Brazila tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 20:04, 8 okt. 2013 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brazila tinamo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. strigulosus
Crypturellus strigulosus
(Temminck, 1815)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Brazila tinamo (Crypturellus strigulosus) estas tipo de tinamo nome birdospecio de humidaj arbaroj de malaltaj teroj en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de Amazonia Sudameriko.[2]

Etimologio

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[3] La specinomo strigulosus aludas al strigoj pro ties kaŝema kutimaro.

Taksonomio

La Brazila tinamo estas monotipa specio.[2] Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Aspekto

La Brazila tinamo estas proksimume 28 cm longa. Ĝi havas ruĝecbrunajn suprajn partojn, rufan gorĝon, grizan bruston, blankecan ventron kaj brunajn krurojn. La ino havas distingan nigran striecon kaj estas okreca en ties supraj partoj.

Kutimaro

Kial ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Brazila tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]

Teritorio kaj habitato

La Brazila tinamo loĝas en tropikaj aŭ subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj de ĝis 500 m super marnivelo.[5] Tiu specio estas indiĝena de nordokcidenta Bolivio, suda Amazonia Brazilo kaj orienta Peruo.[2]

Konservado

La IUCN listigas tiun birdon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 2,600,000 km2.[5]

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • BirdLife International (2008(a)). "Brazilian Tinamou – BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Brands, Sheila (14 August 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Genus Crypturellus". Project: The Taxonomicon. Konsultita la 9an de Februaro 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.
  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 Clements, J (2007)
  3. Gotch, A. F. (1995)
  4. 4,0 4,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. 5,0 5,1 BirdLife International (2008)(a)
  6. BirdLife International (2012). Crypturellus strigulosusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.