Brazila Esperantista Katolika Organizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Brazila Esperantista Katolika Organizo (BEKO) estas katolika brazila organizo celanta divastigi Esperanton en la Katolika Eklezio kaj unuigi la brazilajn katolikajn esperantistojn. Laŭ ili, Esperanto permesas komunikon inter katolikoj de la tuta mondo kaj divastigon de ekumenismo. BEKO estas fondita en junio 1980 de Pastro Petras M. Urbaitis (1911-1994) kaj ĝia sidejo estas en Sorocaba - San-Paŭlio.

Ĝi eldonas la bultenon "Brazila Katoliko". La organizo ankaŭ dissendas per radio la disaŭdadon "Clube de Esperanto", ĉiun sabaton je 18:00 ĝis 19:00 horoj per Rádio Boa Nova de Sorocaba, AM 1080 KHz.

Poŝta adreso: Caixa Postal 234, CEP 18001-970, Sorocaba.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]