Brehm-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brehm-Insulo rigardata ekde la Gustav-Heinemann-Ponto

La Brehm-Insulo (Brehm signifas el la platgermana bordo) estas malgranda insulo en la fluo de la Ruhr en Essen -Werden. Popoldire oni prefere nomas ĝin simple Brehm.

Jam en 1572 ĝi estis uzata kiel paŝtejo, sed nuntempe la insulo estas la "urboparko" de Werden kun malnova arbostoko plantita komence de la 20-a jarcento, infanludejo kun telfero, piedpilkejo kaj granda herbejo por ripozado aŭ ludado. Supre de fiŝvejro malgranda ponto ligas la insulon kun la orienta riverbordo kaj la malnova centro de Werden. Ĉe la bordo troviĝas dum somere ludonejo por pedalboatoj. Tuj supre la Brehm-Insulo situas la kluzo Neukirchen, kaj kelkcent metrojn pli supre la vejro de la lago Baldeney.

Dum bela vetero sportinstruistoj el ambaŭ gimnazioj de Werden utiligas la insulon por okazigi la sportinstruon.