Bresimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bresimo
Bresimo
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco TN Trento
Geografia situo 46° 25′ N, 10° 58′ O (mapo)46.41666666666710.966666666667Koordinatoj: 46° 25′ N, 10° 58′ O (mapo)
Alto super marnivelo 900 m [+]
Areo 41 km²
Loĝantaro 248 (2023)
Loĝdenso 6 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Ulten (BZ), Rumo, Rabbi, Livo (TN), Cis, Malè kaj Caldes
Patrono sankta Bernardo
Festa tago 20-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj bresimi
Poŝtkodo 38020
Imposta kodo B158
Kodo laŭ ISTAT 022026
Telefona prefikso 0463
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Bresimo estas komunumo de Italio. Ĝi situas en la regiono Trentino kaj Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj en ties pli suda provinco de Trento, en la nordo de la ŝtato. La komunumo apartenas al valo itale nomata Val di Non kaj germane Nonstal, ĉe la lingvozona limo inter la germana kaj itala lingvoj. La lingvaĵo tradicie parolata en la valo havas elementojn el ambaŭ lingvoj, fundamente estas latinida, kaj iuj lingvistoj klasifikigas ĝin dialekto de la ladina lingvo, dum aliaj konsideras ĝin parto el vasta dialektaro de la itala lingvo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 248 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Bernardo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Najbaras la komunumoj Ulten (BZ), Rumo, Rabbi, Livo (TN), Cis, Malè kaj Caldes.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]