Literaturo de Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brazila literaturo)

La Brazila Literaturo komenciĝis en 1500, kiam Pero Vaz de Caminha [Pero Vaz djKaminja] skribis "La Letero". Tiu unua periodo estas nomita "Vojaĝa Periodo" kaj en ĝi estas ĉefe rakontoj pri vojaĝoj de unuaj portugalaj koloniistoj en Brazilo.

Evidente, ĝis la sendependiĝo de Brazilo, la literaturo verkita en Brazilo estis pli portugala ol Brazila, ĉar la homoj, kiuj tie loĝis estis plejparte portugaloj edukitaj laŭ portugala kulturo. Iom post iom, aperadis vere brazilaj verkistoj, kiuj, naskiĝintaj kaj kulturiĝintaj en Brazilo, respegulas en siaj verkoj la kulturon de la nova lando.

En la 17-a jarcento komenciĝis la Baroka Periodo, kies plej grava nomo estis Gregorio de Mattos Guerra.

En la 18-a jarcento ekestis la Arkada Periodo, la ĉefaj verkistoj de tiu periodo apartenis al Minasa Grupo. Ili estis politikaj aktivuloj, sed sia poezio estas tute politike neŭtrala.

En la 19-a jarcento estis la Romantika Periodo, kies ĉefa verkisto estis José de Alencar, kaj la Realisma Periodo, kies ĉefa verkisto estis Machado de Assis. En la 20-a jarcento estis la Modernisma Periodo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.