Bredstedt
El Vikipedio
| Bredstedt | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||
| Distrikto | Distrikto Norda Frislando | ||||
| Komunumaro | Meza Norda Frislando | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 54°37′12″N 08°57′52″O / 54.62°N, 8.96444°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 7 m | ||||
| Areo | 9,75 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 04671 | ||||
| Poŝtkodo | 25821 | ||||
| Aŭtomobila kodo | NF | ||||
| Oficiala kodo | 01 0 54 019 | ||||
| Komunumestro | Bernd Döhring | ||||
| Partio de komunumestro | Nepartia | ||||
| Adreso de la administrejo | Markt 31 | ||||
| Komunuma retejo | www.bredstedt.de | ||||
Bredstedt (dane Bredsted, nordfrise Bräist) estas urbo en norda Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Norda Frislando de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. La 31-an de decembro 2005 la urbo havis 5057 loĝantojn.
La 1-an de aprilo 2008 la urbo aliĝis al tiam fondita komunumaro kun la nomo Meza Norda Frislando, kiu krome konsistas el la komunumoj de la antaŭaj komunumaroj Bredstedt-Land kaj Stollberg. En la ĝis tiam sendependa urbo Bredstedt nun troviĝas la sidejo de la komunumaro.
