Mümliswil-Ramiswil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mümliswil-Ramiswil
Blazono de Mümliswil-Ramiswil
Blazono de Mümliswil-Ramiswil
Blazono de Mümliswil-Ramiswil
Vilaĝocentro de Mümliswil
Vilaĝocentro de Mümliswil
Vilaĝocentro de Mümliswil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thal
Geografia situo CH1903: 620005 / 243395 (mapo)47.3411111111117.7033333333333Koordinatoj: 47° 20′ N, 7° 42′ O; CH1903: 620005 / 243395 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2516
Areo 35,48 km²
Alteco 556 m super marnivelo
Poŝtkodo 4717 Mümliswil
4719 Ramiswil
Komunumkodo 2428
Mapo de Mümliswil-Ramiswil
Mapo de Mümliswil-Ramiswil
Mapo de Mümliswil-Ramiswil
vdr

Mümliswil-Ramiswil estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 2 516 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en valkaldrono ĉe la kunfluejo de la tri riveretoj Ramiswiler Bach, Limmerenbach kaj Rickenbächli, kiu poste fluas kiel Ramiswiler Bach tra la ravino de Lobisei pasas la montoĉenon Sunneberg kaj alfluas en Balsthal al la rivereto Augstbach, kiu siavice alfluas al Dünnern. La okcidentan parton de la komunumo formas valo nomita Guldental, ĉe kies okcidenta fino la Schelten-Pasejo kondukas al Kantono Ĵuraso. La komunumo Mümliswil-Ramiswil konsistas el la du vilaĝoj Mümliswil kaj Ramiswil. Krome al ĝi apartenas la setlejoj Reckenchien, Bremgarten kaj Breiten, kaj multnombraj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 35,48 km², de kiuj 45 % estas kovritaj de arbaro, 50 % servas por agrikulturo kaj 5 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mümliswil-Ramiswil limas en nordo al Lauwil (BL), en nordnororiento al Reigoldswil (BL), en nordoriento al Waldenburg (BL), en oriento al Langenbruck (BL), en orientsudoriento al Holderbank, en sudoriento al Balsthal, en sudo al Laupersdorf, en sudsudokcidento al Matzendorf, en sudokcidento al Aedermannsdorf, kaj en nordokcidento al Beinwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mümliswil-Ramiswil situas ĉe la kantona vojo de Oensingen tra Balsthal al Laufen BL. De Ramiswil flankeniras okcidenten la vojo tra la Schelten-Pasejo al Delemonto. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Balsthal.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mümliswil datiĝas el la jaro 1145 kiel Mumliswilre kaj de Ramiswil en la jaro 1147 kiel Rammolswlare. Dum mezepoko la Monaĥejo Beinwil posedis la privilegiojn pri la du vilaĝoj. En la jaro 1376 la episkopo de Bazelo transdonis la vilaĝojn kiel feŭdo al la Grafo Sigimsundo de Thierstein-Farnsburg. En la jaro 1420 la vilaĝoj fariĝis posedaĵo de Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucioen la jaro 1798 Mümliswil-Ramiswil apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]