Brenner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brenero)
Brenner (Brennero)
Brenner
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 47° 0′ N, 11° 30′ O (mapo)4711.5Koordinatoj: 47° 0′ N, 11° 30′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1374 [+] m
Areo 114 km²
Loĝantaro 2328 (2023)
Loĝdenso 20 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Ratschings (Racines), Pfitsch (Val di Vizze) kaj Sterzing (Vipiteno)
Patrono Sankta Valenteno
Festa tago 14-a de februaro
Nomo de loĝantoj Brennerer germane kaj brennerini itale
Poŝtkodo 39041
Imposta kodo B145
Kodo laŭ ISTAT 021010
Telefona prefikso 0472
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Brenner - por kiu aldona itallingva nomo Brennero estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 328 loĝantoj. Najbaras la komunumoj [Ratschings]] (Racines), Pfitsch (Val di Vizze) kaj Sterzing (Vipiteno).

Sian nomon la komunumo donas al la Montpasejo Brenero, la plej malalta montpasejo tra la centraj Alpoj, tra kiu kondukas grava fervoja linio, ŝoseo kaj aŭtovojo. Je la italia flanko la ŝoseo nomiĝas SS 12, je la aŭstria 182. La aŭtovojo havas kiel eŭropa ŝoseo la numeron E 45; en la aŭstria sistemo ĝi estas A 13, en la italia A 22.

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la loĝantoj (81%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 18,5% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]