Brazila anaso

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brazila anaso
Brazila anaso
Brazila anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Amazonetta
Specio: A. brasiliensis
Dunomo
Amazonetta brasiliensis
(Gmelin, 1929)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Brazila krekoBrazila anaso (Amazonetta brasiliensis) estas la ununura anaso de la genro Amazonetta. Ĝi estis iam konsiderata membro de la grupo de Kairinenoj, sed pli ĵusaj analizoj indikis, ke ĝi apartenas al la klado de sudamerikaj plaŭdanasoj kiu inkludas ankaŭ la speciojn de la Krestanaso, la Bronzflugila anaso, kaj eble ankaŭ la vaporanasojn (Johnson & Sorenson, 1999).

Tiu anaso estas helbruna. Masklo distingiĝas el ino ĉar havas ruĝajn bekon kaj krurojn, kaj havas distingan palgrizan areon ĉe la falnkoj de kapo kaj kolo. La koloro de tiuj membroj estas multe pli senkolora ĉe inoj.

La Brazila anaso loĝas en paroj aŭ en malgrandaj grupoj de ĝis 20 birdoj. Ambaŭ gepatroj idozorgas. Ili manĝas semojn, fruktojn, radikojn kaj insektojn, dum anasidoj manĝas nur insektojn.

Ili povas troviĝo tra orienta Sudameriko, el Urugvajo, al norda kaj orienta Argentino, Paragvajo, centra Venezuelo, Brazilo, nordorienta Peruo, Gujanoj, orienta Bolivio, kaj orienta Kolombio.[1][2] Ties preferata habitato estas fluakvaj akvejoj for el marbordo kun densa vegetaĵaro proksime.

Estas du subspecioj:

Ili estas abundaj kaj estis listitaj kiel Malplej Zorgiga.[3]

[redakti] Notoj

  1. "IUCN"
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J. (2007)
  3. "IUCN"

[redakti] Referencoj

  • Clements, James, (2007) The Clements Checklist of the Birds of the World, Cornell University Press, Ithaca
  • IUCN (2009) BirdLife International, IUCNlink, 141489, Amazonetta brasiliensis, konsultita la 08 Jan 2009
  • Johnson, Kevin P. & Sorenson, Michael D. (1999): Phylogeny and biogeography of dabbling ducks (genus Anas): a comparison of molecular and morphological evidence. Auk 116(3): 792–805. PDF plena teksto

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj