Brazila migra araneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Phoneutria nigriventer

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Arachnida Arachnida
Ordo: Araneoj Araneae
Familio: Ctenidae
Genro: Phoneutria
Perty, 1833
Phoneutria fera
Perty, 1833
Diverseco
5 specioj

P. bahiensis
P. boliviensis
P. fera
P. nigriventer
P. reidyi

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Phoneutria nigriventer (trivialaj nomoj povas esti kombila araneo, banana araneo, brazila migra araneo) estas unu el la tri plej venenaj araneoj de la Tero (krom la Atrax robustus en Aŭstralio kaj araneoj de genro Sicarius en Sud-Afriko). La specioj de genro Phoneutria apartenas al la plej aktivaj ĉasistoj - ili ne konstruas aranean kaptoreton.

La 5 specioj de la genro Phoneutria vivas nur en Sud-Ameriko aŭ en Mez-Ameriko - kaj en Brazilo ili respondecas pro relative granda nombro de mordaj akcidentoj.

La veneno de Phoneutria estas neŭrotoksa, simila al tiuj de Ctenidae-specioj. Ekz. Phoneutria fera penetrigas 8 mg da veneno po mordo. La veneneco (morta dozo) estas de 0,09 µg ĝis 0,34 µg/g je korpopezo. Tra la morda vundo povas plu infektiĝi la malsanulo en la tropiko, plugravigante la veneniĝon.

La mordo, veneno de Phoneutria nigriventer kaŭzas ne nur doloron kaj altan sangopremon sed erektiĝon de la peniso (dum unu horo). Sciencistoj analizis la venenon kaj apartigis la kombinaĵon, kiu respondecas pri la rigidiĝo. Ĝi estis nomata Tx2-6 kaj efikas kiel hormono (ne kiel Viagra).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]