Bregaglia (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Bregaglia
Blazono de la komunumaro Bregaglia
La rivero Mera en Vicosoprano, komunumo Bregaglia
subdistrict of the canton of Graubünden
Kantono Grizono
Distrikto Malojo
Ĉefloko Bregaglia (Vicosoprano)
Koordinatoj  46° 20′ N 9° 35′ O / 46.333 °N, 9.583 °O / 46.333; 9.583 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ N 9° 35′ O / 46.333 °N, 9.583 °O / 46.333; 9.583 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 251,45 km²
Loĝantardenseco 6 loĝantoj/km²
vdr


La komunuaro Bregaglia (en la germana lingvo Kreis Bergell kaj en la itala lingvo Circolo di Bregaglia)) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Malojo. Ĝi havis 1613 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas ĝia ununura komunumo Bregaglia, respektive ties ĉefvilaĝo Vicosoprano.

Geografio

La komunumaro Bregaglia konsistas el la supra, svisa parto de la Valo de Bregaglia, tra kiu fluas la rivero Mera, alfluanto de la Lago de Como, kaj la fontregiono de la rivero Eno. La akvodislimon inter la du valoj formas la Malojopasejo. Kune kun la komunumaro Supra Engadino la komunumaro Bregaglia formas la distrikton Malojo.

Lingvoj

La ĉefa lingvo en la komunumaro Bregaglia estas la itala, kiun parolas proksimume 80% de la loĝantaro. Estas germanlingva malplimulto de proksimume 13% kaj prokimume 4% da romanĉlingvanoj.

Komunumoj de la komunumaro Bregaglia

La komunumaro Bregaglia konsistas (stato en 2011) ek de la 1-a de januaro nur ankoraŭ el unu sola komunumo, nome Bregaglia:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bregaglia Bregaglia 1613 251.45 3792
Totale 1 1613 251,45 -

Historio

Dum mezepoko Bregaglia formis apartan Supran Tribunalon. Kadre de la administracia reformo de 1851, Bregaglia fariĝis komunumaro de la distrikto Malojo.[1] Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la ĝis tiam kvin komunumoj de la komunumaro, nome Bondo, Castasegna, Soglio, Stampa kaj Vicosoprano kuniĝis al la nova komunumo Bregaglia, kiu teritorie kongruas kun la tuta komunumaro.

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj