Brenay-Glaĉero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brenay-Glaĉero
Pigne d'Arolla, originejo de Brenay-Glaĉero
glaĉero
Geografia situo CH1903: 600442 / 203585 (mapo)46.9833333333337.4444444444445Koordinatoj: 46° 59′ N, 7° 27′ O; CH1903: 600442 / 203585 (mapo)
Brenay-Glaĉero (Svislando)
Brenay-Glaĉero (Svislando)
DEC
Brenay-Glaĉero
Brenay-Glaĉero
Map
Brenay-Glaĉero
Estiĝloko Pigne d'Arolla
Longeco 5,95 km
Larĝeco 0,7 km
Areo 9,96 km²
Glacikvanto 1 km³
Elfluanto(j) Dyure du Brenay
DranseRodano
Jara retiriĝo/kresko 36,2 m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Brenay-Glaĉero (france Glacier du Brenay, germane Brenaygletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 5,95 km, averaĝan larĝecon de 0,7 km kaj kovras kun tributglaĉeroj areon de 9,96 km².

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Brenay-Glaĉero estiĝas el du preskaŭ samgrandaj flankbrakoj. La ĉefglaĉero havas sian originon je la sudflanko de la kresto inter Serpentine (3789 m s.m.) kaj Pigne d'Arolla. Ĝi fluas sudokcidenten paralele al Otemma-Glaĉero, de kiu ĝi estas disigita per la kresto de Portons (kun alteco de ĝis 3513 m s.m.). En nordo ekzistas tra la firnkovrita pasejo Col du Brenay (3639 m s.m.) konekto kun Tsijiore-Nouve-Glaĉero. Okcidente de la kresto de Serpentine Serpentine-Glaĉero (france Glacier de la Serpentine, germane Serpentinegletscher), la ĉefa tributglaĉero de Brenay-Glaĉero havas sian originon je la sudflanko de Mont Blanc de Cheilon. Ankaŭ ĉi-tiu glaĉero estas nordoriente tra la glaĉerpasejo Col de la Serpentine (3547 m) ligita kun la firnareoj de Tsijiore-Nouve- kaj Cheilon-Glaĉero. Je la sudpiedo de Ruinette, de kie alfluas pliaj firnkampoj, Serpentine-Glaĉero alfluas al Brenay-Glaĉero. La glaĉerlango de Brenay-Glaĉero nuntempe finiĝas je alteco de 2580 m s.m., kie fontas la rivero Dyure du Brenay kiu iomete supre de la baraĵlago de Mauvoisin al Dranse de Bagnes, alfluanto de Rodano.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]