Brazilaj heredaj provincoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portugalia imperio sub Johano la 3-a.


La heredaj provincoj, aŭ kapitanlandoj (capitanias hereditárias portugallingve) estas sistemo de teritoria administrado de Portugalia imperio, komence en insuloj de Atlantiko. Post en Brazilo. Komencis en la 15-a kaj daŭris ĝis la 18-a jarcento, kiam estintigis ĝin la Markizo de Pombal en 1759. Oni nomas ilin "capitanias" ("kapitanlandoj"), ĉar liaj regantoj ricevis titolon "capitão mor" ("granda kapitano").

Heredaj provincoj (Luís Teixeira. Roteiro de todos os sinais..., ĉ 1586. Lisboa, Biblioteca da Ajuda.

Komenco[redakti | redakti fonton]

La sistemo de heredaj provincoj komencis en Madejro kaj Kabo-Verdo, ekis en Brazilo per dono de Insulo de São João (nun Fernando de Noronha), per reĝa ĉarto de Emanuelo la 1-a (1495-1521), de la 16-a de februaro de 1504, al Fernão de Noronha, aĉetanto de kontrakto de ekspluato de brazil-arbo (Caesalpinia echinata). La provinco de São João neniam estis okupita kaj ne havis loĝantoj, sed la idoj de Noronha, ĝis João Pereira Pestana, heredis la titolon rilate al la provinco ĝis 1692.

La Leĝo Castanheira[redakti | redakti fonton]

La malsukceso de ekspedicioj de Cristóvão Jacques, la diplomatia konflikto, kiu ekaperis en tiu tempo, kaj la atako de francaj korsaroj en Brazila maro, devigis la koloniigon de Brazilo de portugalia registraro.


Provincoj en Brazilo en 1534

Portugalio havis tre malmultan monon, pro tio la Grafo de Castanheira havis ideon apliki sistemon de heredaj provincoj al Brazilo. La portugalia reĝo donis 15 provincojn de 1534 ĝis 1536. Tiuj provincoj estis rektaj strioj de Atlantiko ĝis la lineo kreita de Traktato de Tordesillas.

La Heredaj Provincoj[redakti | redakti fonton]

La 12 provincestroj, nomataj "capitães mores" (grandaj kapitanoj), estis homoj el malalta nobelaro de Portugalio. El kiuj, sep luktis en Afriko kaj Hindujo, kvar estis funkciuloj de kortego kaj unu estis Martim Afonso de Sousa.

De nordo ĝis sudo, en la komenco la provincoj estis:

Provinco Limoj Provincesto
Capitania do Maranhão (unua parto) Ekstremo okcidenta de Marajó (PA) ĝis buŝo de rivero Gurupi (PA/MA) João de Barros kaj Aires da Cunha
Capitania do Maranhão (dua parto) Buŝo de rivero Gurupi (PA/MA) ĝis Parnaíba (PI) Fernão Álvares da Cunha
Capitania do Ceará Parnaíba (PI) ĝis Fortaleza (CE) Antônio Cardoso de Barros
Capitania do Rio Grande Fortaleza (CE) ĝis Baía da Traição (PB) João de Barros e Aires da Cunha
Capitania de Itamaracá Baía da Traição (PB) ĝis Igaraçu (PE) Pero Lopes de Sousa
Capitania de Pernambuco Igaraçu (PE) ĝis buŝo de rivero São Francisco (AL/SE) Duarte Coelho Pereira
Capitania da Baía de Todos os Santos Buŝo de rivero São Francisco (AL/SE) ĝis Itaparica (BA) Francisco Pereira Coutinho
Capitania de Ilhéus Itaparica (BA) ĝis Comandatuba (BA) Jorge de Figueiredo Correia
Capitania de Porto Seguro Comandatuba (BA) ĝis Mucuri (BA) Pero do Campo Tourinho
Capitania do Espírito Santo Mucuri (BA) ĝis Cachoeiro de Itapemirim (ES) Vasco Fernandes Coutinho
Capitania de São Tomé Cachoeiro de Itapemirim (ES) ĝis Macaé (RJ) Pero de Góis da Silveira
Capitania de São Vicente (unua parto) Macaé (RJ) ĝis Caraguatatuba (SP) Martim Afonso de Sousa
Capitania de Santo Amaro Caraguatatuba (SP) ĝis Bertioga (SP) Pero Lopes de Sousa
Capitania de São Vicente (dua parto) Bertioga (SP) a Cananéia/Ilha do Mel (PR) Martim Afonso de Sousa
Capitania de Santana Ilha do Mel/Cananéia (SP) ĝis Laguna (SC) Pero Lopes de Sousa



Administro de heredaj provincoj[redakti | redakti fonton]

La provincestro okupis la plej alta rango en sia provinco, li devis kolonizi ĝin per sia monrimedoj kaj rajtis ricevi impostojn, sed ne posedis la teron. La reĝo, kiam kreis provincon, donas la li ĉarton nomita Carta Foral, speco de konstitucio.

La provincestro povis heredigi la provincon al siaj idoj, sed ne povis vendi ilin. Li povis rezervi al si bienon kun 10 leŭgoj kvadrataj apud marbordo. Li devis fondi vilaĝojn kaj donis terojn al kiuj deziris kulturigi ilin. Li havis ĉiujn povojn, eĉ por komdano al mortpuno. Li rajtis ankaŭ sendi 30 sklavojn po jaro al Eŭropo.

Provincestro rajtiĝis ricevi impostojn je 10% sur agrikulturo, sed impostoj pri metaloj kaj arbaroj apartenis al reĝo.

Aliaj heredaj provincoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj provincoj estas kreitaj poste. Johano la 3-a (Portugalio) donis en 1539, la insula provinco Trindade, al Belchior Carvalho, sed tiu provinco ne estis okupita.

La reĝo aĉetis la provincon Baía de Todos os Santos, por krei tie ŝtatan kolonian registraron.

Oni ankoraŭ kreis en 1556 la provincojn Itaparica (al António de Ataíde) grafo de Castanheira) kaj Capitania do Paraguaçu.

Unua parto de Capitania de São Vicente, estis ekspropriita al ŝtato kaj oni renomis al Capitania Real do Rio de Janeiro.

Oni renomis la Capitania de Itamaracá al Capitania da Paraíba en 1574.

En 17-a jarcento, oni kreis aliajn heredajn provincojn:


Malkreo de la sistemo de heredaj provincoj[redakti | redakti fonton]

Tiu sistemo de heredaj provincoj neniam bone funkciis kaj estis danĝera al unuiĝo de kolonio, sekve, ĉiam oni pensis malkrei ĝin. La Markizo de Pombal en 1759 fakte estintingis ilin, la oficiala malkreo okazis en la 28-a de februaro 1821 kiam la reĝo Johano la 6-a, igis ilin en normalajn provincojn.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ALMEIRA PRADO, João Fernando de - Pernambuco e as capitanias do norte do Brasil. São Paulo: Companhia Editora Nacional, 1939.
  • ALMEIRA PRADO, João Fernando de - A Bahia e as capitanias do centro do Brasil. São Paulo: Companhia Editora Nacional, 1945.
  • ALMEIRA PRADO, João Fernando de - São Vicente e as capitanias do sul do Brasil. São Paulo: Nacional, 1961.
  • BUENO, Eduardo - Capitães do Brasil: a saga dos primeiros colonizadores. Rio de Janeiro: Objetiva, 1999.
  • CALIXTO, Benedito de Jesus - Capitanias paulistas: São Vicente, Itanhaém e São Paulo. São Paulo, Rossetti, 1924.
  • DUSSEN, Adrien van der - Relatório sobre as capitanias conquistadas no Brasil pelos holandeses. Rio de Janeiro: IAA, 1947.
  • JARDIM, Caio - A capitania de São Paulo sob governo do Morgado de Mateus (1765-75). São Paulo: Departamento de Cultura, 1939.
  • KAHN, Siegmund Ulrich - As capitanias heriditárias, o governo geral, o Estado do Brasil. In: Revista Ciência Politica, v. 6, n. 2, p. 53-114, abr./jun. 1972
  • LACOMBE, Américo Jacobina - Capitanias hereditárias. Coimbra: Universidade de Coimbra, 1978.
  • STUDART FILHO, Carlos - O antigo Estado do Maranhão e suas capitanias feudais. Fortaleza: Imprensa Universitaria do Ceará, 1960.
  • TAQUES DE ALMEIRA PAIS LEME, Pedro - História da Capitania de São Vicente (edição integral do livro em formato PDF)