Brazilaj geografiaj nomoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brazilaj geografiaj nomoj
Brazilaj geografiaj nomoj
Brazilaj geografiaj nomoj
Aŭtoro Délio Pereira de Souza
Eldonjaro 1981
Eldoninto Antaŭen
Paĝoj 72
vdr

Brazilaj geografiaj nomoj estas verketo (72-paĝa) de Délio Pereira de Souza, unua eldono 1981. La aŭtoro rimarkis ke PIV registris nomojn de multaj urboj kaj geografiaj akcidentoj el la tuta mondo, inkluzive de Ĉinio, kaj nur tri brazilaj nomoj estis esperantigitaj kaj registritaj. Tial li decidis esperantigi tiajn nomojn kaj prezentis la sugeston al Brazila Konsilantaro de Esperanto. Estas la unua numero en la serio Brazilaj Kajeroj de la brazila laborgrupo Antaŭen.