Brazila Konsilantaro de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 15:55, 13 jan. 2011 farita de Fabio Bettani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Brazila Konsilantaro de Esperanto estis asocio fondita en 1974, sub la prezido de Francisco Almada, kun la celo unuigi la brazilan movadon post la skismo de 1973. Ĝi sukcese efektivigis kvar kongresojn (Juiz de Fora 1980, San-Paŭlo 1981, Braziljo 1982 kaj Olinda 1983). En la 14-a de decembro 1985 okazis la kunfandiĝo de Brazila Esperanto-Ligo kaj Brazila Konsilantaro.