Bredfosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bredfostoj en golfeto de Wissant, Pas-de-Calais, Francio
Bredfostoj komence de dikiĝo

Bredfosto estas portilo por la bredado de mituloj kaj aliaj konkoj. Temas ĝenerale pri fostoj el kverko aŭ el kaŝtanarbo longaj je 2 ĝis 6 metroj, ne senŝeligitaj, mezlonge plantitaj en sablo aŭ sedimentoj, metitaj laŭ vicoj 50 ĝis 100 m longajn sur areoj, kiuj tute aŭ ne tute malkovriĝas en malalta tajdo. Antaŭlonge la formoj de la vicoj estis kelkfoje laŭ VW.

En Oléron trideko da ekspluatejoj produktas 1 200 tunojn da mituloj ĉiujare.

Origino de la bredfostoj[redakti | redakti fonton]

Legendo asertas ke ĝi estis inventita kiel kulturmetodo de Patrice Waltonun kiu priskribis ĝin. Li estis irlandano en golfeto de Aiguillon en 1235. Ne volante foriri el Francio, kaj serĉante nutri sin per kaptado de flugantaj marbirdoj, li starigis longajn fostojn sur la flusejo por alkroĉi siajn retojn. Li rapide konstatis ke li kaptis pli da konkoj ol da birdoj, la mituloj nature fiksiĝis sur liaj fostoj kaj donis al li la ideon multobligi ilin ligante ilin per hurdoj, kiuj ankaŭ kovriĝis per mituloj (Tiu strukturo kies nomo en irlanda lingvo estus estinta bout choat, kiu estus misformita al bouchot en la franca lingvo). La tekniko estis de tiu tempo uzata por la bredado kaj la plukado de mituloj kaj aliaj konkoj, kaj krustuloj allogataj de tiuj novaj portiloj.

Lokitaj en strategiaj lokoj, kiel la retoj trairantaj la estuarojn por kapti salmojn, tiuj kaptadsistemoj jam kontribuis al la troekspluato de la fiŝresurco. Ili estis ĝenerale forlasitaj post kelkaj jardekoj, kiam la kaptadkvanto malkreskis pro manko de reproduktantoj.

Metio[redakti | redakti fonton]

La ekspluatantoj kaj laboristoj de bredfostoj estas mitulkulturistoj.

La du plej konataj produktadareoj estas tiuj de la golfeto Mont-Saint-Michel kaj de Charron en la golfeto Aiguillon.

Tamen, estas aliaj produktadareoj laŭ la tuto de la Atlantika marbordo, kiuj produktis, en 1999, 16 600 tunoj por norda Bretonio (precipe Mont-Saint-Michel), 14 000 tunoj por Île-de-Ré kaj centra okcidento (precipe Charron), 3 000 tunoj por suda Bretonio, 2 700 tunoj por Normandio kaj Norda Maro kaj 2 500 tunoj por Marennes-Oléron.

En la Manika Markolo, la sektoro de la Golfeto de Somme produktas proksimume 2 000 tunoj jare.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]