Bremm
| Bremm | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
| Distrikto | Distrikto Cochem-Zell | ||||
| Komunumaro | Verbandsgemeinde Cochem-Land | ||||
| Urborajtoj | Setleja komunumo (Ortsgemeinde) | ||||
| Koordinatoj | 50°6′5″N 7°7′4″O / 50.10139°N, 7.11778°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 100 m | ||||
| Areo | 9,12 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 02675 | ||||
| Poŝtkodo | 56814 | ||||
| Aŭtomobila kodo | COC | ||||
| Oficiala kodo | 07 1 35 012 | ||||
| Komunumestro | Heinz Berg | ||||
| Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | ||||
| Adreso de la administrejo | Ravenéstraße 61 56812 Cochem |
||||
| Komunuma retejo | www.bremm-mosel.de | ||||
Bremm estas komunumo ĉe la Mozelo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 861 loĝantojn.
Geografio [redakti]
Bremm troviĝas ĉe kurbiĝo de la Mozelo inter Trier kaj Koblenz kaj estas ĉirkaŭita de la vitejoj de Calmont, liuj estas pro alteco de 380 metroj kaj inklino de 65 gradoj la plej krutaj vitejoj de Eŭropo.
Historio [redakti]
Jam en la kelta kaj romia epoko troviĝis loĝantoj en tiu loko, kiu estas unue menciita kiel Brembe en la jaro 1051. La ĉefa bienposedanto ĝis 1802 estis la monaĥinejo Stuben.
En 1794 okazis la okupado de la franca revolucia armeo. En 1814 Bremm estis aligita al Prusio dum la kongreso de Vieno.
La preĝejo el la 11-a jarcento estis renovigita kaj pligrandigita en 1895.
Ekde 1947 Bremm estas parto de la novfondita lando Rejnlando-Palatinato.
