Brazilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brazilo
Federacia Respubliko Brazilo
República Federativa do Brasil

Flago de Brazilo

Blazono de Brazilo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Brazila Nacia Himno
Nacia devizo: Ordem e Progresso
Ordo kaj Progreso
Situo de Brazilo
suverena ŝtatolaika ŝtatolaŭjura ŝtatolando • federacia respubliko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Braziljo
Oficiala(j) lingvo(j) portugala
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (75%)
protestantismo (15,4%)
senreligio (10%)
spiritismo (3%)
afrikdevenaj religioj (candomblé, umbanda, ktp.) (2%)
ateismo (1%)
judismo (0,3%)
Areo 8.515.770 km²[1]
- % de akvo 0,65 %
Loĝantaro 211 834 000 (2020)[2]
Loĝdenso 24 loĝ./km²[3]
Loĝantoj brazilanoj, portugale: brasileira/e/o
Horzono -2 al -4

UTC-2 al -5 (somere)

Interreta domajno br
Landokodo BR
Telefona kodo 55
Plej alta punkto Pico da Neblina
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo Federala prezidenta respubliko
Ŝtatestro Luiz Inácio Lula da Silva
Ĉefministro Luiz Inácio Lula da Silva
Nacia tago 7-a de septembro
Sendependiĝo disde Portugalio 7-a de septembro 1822
Ekonomio
Valuto realo (BRL)
MEP laŭ Monda Banko - 2016
– suma $1,774 duiliono
– pokapa $ 8.611
Esperanto-movado
Landa E-asocio Brazila Esperanto-Ligo
vdr

Brazilo (portugale Brasil [Bra'ziŭ], laŭ Internacia Fonetika Alfabeto: /bɾaˈziw/), oficiale Federacia Respubliko Brazilo (portugale República Federativa do Brasil, /heˈpu.bli.kɐ fe.de.ɾaˈt͡ʃi.vɐ dʊ.bɾaˈziw/, kun eblaj variantoj por "república" /reˈpu.bli.kɐ/ kaj por "federativa" /fe.de.ɾaˈti.vɐ/; De 1889 ĝis 1968 nomita Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo), estas lando en Sudameriko.

Ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Kanado, Usono kaj Ĉinio), kaj la sesa plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, Indonezio, kaj Pakistano)[4]. La unua kontakto de la lokaj indiĝenaj loĝantoj kun eksteramerikano okazis en 1500 pro la alveno de la ekspedicio de portugalo Pedro Álvares Cabral, kies nomo povas aperi en Esperanto kiel Petro Alvareso Kabralo — tiu alveno de Kabralo ankoraŭ hodiaŭ estas ofte nomata, laŭ eŭropocentra vidpunkto, "malkovro de Brazilo".

En la lando estas granda etna kaj kultura diversecoj. Portugaloj intermiksiĝis kun indiĝenoj, al ili aldoniĝis afrikaj homoj sklavigitaj de portugaloj, alportataj dum la kolonia periodo ĝis 1888. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis grandaj ondoj de enmigrado el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. En la 21-a jarcento venas migrantoj el tiuj regionoj, samkiel el pluraj aliaj lokoj, ĉefe el Usono, el najbaraj sudamerikaj landoj, el Ĉinio, el Sud-Koreio, el Haitio, el Sirio, el D. R. Kongo.

Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Brazilo havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el la plej altaj niveloj de biodiverseco, ĉefe ene de la kontinento ĉe la Amazonio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Brazilo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ŝtatestroj de Brazilo.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribaj dokumentoj. Sekve, kvankam en la geografia regiono hodiaŭ okupata de Brazilo jam estis homoj antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ esploristo Pedro Álvares Cabral, ne estas skribaj dokumentoj pri tio. Pero Vaz de Caminha estas la aŭtoro de la unua skriba dokumento pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, en aprilomajo 1500, do en tiu jaro komenciĝas la Brazila historio. La tempo antaŭ Caminha apartenas al pra-historio.

Brazilaj indiĝenoj, laŭ Jean Baptiste Debret.

Tradiciaj historiistoj parolas ankaŭ pri "proto-historio" de Brazilo, t. e., historiaj kialoj por eliro de portugaloj el Eŭropo. Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn legendojn pri insulo Hi-Brazilo kiel parton de brazila proto-historio.

Unuaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la alveno de portugaloj, multaj homoj loĝis en la teritorio, kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de Beringa Markolo.

Dependa periodo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malkovro de Brazilo.
Sukeron, la bazo de brazila ekonomio dum la kolonia periodo.

La dependa periodo de la brazila historio komenciĝas en la 22-a de aprilo 1500, kiam la portugala navigisto Pedro Álvares Cabral (en Esperanto: Petro Alvareso Kabralo) alvenis al la loko, kie hodiaŭ situas la municipo Porto-Seguro (Porto Seguro), en ŝtato Bahio, kaj deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de sia lando. Tio rajtigis al Portugalio postuli regadon de la teritorio laŭ Traktato de Tordesiljas; tiu regado daŭris ĝis la 7-a de septembro 1822. En ĉi tiu dato oficiale deklaris la sendependecon de Brazilo la portugala princo Petro la 1-a (Petro la 4-a en Portugalio), kiu ekde la antaŭa jaro estis reganta princo de Brazilo nome de sia patro Johano la 6-a. Sed pli ol en aliaj landoj tiuj datoj estas nur formalaĵoj.

Oni povas dividi la dependan periodon en du partojn: kolonian periodon 1500-1808 kaj regnan periodon 1808-1822.

La termino kolonia Brazilo (portugale Brasil Colonial) priskribas la teritorion de la nuna ŝtato Brazilo en la periodo ekde 1500, kiam al la teritorio alvenis la unuaj portugaloj, ĝis 1815, kiam Brazilo estis ranglevita al reĝlando samranga kiel Portugalio en la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo. Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro de brazil-arboj (16-a jarcento), produktado de sukero (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado de oro kaj diamantoj (18-a jarcento). Sklavoj, speciale tiuj portitaj el Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio. En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazilaj kolonioj konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke la Brazila Imperio (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko Brazilo iĝis la plej granda lando en la regiono.

Bandeirantes estis militistoj kaj koloniistoj, kiuj el la 16a jarcento eniris en la internajn teritoriojn de Sudameriko, elirinte el San-Paŭlo de Piratininga (San-Paŭlo) en kio poste estos Brazilo. La nomo "bandeirante" devenas de la portugala vorto "bandeira" (flago) ĉar ili grupiĝis uzante flagojn, kiuj distingis ilin; metafore poste estis nomataj "bandeiras" la armitaj bandoj kaj ankaŭ la invadoj fare de portugaloj en teritorioj poste postulataj de Portugalio.

Reĝlanda periodo[redakti | redakti fonton]

En Novembro 1807, trupoj de Napoleono Bonaparto igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. La regenta princo Princo Johano kaj la reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Britio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. La princo kreis la Imprensa Nacional (Nacian Presejon) (13-a de majo 1808), la Banco do Brasil (Brazilan Bankon) (12-a de oktobro 1808), la Caixa Econômica (Ŝparkason) ktp. Tiuj fondaĵoj ekzistis ĝis hodiaŭ kaj estas simboloj de nacia sendependo.

La portugalan realan familion fuĝis el Portugalio.

Post la Viena kongreso je la 16-a de decembro 1815 Brazilo estiĝis regno ene de la portugala ŝtato, kiu nomiĝis de tiam Unuiĝita Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvoj.

Sendependa periodo[redakti | redakti fonton]

La Brazila Imperio (Império do Brasil en portugala) estis ŝtato ekzistinta inter 1822 kaj 1889 kiu antaŭis tiun de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo kiu funkciis el 1889 al 1968, kiu siavice antaŭis tiun de la nuna Federacia Respubliko Brazilo.

Deodoro da Fonseca, la unua brazila prezidento.

Dua Respubliko (1930-1937)[redakti | redakti fonton]

En 1930 okazis puĉo kiu finis la unuan respublikon. Kiam Vargas puĉis en 1930, li intencis estri absolute, sen konstitucio, kaj finis la "provizoran" respublikan periodon de la brazila historio laŭ ideoj de Pozitivismo. En 1932 la Pro-Konstitucia Revolucio en San-Paŭlo devigis Vargas-on akcepti novan konstitucion en 1934, sed en la 10-a de novembro 1937 li denove puĉis kaj kreis la "Novan Ŝtaton", en kiu li intencis anstataŭigi la parlamenton per scienca akademio. Sed tiam la influo de la faŝismo en Brazilo jam estis tre forta, kaj la diktaturo de Vargas fariĝis iom post iom pli faŝisma ol pozitivisma.

Dum tio periodo, en 1935, okazis komunisma ribelo en Norda Rio-Grando kaj Rio-de-Ĵanejro. Vargas uzis tion por persekuti siajn malamikojn kaj timigi la superajn klasojn pri komunismo.

Tria Respubliko (aŭ "Nova Ŝtato") (1937-1945)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nova Ŝtato.

Same kiel la faŝistoj en Eŭropo, Vargas eluzis tiujn ĉi timojn pri komunismo por pravigi diktatorecan regadon. Sian modelon de "Nova Ŝtato" li realigis ekde 1937 laŭ la ekzemplo de samnoma sistemo sub Salazar en Portugalio.

Tiu periodo estis diktaturo, en kiu la prezidanto estas ne nur ŝtatestro kaj registarestro sed ankaŭ plej supera leĝdonato kaj plej supera juĝisto. Tamen tiutempe Brazilo ne aliĝis al la potenco de la Akso Romo-Berlino-Tokio de la Dua Mondmilito kiel faris aliaj diktaturoj, sed male por ricevi apogon de la venkontaj Aliancanoj, la brazila ŝtato aliĝis al tiuj kaj sendis la trupojn de la Brazila Ekspedicia Forto, kiu batalis ekzemple en la Kampanjo de Italio.

Tiu diktaturo daŭris ĝis la 29-a de oktobro 1945 kiam okazis puĉo apogita de Usono.

Kvara Respubliko (aŭ "Populisma Respubliko") (1945-1964)[redakti | redakti fonton]

Braziljo estis konstruita dum la kvara respubliko.

Tiu tempo estas ankaŭ nomata oraj jaroj de la brazila historio. En tiu periodo, kvankam komunisma partio ne povis elekti reprezentantojn, Brazilo vivis "normalan" parlamentan demokration laŭ usona modelo. Nur en 1954 oni provis blankan puĉon kiu fiaskis. En tiu periodo, aperis en Brazilo televidaparatoj, modernaj fabrikoj kaj iom post iom finis la laŭleĝa kvazaŭsklavigo pro ŝuldoj. Juscelino Kubitschek fondis Braziljon en la 21-a de aprilo 1960.

Sed en la 31-a de januaro 1961 Jânio Quadros enoficiĝis kiel prezidanto kaj rezignis je la 25-a de aŭgusto 1961, kaj ekis gravega krizo. La socialisma vicprezidanto João Goulart estis en Ĉinio kaj oni proponis puĉon por ke li ne enoficiĝu kiel prezidanto. Ranieri Mazzilli, estante prezidanto de la parlamento, estris de la 25-a de aŭgusto 1961 ĝis la 8-a de septembro 1961.

Oni kreis la oficon de ĉefministro, kaj la prezidanto estis nur ŝtatestro. João Goulart povis esti prezidanto. Plebiscito malkreis la oficon de ĉefministro kaj la prezidanto reestis ŝtatestro kaj registarestro en la 24-a de januaro 1963.

Kvina Respubliko (aŭ Militista Periodo) (1964-1985)[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milita puĉo de 1964.
Brazila prezidento Emílio Garrastazú Médici kaj Usona prezidento Richard Nixon en 1971.

La Militista Periodo, aŭ plumbaj jaroj, komencis la 1-an de aprilo 1964.

Kvankam Ranieri Mazzilli estis konsiderata laŭleĝa provizora prezidanto (2-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de aprilo 1964) ĉar li estis la prezidanto de la parlamento, tamen la vera povo apartenis al "Supera Komando de Revolucio", t. e. la aro de brazilaj generaloj. Marŝalo Humberto de Alencar Castello Branco iĝis diktatoro de la 15-a de aprilo 1964 ĝis 15-a de marto 1967. Castelo Branco ekziligis la ĉefajn politikajn figurojn de Brazilo. En 1965 oni malpermesis la ekziston de politikaj partioj. En 1967 oni trudis novan konstitucion.

En 1984 popola movado rapidigis la finon de la diktatura periodo.

Sesa Respubliko (aŭ "Nova Respubliko") (1985-1990)[redakti | redakti fonton]

Tancredo Neves kaj Ulisses Guimarães sukcesis gvidi popolan movadon kiu komencis spontane en 1984. En la 15-a de novembro 1984 Tancredo Neves estis deklarita prezidento de Brazilo de la Parlamento kaj devis enoficiĝi en 15-a de marto 1985, sed antaŭ enoficiĝo li mortis. La parlamento deklaris la prezidanton de la Senato José Sarney prezidento en la 15-a de marto 1985 kun ĉiuj diktatorecaj povoj kaj sen limtempo por fino de lia regado.

Sarney okazigis balotadon por konstitucia asembleo. En 1986 li sanĝis la nomon de la brazila mono, malpermesis la plialtigon de prezoj en Brazilo kaj deklaris nepagadon de internacia debeto de Brazilo. En 1989 li denove sanĝis la nomon de brazila mono. Lia ekonomia politiko estis fiaska kaj inflacio atingis 80% monate (1,5% tage!). Li regis ĝis 15-a de marto 1990.

Sepa Respubliko (1990 ĝis nun)[redakti | redakti fonton]

Fernando Collor de Mello estis la unua brazila prezidento elektita per popola balotado ekde 1961. Lia regado, kiu komenciĝis la 15-an de marto 1990, estis ruiniga. En la unua tago de lia regado li konfiskis tutan monon de l' popolo, kiu estis en bankoj, por ĉesigi la inflacion (vere, sen mono ne estas inflacio!). Li ankaŭ ŝanĝis la nomon de la brazila valuto. Li permesis eniron de fremdaj varoj kontraŭ malaltaj impostoj. Krome li fakte permesis koruptecon kaj li mem estis koruptita. La 29-an de decembro 1992 li estis impedita(?) de la parlamento, kaj enoficiĝis la vicprezidanto Itamar Franco.

Jair Bolsonaro, brazila prezidinto.

Itamar Franco estis malvigla prezidento, ĉiuj timis ke li ne sukcesas estri, pro tio oni evitis oponon al li. Ĉiu timis ke fiasko de lia registaro povus frakasi Brazilon kaj meti la landon en novan diktaturan periodon, tial ĉiu helpis lin dum lia periodo, kaj li sukcesis atingi nacian unuecon.

Itamar Franco redonis monon al la popolo, ŝanĝis la nomon de la brazila valuto, kontrolis inflacion, rekomencis pagadon de internaciaj debetoj ktp. Fine li denove sanĝis la nomon de brazila valuto. Lia regado finiĝis la 1-an de januaro de 1995.

Fernando Henrique Cardoso estis elektita de rekta popola balotado, enposteniĝis la 1-an de januaro de 1995 kaj estis la unua prezidento de Brazilo ekde 1961 kiu ricevis la simbolojn de prezidenteco de sia antaŭulo. Li estis la unua prezidento ekde 1986 kiu ne ŝanĝis la nomon de brazila valuto, kvankam li ordonis faradon de novaj moneroj. Li estis la unua "normala" prezidento de Brazilo ekde Juscelino Kubitschek. CARDOSO estis reelektita en 1998 per normala balotado kaj regis ĝis 2003, kiam oni elektis la popularan brazilan prezidenton Luiz Inácio Lula da Silva. LULA estis reelektita en 2006 kaj regis ĝis 2010. Li profitis sian popularecon kaj indikis la novan kandidaton por enposteniĝi kiel prezidento de Brazilo. Dilma Vana Rousseff, indikata de Lula, estis elektita de rekta popola balotado la 31-an de oktobro de 2010 kaj enposteniĝis la 1-an de januaro de 2011. ROUSSEFF estis la unua prezidentino de Brazilo kaj ŝi estis elpostenigita pere de jur`politika proceso la 12-an de majo 2016. Tiam estis enpostenigita Michel Temer.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de ŝtatestroj de Brazilo.

Historie, Brazila respublika registaro baziigis sur Usona registara sistemo. Ĝi estas en normalaj historiaj periodoj, estigita de la Brazila Konstitucio, estas federacia respubliko. La nacia registaro konsistas el la ekzekutiva, leĝdona, kaj juĝista branĉoj. La kapo de la ekzekutiva branĉo estas la Prezidento de Brazilo. La leĝdona branĉo konsistas el la Brazila Kongreso, kun du tipoj de ĉambristoj: deputitoj kaj senatanoj, dum la Plejsupera Federacia Tribunalo estas kapo de la juĝista branĉo. Laŭ la stato de 2016 la parlamento konsistas el sume 594 membroj: 81 senatanoj kaj 513 deputitoj.

La federacia registaro de Brazilo (portugale Governo Federal do Brasil), jure ofte nomata portugale União, do "unio", estas la centra nacia registaro de la Federacia Respubliko Brazilo, kaj dividas la suverenecon pri la ŝtata teritorio de Brazilo kun la aliaj federacieroj, la 26 ŝtatoj kaj Federacia Distrikto, portugale: Distrito Federal.

Brazilaj ŝtatoj ne havas tiom da aŭtonomio kiel usonaj ŝtatoj, ekzemple, ne havas prikrimajn leĝojn aŭ ne povas fari leĝojn pri balotado. Sekve, ili pli similas al aŭtonomaj provincoj, kun elektita registaro de aliaj sudamerikaj landoj.

Estas tre diversaj politikaj partioj en Brazilo (Pri tio rigardu ĉe Listo de politikaj partioj).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brazilo havas 8.514.877 km² de areo, kaj estas la kvina lando en la mondo laŭ grandeco. Ĉiuj teroj en Brazilo estas kultiveblaj kaj plimalpli fertilaj, dum granda parto de aliaj pli grandaj landoj (Rusio, Kanado, Ĉinio kaj Usono) estas dezertoj aŭ nekultiveblaj teroj. Ne estas en Brazilo dezertoj, krom apudmara dezerteto Lençóis Maranhenses (270 km²), la nura varma dezerto en la mondo kun abunda dolĉa akvo, kiu estas turismejo. Brazilo havas plej grandajn riverojn kaj tropikajn arbarojn en la mondo en Amazonio. Krom tio, estas interesaj biomoj kiel Pantanalo, Kaatingo kaj Atlantika arbaro. Ne estas grandaj montojvulkanoj.

En Brazilo estas ĉirkaŭ 5 mil urboj, multaj kun pli ol 1 miliono da loĝantoj, kaj eĉ San-Paŭlo kun pli ol 10 milionoj da loĝantoj.

Brazilaj biomoj

Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco.

Sertao (portugale Sertão) estas la nomo por duondezertaj pejzaĝoj en la internlando de Brazilo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimata mapo de Brazilo laŭ la klimata klasifiko de Köppen.

Pro sia vasteco, Brazilo estas karakterizata de diverstipaj klimatoj, laŭ la latitudo kaj la longitudo. La tuta lando situas en la suda duonsfero de Tero, tiel ke la sezonoj sekvas unu la alian laŭ la tipa ritmo de tiu mondoparto.

Laŭ la klimata klasifiko de Köppen, en Brazilo estas ses ĉefaj klimataj regionoj: ekvatora, tropika, subtropika, duonseka, milda, tropika montara.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa rivero de Brazilo estas la Amazono, kiu trairas la samnoman amazonan arbaron. Ĉe la landlimoj kun Argentino kaj Paragvajo situas 275 akvofaloj, kiuj transiras plurajn altec-diferencojn je suma longeco de kvar kilometroj. La rivero longas 6280 kilometrojn, el kiuj 4000 estas laŭireblaj ŝipe.

La aliaj plej gravaj riveroj de la lando estas Parano kaj São Francisco.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Brazilo.
subŝtatoj de Brazilo

La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 federacierojn kaj unu rekte federacieran distrikton (Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.

Ŝtatoj respektive subŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subŝtatoj de Brazilo.

Brazilo estas dividita administre kaj politike en 27 federacierojn, 26 ŝtatoj respektive subŝtatoj kaj unu federacia distrikto. Kvankam la Federacia Distrikto rigore ne estas (sub)ŝtato, tamen pro analogio kaj taŭgeco multfoje ĝi aperas kune kun la (sub)ŝtatoj, sed pro neatento ĝi kelkfoje estas erare listigita kiel ŝtato mem. Verdire la Federacia Distrikto estas speciala teritorio de Brazilo, kie estas la landa ĉefurbo Braziljo, kun administra sistemo diferenca de tiu de la aliaj federacieroj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de brazilaj ŝtatoj laŭ loĝantaro.
Flago ŝtato Oficiala nomo Mallongigo Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro (2005) Loĝantardenso (2005)
Akro Acre AC Rio Branco 152.581,4 656.043 4,30
Alagoaso Alagoas AL Maceió 27.767,7 3.015.912 108,61
Amapao Amapá AP Makapao 142.814,6 594.587 4,16
Amazonio Amazonas AM Manaŭso 1.570.745,7 3.232.330 2,05
Bahio Bahia BA Salvador de Bahio 564.692,7 13.815.334 24,46
Cearao Ceará CE Fortalezo 148.825,6 8.097.276 54,40
Espirito-Santo Espírito Santo ES Vitória 46.077,5 3.408.365 73,97
Federacia Distrikto Distrito Federal DF Braziljo 5.801,937 2.562.963 441,74
Gojaso Goiás GO Goiânia 340.086,7 5.619.917 16,52
Maranjo Maranhão MA San-Luiso 331.983,3 6.103.327 18,38
Mato-Groso Mato Grosso MT Cuiabá 903.357,9 2.803.274 3,10
Minas-Ĝerajso Minas Gerais MG Belo Horizonte 586.528,3 19.237.450 32,79
Norda Rio-Grando Rio Grande do Norte RN Natalo 52.796,8 3.003.087 56,88
Paraibo Paraíba PB Ĵoan-Pesoo 56.439,8 3.595.886 63,71
Paranao Paraná PR Kuritibo 199.314,9 10.261.856 51,48
Parao Pará PA Belemo 1.247.689,5 6.970.586 5,58
Pernambuko Pernambuco PE Recife 98.311.6 8.413.593 85,58
Piaŭio Piauí PI Teresina 251.529,2 3.006.885 11,95
Rio-de-Ĵanejrio Rio de Janeiro RJ Rio-de-Ĵanejro 43.696,1 15.383.407 352,05
Rondonio Rondônia RO Porto Velho 237.576,2 1.153.459 6,46
Rorajmo Roraima RR Boa Vista 224.299,0 391.317 1,74
Sankta Katarino Santa Catarina SC Florianópolis 95.346,2 5.866.568 61,53
San-Paŭlo São Paulo SP San-Paŭlo 248.209,4 40.442.795 162,93
Serĝipo Sergipe SE Arakaĵuo 21.910,3 1.967.761 89,81
Suda Mato-Groso Mato Grosso do Sul MS Campo Grande 357.125,0 2.264.468 6,34
Suda Rio-Grando Rio Grande do Sul RS Porto-Alegro 281.748,5 10.845.087 38,49
Tokantinso Tocantins TO Palmas 277.620,9 1.305.728 4,70

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vidu Ekonomio de Brazilo

Brazilo estas la deka ekonomio de la mondo, la plej granda de Sudameriko. La Brazila ekonomio bazas ekvilibre inter granda agrikultura sektoro kaj industrio. Tiu ebligas ke brazilanoj povas aĉeti en sia propra lando industriajn kaj agrikulturajn varojn kaj, sekve, importado estas ĉiam malpligranda ol eksportado.

Agrikulture, la plej gravaj importoj estas rizo kaj tritiko, alie Brazilo eksportas viandon, lakton, sojon, kafon (dum la dua deko de la 21-a jarcento, Brazilo estis de longe kaj estas ankoraŭ la unua en la mondo produkti kafon) kaj maizon. Brazilo eksportas mineralojn kiel feron, aluminon, oron, ktp. kaj importas ĉefe karbon, kupron, natrion kaj sulfuron.

Brazilo produktas teorie la tutan nafton kiun ĝi bezonas, sed en praktiko ĝi devas eksporti pezan nafton por aĉeti malpezan nafton kaj naturan gason.

Brazila industrio estas tre diversa, ĝi produktas kaj eksportas aŭtomobilojn, aviadilojn, teksaĵojn, kemiaĵojn, ktp. Brazilo importas ĉefe komputilojn kaj elektronikajn ilojn. Hodiaŭ ĉinaj brikabrakoj konkurencas al nacia malpeza industrio.

En 2006, Brazilo estis unu el la kvar unuaj landoj membroj de la nuna BRICS (asocio de kvin gravaj emerĝaj naciaj ekonomioj).

Soja unukultivo[redakti | redakti fonton]

Brazilo pintas en la uzo de pesticidoj, kiujn Eŭropo produktas kaj eksportas, sed kiuj estas malpermesitaj en Eŭropo mem[5]. Tiuj pesticidoj estas disspruĉitaj tra la kampoj per aviadiloj, sed ankaŭ super apudaj lernejoj kaj vilaĝoj. Ekzemple, la Parque Indigena do Xingu, la plej granda rezervejo kie 17 indiĝenaj popoloj klopodas supervivi, estas ĉirkaŭita de granda areo de soja unukultivo, kie ĉi tiuj pesticidoj estas vaste disspruĉitaj. Ĉiuj riveroj de la areo, kiuj provizas trinkakvon al la indiĝenaj popoloj, trafluas la sojfabajn kampojn kaj estas venenitaj. Jam antaŭ la jaro 2008 oni senarbarigis en Rondônia kaj Pará kie troviĝis la amazona arbarego je la profito de la brutobredado. Tiu fenomeno eĉ post 2008 ŝanĝigis arbarojn en centmilojn da hektaroj da kultivebla tero ekster Eŭropo, Ĉinio kaj Barato (la loĝantaro de tiu du landoj havis jarcentan tradicion de vegetara manĝado[6]), aldone al la bezonataj sterkoj, aspergiloj kaj pluvakvo. La unika ekosistemo de la amazona arbaro aĝas pli ol 45 milionoj da jaroj kaj estas nun (2021) jam detruita por 54%[7][8].

Demografio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio de Brazilo.

Laŭ nombrado farita en 2007[9], la loĝantaro kreskas je 1,2% jare, malpli ol la antaŭe supozita kresko (1,4%). En 1990 la kresko estis je 1,64% jare.

Averaĝe, virinoj naskas po 1.99 infanojn. La loĝantaro do atingos maksimumon en 2060 (per ĉ. 260 milionoj) kaj tiam ekestos malkresko, se konserviĝos la nuntempaj parametroj pri nasko kaj morto.

Kiel en ĉiu lando, kiu konstatas sian "maljuniĝon", oni ekdiskutas en Brazilo strategiojn kaj politiko-ŝanĝojn, kiuj atentu pri ŝanĝoj rilate al medicinaj zorgoj (kun pli da gerontologoj kaj ne tiom da pediatroj), transportado aŭ la sekvoj de malpli granda nombro da aktivaj laboristoj kontribuantaj al la ŝtata sociasekura sistemo.

Etnografio[redakti | redakti fonton]

Granda parto de brazilanoj estas mestizoj. En Brazilo, oni povas deklari apartenon al ian etnon kaj ŝanĝi tiun deklaron dum la vivo, kiu estas tre ofta. Sekve, iu povas deklari sin blankulo, indiĝeno, mestizo, nigrulo sinsekve, laŭ deziro. Laŭ informo de la Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko el 2005, ĉirkaŭ 49,9% el la popolo deklaras sin blanka, ĉirkaŭ 6,3% deklaras sin nigrulo, ĉirkaŭ 43,2% deklaras sin mestizo (vi du artikolon kaboklo), la aliaj deklaras sin orientaj aŭ indiĝenoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Indiĝenaj popoloj de Brazilo, Afrikobrazilano kaj Enmigrado en Brazilon.

Oni taksas, ke 15 % de la loĝantaro de Ooizumi, Japanio, parolas la portugalan kiel denaskan lingvon, kaj en 2007, Ooizumi havis la plej altan koncentriĝon de brazilanoj en Japanujo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oficiala lingvo de Brazilo estas la portugala lingvo, preskaŭ 99% de la loĝantaro havas ĝin kiel gepatran lingvon, nur ĉirkaŭ 1 miliono da homoj havas alian el ĉirkaŭ 200 lingvoj kiel gepatran. Krom la portugala, oni parolas ofte, kiel gepatran lingvon ĉefe la japanan (ĉirkaŭ 300 mil loĝantoj), la talianan dialekton (itala), kaj la sudriograndan germanan dialekton (germana). El la indigena lingvo, nur la gvarania lingvo kaj yathë havas pli ol mil parolantojn. Hodiaŭ, pro forta migrado el aliaj sudamerikaj landoj, ĉirkaŭ 300 mil enmigrintoj parolas la hispanan kiel gepatran lingvon.

La brazila signolingvo aŭ gestolingvo, konata kiel Libras, ne estas oficiala. Ekde 2002 ĝi tamen estas agnoskata kiel laŭleĝa komunikilo kaj esprimilo de la surdula komunumo. Cetere estas kunoficialaj lingvoj je municipa nivelo : en 2021 sume estas 19 kunoficialaj lingvoj en entute 41 municipoj.

Substrukturo[redakti | redakti fonton]

La substrukturo de Brazilo estas agada grupo kaj brazila ekonomia strukturo kiu servas por plivastigado de diversaj agadoj. Ekzemple, por ke landaj entreprenoj povas eksporti, necesas havenoj kaj flughavenoj, elementoj de substrukturo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Federacia Universitato de Paranao, fondita en 1912. estas la plej antikva Universitato de Brazilo.

La Federacia Konstitucio kaj la Leĝo de Instruoj kaj Bazoj de Nacia Edukado determinas, ke Federacia Registaro, Ŝtatoj, Federacia Distrikto kaj Municipoj devas administri kaj organizi siajn respektivajn instrusistemojn. Ĉiuj tiuj publikaj edukadaj sistemoj estas responsuloj por siaj propraj konservadoj, kiu administras viajn rimerojn, tiel kiel mekanismojn kaj fontojn de monaj rimedoj. La nova Konstitucio rezervas 25% da buĝeto de Ŝtato kaj 18% da federalaj impostoj kaj municipaj procentoj al edukado.

Scienco kaj Teknologio[redakti | redakti fonton]

Marcos Pontes, la unua kosmonaŭto el Brazilo.

Scienca produktado vere ekis en Brazilo dum la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento, kiam la Reĝa Familio de Portugalio, gvidita de Dom João la 6-a, alvenis al Rio-de-Ĵanejro, forkurante el la invado de Portugalio per la armeo de Napoleono Bonaparte, en 1807. Ĝis tiam, Brazilo estis kolonio portugalia, sen universitatoj aŭ sciencaj organizaĵoj, malsame al la tiamaj kolonioj amerikaj kontrolitaj de la Hispana Imperio, kiuj, malgraŭ vasta anafalbeteco, ja havis grandan numeron da universitatoj ekde la 16-a jarcento.[10][11]

Teknologia splorado en Brazilo estas plejparte organizita de publikaj universitatoj kaj institutoj por splorado. Kelkaj el la plej bonaj teknologiaj centroj en Braziloj estas la institutoj Oswaldo Cruz, Butantan, Comando-Geral de Tecnologia Aeroespacial, Empresa Brasileira de Pesquisa Agropecuária kaj INPE.

Brazilo havas la plej modernaj Kosma-programo de Latin-Ameriko, kun kapablo sufiĉa por lanĉiloj kaj por konstruo de satelitoj.[12] Je la 14-a de oktobro 1997, la Brazila Spaca Agentejo akordiĝis kun NASA por liveri pecojn de ekipaĵoj por la Internacia Kosmostacio.[13] Tiu akordo ebligis ke Brazilo trejnu sian unuan kosmonaŭto. Je la 30-a de marto 2006, Kolonelo Marcos Pontes vojaĝis en Sojuz kaj fariĝis la unua kosmonaŭto brazila kaj la tria el Latin-Ameriko orbiti nian planedon.[14]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Sano[redakti | redakti fonton]

La brazila publika sana sistemo estas direktata kaj liverata per ĉiuj malsamaj niveloj de la registaro, kvankam la privata sana sistemo rolas kiel komplemento.[15] Estas multaj problemoj en la publika sana sistemo en Brazilo. En 2006, la ĉefaj problemoj estis la altiga procentiĝo de infana kaj patrina mortindico, mortemo per ne-transmisiantaj malsanoj kaj morteco pere de eksteraj kaŭzoj, nome: trafika akcidento, perforto kaj memmortigo.[15][16]

Energio[redakti | redakti fonton]

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La brazilan kulturon ĉefe influis la kulturo, la lingvo kaj la vivkutimoj de Portugalio, enkondukitaj de la portugalaj koloniistoj dum sia alveno. La influo de la lokaj popoloj klare videblas en la brazilaj lingvo kaj kuirarto, dum la alveno de sklavoj el Afriko havis rimarkindan influon en la fakoj de muziko, kuirarto, lingvo kaj religio.

En la suda kaj sudorienta parto de la lando eblas rimarki influon italan kaj germanan. La alveno de italaj enmigrintoj estis aparte abunda inter la jaroj 1870 kaj 1920.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La unuaj ekzempleroj pri brazila literaturo ŝuldiĝas al verkoj de religiuloj kaj kronikoj de esploristoj kiuj trairis la landon dum la 16-a jarcento. En la 17-a jarcento floris la skolo de Bahia, kiu inkluzivis historiistojn kaj poeziistojn, inter kiuj estis Gregório de Matos (1636-1695). Nur en la sekva jarcento, tamen, oni povas oficiale rekoni la naskiĝon de brazila literatura sento.

La 19-a jarcento estis la tempo de Romantikismo, enkondukita de Gonçalves de Magalhães (1811-1882). En la sama periodo verkadis la du plej popularaj romantikaj poeziistoj, Gonçalves Dias (1823-1864) kaj Castro Alves (1847-1871), kaj la unuaj romanistoj, Manuel Antonio de Almeida (1830-1861) kaj Joaquim Manuel de Macedo (1820-1882).

Oswald de Andrade (naskiĝinta la 11-an de januaro 1890 en San-Paŭlo; mortinta la 22-an de oktobro 1954 samurbe) estis brazila verkisto kaj kunfondinto de la brazila modernismo.

Inter la nuntempaj ĉefverkistoj menciindas Paulo Coelho, João Guimarães Rosa kaj Jorge Amado.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Afoŝeo aŭ ŝekereo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Muziko de Brazilo kaj Muziko Populara Brazila.

En Brazilo estas multaj tipaj muzikaj stiloj aŭ eventoj (sambo, bosanovo, kandombleo, samboregeo, timbalada, koko, bajao, cirando, ŝoteo, embolado, repento, forró, lunduo, modinjo, ĉoro, aŝeo, brazila tango, sembo, Mangue Beat, funkeado, kaboklinjo, kalango, karimboo ktp.) kaj instrumentoj (kavakinjo, afoŝeo, sanfono, tamburino, surdo, repiniko, kuiko, ĉokaljo, agogoo, atabako, timbo, pandero, zabumbo, iluo, batuko, apito, rekoreko ktp.), multaj el ili por perkuto.

Estis kaj estas multaj famaj kantistoj kaj muzikistoj (Ernesto Nazareth, Anacleto de Medeiros, Chiquinha Gonzaga, Maria Bethânia, Luiz Gonzaga, Caetano Veloso, Gilberto Gil, Chico Buarque, Tom Jobim, Pixinguinha, Ary Barroso, Milton Nascimento, Waldir Azevedo, Daniela Mercury, Ivete Sangalo, Ara Ketu, Olodum, Chico César, Jacob do Bandolim, Chico Science, Pinduca). Inter bandoj menciindas Monobloco, Funk'n'Lata

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro.

Religio[redakti | redakti fonton]

Katolikismo estas la ĉefa kredo de la lando; pro tio, Brazilo havas la plej grandan katolikan loĝantaron de la mondo.[17] Laŭ la popolnombrado de 2000, 73,57% el la populacio sekvis katolikismo; 15,41% protestantismo; 1,33% spiritismo; 1,22% aliaj branĉoj de kristianismo; 0,31% afro-brazilaj religioj; 0,13% budhismo; 0,05% judismo; 0,02% islamismo; 0,01% indianaj religioj; 0,59% aliaj religioj, nedeklaritaj aŭ nedeterminitaj; kvankam 7,35% havis neniun religion.[18]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Afrikobrazilaj religioj.
Antikva foto de rito de kandombleo bantua.

Afrikobrazilaj religioj estas religioj praktikataj en Brazilo, kiuj estas afrikdevenaj aŭ enhavas elementojn de afrikaj religioj. Al ili apartenas kandombleo, kies ĉefa tereno troviĝas en Bahio, la kultoj de ŝangoo en nordorienta Brazilo, batuko en la sudoriento kaj la spiritisme influita umbando. La afrikobrazilaj religioj havas multan komunan kaj ofte estas subigata sub la terminon makumbo.

Sian originon ĉi tiuj religioj havas en la epoko de sklaveco. Ofte ili prezentas sinkretisman sintezon el afrika (precipe joruba), eŭropa kaj kiel restaĵoj ankaŭ indiana religio. Kiel ankaŭ en aliaj afrikoamerikaj religioj, ofte kristanisma fasado servis kiel legitimado por la sklavoj, por povi festi siajn proprajn tradiciojn kaj ritojn. Krom tio ankaŭ ekzistis kristanismaj sklavoj, dum kiam islamaj tradicioj el Afriko laŭ nuna kono preskaŭ ne transvivis kaj pereis.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Dancistino en Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro en 2003.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karnavalo en Rio-de-Ĵanejro.

Arto[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La kolonia arkitekturo estas difinita kiel la arkitekturo farita en la nuna brazila teritorio ekde 1500, jaro de la malkovro de la portugaloj ĝis la Sendependeco en 1822. Ĝi gravas en la historiaj centroj de Salvador de Bahio, Ouro Preto, Olinda, Diamantina, São Luís de Maranhão, Goiás, la Santuário do Bom Jesus de Matosinhos en Congonhas do Campo kaj la ruinoj de la Gvaraniaj Jezuitoj Misioj en San Miguel de las Misiones.

Pentrarto[redakti | redakti fonton]

Benedito Calixto de Jesus (naskiĝis la 14-an de oktobro 1853, mortis la 31-an de majo 1927) estis brazila pentristo.[19] Liaj verkoj kutime bildigas figurojn de Brazilo kaj brazila kulturo, inkluzive de fama portreto de la 17-jarcenta portugaldevena esploristo Domingos Jorge Velho en 1923[20] kaj scenoj de la marbordo de San-Paŭlo.[21]

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

  • Kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]) estas brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeujoj, kansukero kaj glaciaĵo. La nomo kajpirinjo venas de la brazil-portugala vorto caipira, kiu signifas kamparano. Kun la diminutivo (-inha) ĝi signifas proksimume etul(in)o de la kamparo.
  • La kajpira farunaĵo (portugale bolinho caipira) estas brazila fritata bakaĵo kaj farĉata kun viando (aŭ "sojviando", por veganoj), kaj tradicia plado en la kulturo caipira.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En lando de tiom da loĝantoj, kompreneble troveblas kluboj de ĉiaj sportaj disciplinoj. Aparte populara en Brazilo - samkiel en la najbaraj landoj Argentino kaj Urugvajo - estas futbalo. Kiam konkuras la vira brazila nacia teamo de futbalo, milionoj da subtenantoj sekvas ĉiujn movojn. Kvin fojojn, en 1958, 1962, 1970, 1994 kaj 2002, la teamo gajnis la Futbalan Mondpokalon, sed en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 ili nur eniris la grupon de plej bonaj ok teamoj, tie malvenkante kontraŭ la nederlanda teamo. Enlande grandis la atendoj ke en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2014, kiu en junio 2014 okazis en pluraj urboj de Brazilo.

Kapoejro

Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas luktoarto disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton. Karakterizaĵo distinganta ĝin disde aliaj luktoj estas la fakto, ke ĝi estas akompanata de propa muziko. Ofta dubo estas, ĉu kapoejro estas danco aŭ lukto; kapoejro, en vero, estas kaj danco kaj lukto. La vorto kapoejro havas kelkajn signifojn, el kiuj unu rilatas al la arbaraj aŭ ĝangalaj areoj en la brazila internlando. Estas sugestite, ke kapoejro ekhavis sian nomon de tiaj lokoj, kie la sklavoj forfuĝintaj provis kaŝi sin. Vidu ankaŭ artikolon pri Makuleleo.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Frua Esperanto-movado en Brazilo kaj Nuna Esperanto-movado en Brazilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brasilien (angle). CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2016-08-17, en germana Vikipedio.
  2. Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE): População do Brasil (Julio 2020) Kuranta nombrilo de la laŭtaksa loĝantaro, kreskorapideco: unu nova loĝanto ĉiu 19 sekundoj. Prenite 9 novembron 2017.
    Rimarko: La loĝantaro estis laŭ la lasta oficiala censo de 2010: 190 732 694 loĝantoj. Post tio, nur taksoj estas publikigitaj la 1-an de julio de ĉiu jaro ĝis la sekva censo. Malsamaj informoj de diversaj organizaĵoj kiel la CIA aŭ IMF ĉiam rilatas al siaj taksaj kalkulaj formuloj ĉe "specifa", ne ĉiam unueca tempopunkto, kiuj ne devas egali tiujn de la Nacia Statistika Instituto.
  3. Rondigita valoro; la ekzakta valoro estas: 23,80 loĝantoj je km².
  4. Folha Online (17.06.2019): Brasil é ultrapassado pelo Paquistão em lista de países mais populosos do mundo
  5. "Brasil Europa em Fragmentos" libro en la portugala kaj la nederlanda, de Luc Vankrunkelsven, direktoro de la Internacia Organizaĵo Wervel por daŭripova agrikulturo, kaj konsultisto por WTO (Monda Komerca Organizo).
  6. (pt) Escritor belga critica expansão da soja e do consumo de carne, Jusbrasil, 2010
  7. (nl) Arthur Follebout, Cerrado, Wervel, la 28-an de januaro 2021
  8. (pt) Luc Vankrunkelsven, Soja e a morte dos povos indígenas, DPG, 03/2005
  9. Folha Online (27.12.2007): IBGE diz que população vai diminuir a partir de 2060
  10. Independência da América Espanhola (portugale). Brasil Escola. Arkivita el la originalo je 2012-01-05. Alirita 15-a de januaro 2011.
  11. A universidade no Brasil: pano de fundo histórico e presença cristã (portugale). ABUB. Alirita 15-a de januaro 2011.[rompita ligilo]
  12. Brazil — The Space Program (angle). country-data.com (April 1997). Alirita 24-a de majo 2008.
  13. Clipping do INPE (portugale). Instituto Nacional de Pesquisas Espaciais. Alirita 26-a de marto 2010.
  14. Do cosmonauta ao taikonauta, dezenas de nacionalidades no espaço (portugale). Terra. Alirita 18-a de novembro 2008.
  15. 15,0 15,1 Saúde (portugale). Atendimento. Brasil. Alirita 26-a de marto 2010.
  16. Saúde (portugale) (pdf). Radar social. Ministério do Planejamento. Arkivita el la originalo je 2008-12-16. Alirita 10-a de junio 2008.
  17. internacia raporto pri religia libero (angle), informo de la usona registaro, vidita la 8-an de junio 2008
  18. População residente, por sexo e situação do domicílio, segundo a religião (portugale). Censo Demográfico 2000. IBGE. Alirita 13-a de decembro 2007.
  19. Peter G. Stone; Brian Molyneaŭ (1994): The Presented Past, eldonejo Routledge, paĝo 127, angle. ISBN 978-0-415-09602-7.
  20. Ana Elena Puga (2008). Memory, Allegory, and Testimony in South American Theater, eldonejo Routledge, angle. ISBN 978-0-415-96119-6.
  21. Brazilian art, angle, Eldonejo Universitato de Teksaso, 1976.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]