a Brazila Kongreso de Esperanto, estis elektita la jena estraro:

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de BEJO greke BEJO-vikio