Breskens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Breskens
loĝloko en Nederlando • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4510–4511
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 24′ N, 3° 33′ O (mapo)51.43.55Koordinatoj: 51° 24′ N, 3° 33′ O (mapo) [+]
Areo 1 km² ( 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Breskens (Nederlando)
Breskens (Nederlando)
DEC
Breskens
Breskens
Situo de Breskens

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Breskens [+]
vdr
La regiono Zeeuws Vlaanderen en la sudo de Nederlando
Vido sur Breskens

Breskens estas vilaĝo, parto de la komunumo Sluis en Zeeuws-Vlaanderen, provinco Zelando (Nederlando). Breskens havas 4787 enloĝantojn (2010). Ĝi troviĝas je la suda flanko de la enfluejo de la Okcidenta Skeldo, kie la rivero fluas en la Norda Maro. Antaŭ la restrukturigo de la komunumoj en 2003 Breskens estis parto de Oostburg. Ĝis 1970 ĝi estis sendependa komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ la 15-a jarcento la ĉirkaŭaĵo de Breskens estis loĝata, sed la regiono,nomita Sincfal ofte inundiĝis. En 1487 Filips van Kleef, sinjoro de Ravenstein (loko en nuna Norda Brabanto), ricevis de Maksimiliano la 1-a la permeson por konstrui digojn kaj krei polderon. Pro la flandra Insurekcio kontraŭ Maksimiliano nur en 1510 unua parto de la laboroj estis preta. En 1517 estis fondita la vilaĝo Breskens kaj en 1518 ekkonstruiĝis preĝejo.

Pro inundigo en 1583 la regiono denove subakviĝis. La historio de la moderna Breskens ekas en 1607, kiam la digoj estis rekonstruitaj.

Pro la strategia situo komence de la 19-a jarcento estas konstruitaj kelkaj fortikaĵoj. La Fort Frederik Hendrik estas la plej grava. Je la fino de la jarcento ili perdas sian utilon.

Ankaŭ dum la Dua Mondmilito la germanoj konstruis fortikaĵojn kiel parto de la Atlantika muro. En septembro-oktobro 1944 la vilaĝo pro bombadoj kaj bataloj estis parte detruita. Post la milito ĝi estis rekonstruita kaj iĝis bonfarta pro kreskantaj fiŝado kaj turismo.

Blazono de Breskens

Blazono kaj flago[redakti | redakti fonton]

Flago de Breskens

Het blazono de Breskens estas dukapa aglo, memore al imperiestro Maksimiliano.

La flago havas du horizontalajn striojn de verdo kaj ruĝo. La origino de la koloroj ne estas konata. Ĝi jam estis uzata en la 17-a jarcento, sed neniam oficialiĝis.

Lumturo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fiŝista muzeo
  • Molen van Risseeuw, restaĵo de muelilo je Oude Rijksweg
  • Lumturo