Breţcu
El Vikipedio
Breţcu [brecku] (hungare: Bereck) estas komunumo en Rumanio. Administre apartenas al ĝi Mărtănuş, Oituz. Ĝi situas en nordorienta rando de la Triseĝaj-baseno ĉe la eliro de Oituz-terkolo oriente de Târgu Secuiesc.
Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 3 275 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3 239 (73% hungaroj).
[redakti] Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Háromszék). Tie renkontiĝis Sándor Petőfi kun Jozefo Bem la 25-an de julio 1849 por plumarŝi kune al Fehéregyháza. La 10-an de decembro 2006 oni inaŭguris memorhalon je memoro de Kinga Illyés.
[redakti] Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
[redakti] Renomaj personoj
- Áron Gábor.
- Imre Gábor (1816-1887) frato de Áron Gábor, vilaĝestro de Bereck, deputito en parlamento.
- István Khell (7-a de aprilo 1889 - 30-a de aprilo 1972, Odorheiu Secuiesc) tradukisto, lernejhistoria studverkisto.
- Kinga Illyés (10-a de decembro 1940 - Târgu Mureş, 28-a de julio 2004): aktorino, deklamistino.
- Albert Márton (n. 26-a de januaro 1963): ekonomikisto, universitata instruisto